Telefona antaŭkodo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Telefonaj kodoj de Nederlando

Telefona antaŭkodo (ĉe internaciaj numeroj ankaŭ telefona landokodo) aŭ telefonprefikso estas sinsekvo de ciferoj, kiujn oni endonas antaŭ la telefona numero por elekti certan lokon. Tiu loko normale estas iu geografia loko (kiam oni telefonas al urba telefono), se oni telefonas al alia poŝtelefona reto, tiam oni uzas antaŭkodon de tiu poŝtelefona operatoro. Krome, ekzistas specialaj telefonaj servoj kun kromaj antaŭkodoj (ekzemple inform-servoj, varmaj telefonlineoj de enterprenoj, urĝaj advokataj servoj, aŭtoservoj de ADAC ktp. Ĉe tiuj servoj la numero ne indikas certan geografian lokon, sed estas uzata por klare apartigi pagatajn numerojn de la nepagataj. Krome, en kelkaj landoj (ekzemple Germanio) ekzistas specialaj antaŭkodoj, rezervitaj por Voice-over-IP-alvokoj.

Historio de telefona antaŭkodo[redakti | redakti fonton]

Historie la telefonaj antaŭkodoj aperis pro tio, ke telefonaj retoj ĉiam estis konceptitaj por certaj limigitaj lokoj. Se du telefonaj retoj havis almenaŭ parte koincidantan numeran spacon, tiam telefonaj numeroj ne plu estis malambiguaj. Ofte tiaj "supernumeroj" estis uzataj por Routing (por alvoki certan homon ene de entepreno kun tiu "ekstera" numero). Ekde 1964 la telefonaj kodoj estas normigataj de la Internacia Telekomunikada Unio (ITU).

Ekde tiam en multaj landoj la telefona antaŭkodo konsistas el tiel nomata "cifero por indiki la konekto-direkton" kaj la antaŭkodon mem. Ekzemple, se oni volas telefoni ene de Germanio al Hamburgo, do oni devas endoni "040". En tiu numero la unua nulo estas tiu cifero, kiu indikas la interurban konekto-direkton, la sekvantaj "40" estas kodo de Hamburgo.

Por internaciaj telefonaj landokodoj ekzistas alia konekto-direkta sinsekvo, por la plimulto de landoj tiu estas "00" aŭ "+".

Landoj kun deviga uzo de telefonaj antaŭkodoj kaj sen antaŭkodoj[redakti | redakti fonton]

En Svisio (ekde Marto, 2002), Francio (1999), Danio, Italio, Belgio (ekde Julio, 2000), Ĉeĥio, Grekio, en Pollando (ekde 5.12.2005) kaj en Hispanio estas enkondukita deviga uzo de telefona antaŭkodo, eĉ se oni telefonas ene de la sama loko. Avantaĝo de tiu metodo estas tio, ke oni tiam havas 11% de kromaj numeroj (ĉar la ciferon "0" oni tiam povas uzi rekte post la antaŭkodo). Krome oni povas uzi la numerojn kun alia komenco ol 0 por specialaj servoj kaj poŝtelefonoj. La eksploda kresko de tiaj numeroj verŝajne en plej multaj kazoj estis la ĉefa kaŭzo por la decido.

En Estonio oni abolis antaŭkodojn, oni simple devige aldonis "0" al ĉiuj telefonaj numeroj. Ankaŭ tie oni povas kunpreni numerojn se oni translokiĝas ene de la lando.

En Hungario la fiksaj telefonoj konsistas el 6 ciferoj, ekscepte Budapeŝton, kie estas 7 cifera. La regionaj prefiksoj estas duciferaj, ekscepte Budapeŝton, kiu estas 1. La hungarajn prefiksojn vi trovos Listo de urboj de Hungario.

Krome estas specialaj prefiksoj:

  • 20 poŝtelefonoj de firmao Telenor
  • 21 interreta telefono
  • 30 poŝtelefonoj de firmao T-Mobile
  • 31 poŝtelefonoj de diverzaj firmaoj
  • 40 el Hungario la parolado kostas nur lokan tarifon
  • 50 iam televokiloj funkciis tie
  • 60 iam estis poŝtelefonoj de firmao Westel
  • 70 poŝtelefonoj de firmao Vodafon
  • 80 el Hungario la parolado estas senpaga
  • 81 el Hungario la parolado kostas pli, ol la kutima
  • 90 el Hungario la parolado kostas pli, ol la kutima
  • 91 el Hungario la parolado kostas pli, ol la kutima

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]