Pavio

El Vikipedio

Saltu al: navigado, serĉo
Pavio
Ŝtato:  Italio
Regiono: Lombardio (Lombardia) (2005)
Provinco: Pavia (2005)
Koordinatoj: 45°11′N 9°9′O / 45.183, 9.15Koordinatoj: 45°11′N 9°9′O / 45.183, 9.15
Alto super marnivelo: 77 m
Areo, km2: 62 (2007)
Loĝantaro: 70.321 (2007)
Loĝdenso, 1/km2: 1146
Subdividaĵoj:
Najbaraj komunumoj:
Patrono: San Siro di Pavia
Festa tago: 9-a de decembro
Nomo de loĝantoj: pavesi
Poŝtkodo: 27100
Imposta kodo: G388
Kodo laŭ ISTAT: 018110
Telefona prefikso: 0382
Retpaĝo: http://www.comune.pv.it Pavia/
Loko en mapo

Pavio (itale Pavia [paVIa]) estas urbo (ĉ. 70.000 enloĝ.) en norda Italujo, en la regiono Lombardujo, ĉe la rivero Tiĉino proksime de ĝia konfluo en Padon.
Pavio estas industria urbo (fakoj tekstila, metalmekanika, nutraĵa).
Estas fama universitato fondita en 1361. Aliaj vidindaĵoj estas la kastelo de la familio Visconti [visKONti] (15-a jc.), la romanika preĝejo San Michele [san miKEle] (Sankta Miĥael), la lombardstila preĝejo San Pietro [san PJEtro] (Sankta Petro), kie ripozas la korpo de Sankta Aŭgusteno, kaj, ekstere de la urbo, la renoma kartuzio.

Pavio estis ĉefurbo de la Langobarda Reĝlando. En 1359 la Visconti konkeris ĝin. En 1525 imperiestro Karolo la 5-a venkis kaj kaptis Franciskon la 1-an de Francujo en la Batalo de Pavio.

En Pavio naskiĝis la fama matematikisto Gerolamo Cardano (Jeronimo Kardano).

Piazza della Vittoria (Placo de la venko)