Deutsche Telekom

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Deutsche Telekom AG

Bonn DTAG2.jpg
la konzerna centralo en Bonno
Bazaj informoj
Entreprena formo: Akcia Kompanio
Sidejo: Bonno, Flago-de-Germanio.svg Germanio
Fondodato: 1995 (privatigo)
Gvidado: René Obermann, estrata prezidanto
Nombro de kunlaborantoj: 244.000 (dum 2007)[1]
spezoj: 62,5 miliardoj da eŭroj (dum 2007)[1]
retejo: www.telekom.com

La konzerno Deutsche Telekom AG kun sidejo en Bonno, Germanio, estas la plej granda entrepreno pri telekomunikado en Eŭropo. Ĝi ekestis el la privatigo de la branĉo pri telekomunikado de la antaŭe ŝtata poŝta entrepreno de Germanio (Deutsche Bundespost).

La entrepreno havas teknikajn retojn de pluraj sistemoj, inter alie ISDN, DSL, satelita komunikado kaj gigabita eterreto, por la funkciigo de informaj kaj komunikaj servoj, ekzemple telefonoj (kablaj kaj radiaj), kaj komputilretaj servoj. Tutmonde la konzerno laŭ la stato de la jaro 2007 havas proksimume 244.000 dungitojn kaj laŭ konzernaj informoj dum tiu jaro havis spezojn de 62,5 miliardoj da eŭro.

Krome temas pri unu el la plej gravaj vivtenantoj de radiosendejoj en Germanio. En la novaj federaciaj landoj en la oriento ĉiuj radiosendejoj komplete apartenas al la konzerno, kaj en la "malnova", okcidenta parto de FRG ĉiuj programoj de la privataj radiostacioj, de du naciaj ŝtataj radiostacioj kaj de la televida kanalo ZDF' dissendiĝas pere de elsendejoj de la konzerno.

La ŝtato Germanio rekte havas 14,83 procentaĵojn de la akcioj, kaj pere de la bankaro KfW pliajn 16,87 procentaĵojn. La usona kapitala entrepreno Blackstone posedas pliajn 4,39 procentaĵojn. La restajn 63,91 procentaĵojn de la akcioj havas privataj akciuloj. [1].

naciaj entreprenoj de la konzerno Deutsche Telekom tutmonde


Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 jara raporto de la Telekom AG 2007