Grekio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri nuntempa ŝtato. Por aliaj signifoj vidu la paĝon Antikva Grekio.
Ελληνική Δημοκρατία
Ellinikí Dhimokratía
Greka Respubliko
Flago de Grekio
(Detaloj)
Blazono de Grekio
(Detaloj)
Nacia himno: Imnos is tin Eleftherian
Lokigo
Bazaj informoj
Ĉefurbo Ateno (3.027 mil)
Ĉefa(j) lingvo(j) greka
Plej ofta(j) religio(j) Ortodoksismo
Areo
 % de akvo
131,945 km²
0.8669%
Loĝantaro 11,2 miliono (2005)
Loĝdenso 81/km²
Horzono UTC+2 (en somero +3)
Interreta domajno .gr
Landokodo GR
Telefona kodo 30
Politiko
Politika sistemo Demokratia respubliko
Ŝtatestro prezidento Karolos Papoulias (ekde 2005)
Ĉefministro Georgios Andrea Papandreu
Nacia tago 25-a de marto
Sendependiĝo disde la Otomana Imperio 1829
Ekonomio
Valuto Eŭro (EUR)
v  d  r
Information icon.svg

GrekioGrekujo, malofte ankaŭ nomata Greklando, estas lando en Balkana duoninsulo, ankaŭ sur la centoj da insuloj de Egea, Ionia kaj Mediteranea maroj. Grekio limas Bulgarion, Albanion, la Respublikon Makedonio kaj Turkion.

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Geografio[redakti | redakti fonton]

Mapo de Grekio

Historio[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Historio de Grekio.

En 1829 Grekio akiris sendependecon de la Osmanida imperio, kiel reĝlando Grekio, sed ĝin sekvis tuta vico de politikaj renversoj kaj militaj diktaturoj, ĉefe post la puĉo de la koloneloj. Moderna demokratia respubliko formiĝis en 1975.

De tiam tre ofte la eventoj de la politiko kaj de la politikaj sukcedoj ege rilatis al la surstrata agado ĉefe de studentoj kaj junuloj, sed ne nur. Tiele oni povas resumi:

  • En 1973 studentaj protestoj kontraŭ la militista diktaturo estis subpremitaj perforte de polico kaj tio akcelis la falon de tiu diktaturo.
  • En 1974 en balotado venkis la konservativa partio kaj ekprezidentis Konstantino Karamanlis, onklo de la estonta prezidanto Kostas Karamanlis.
  • En 1981 Grekio eniris en la EU kaj venkis en balotado la socialisma partio de Andreas Papandreu.
  • En 1985 rememoro de la studenta insurekcio de 1973 konvertiĝis en denovaj perfortaĵoj inter policanoj kaj studentoj.
  • En 1991 novaj surstrataj violentoj inter manifestaciantoj kaj policanoj post la mortigo de instruisto dum protestoj kontraŭ la reformo de la instrusistemo.
  • En 1995 novaj violentoj inter studentoj kaj policanoj. Granda detruo en Ateno.
  • En 1999 novaj atakoj de policanoj kontraŭ manifestaciantoj kontraŭ vizito de Bill Clinton. Atakoj de anarkiistoj kontraŭ financaj kaj ŝtataj institucioj.
  • En 2003 grupoj de anarkiistoj kaj radikaloj kontraŭstaris la policon okaze de la Pintokunsido de la EU en Saloniko.
  • En 2004 venkis en balotado la konservativa partio de Kostas Karamanlis.
  • En 2007 okazis tajdo de incendioj tra la tuta Grekio kaj oni kulpas malefikon kaj koruptadon de la registaro. Tamen la konservativa partio denove venkis.
  • En decembro 2008 okazis surstrataj bataloj de policanoj kontraŭ studentoj.

Heredaĵoj[redakti | redakti fonton]

Grekaj epopeoj[redakti | redakti fonton]

Esperanto en Grekio[redakti | redakti fonton]

EdE-G

La unua esperantisto en Grekio estis Em. Dragoumis en Ateno (1904). Favoraj artikoloj aperis en diversaj gazetoj, kiel "Akropolis", "Deltion" kaj "Psihiatria kaj Neŭrologia Revuo" de d-ro Simonidis Vlavianos, sed mem la movado ne ekfloris.

La movado komenciĝis en 1905 en la insulo Samos, (antaŭmilita Turkio). Pioniro estis d-ro A. Stamatiadis, kiu 8. dec. 1906 en la ĉefurbo Vathi fondis E-Societon (SES) kun 11 anoj. Kurson gvidis la fondinto-prez. por 24 personoj, ĉiuj troveblaj en la adresaro de Zamenhof; la plej malnova sub la n-ro 12.151. Aliaj kursoj funkciis en la komerca lernejo kaj en la mastruma lernejo por kna-binoj.

Stranga epizodo haltigis provizore la progreson. Malklera vilaĝano ŝerce persvadita de du advokatoj, ke E estas nur formo de framasonio, kiu sendube havas kontraŭreligian celon, sukcesis konvinki kelkajn fanatikulojn en la najbara vilaĝo, ke ili punu la malpiajn esperantistojn. 30-o da ili, armitaj per bastonegoj, forkegoj, kap-rompiloj kaj hakiloj iris rekte al la ejo de SES kaj trovinte neniun pro la trofrueco de la horo, kontentiĝis disrompi la kadron de Zamenhof-bildo kaj la bibliotekon, dispecigi la. librojn kaj difekti ĉiujn meblojn. Krome ili kria-dis, ke ili revenos mortigi la esperantistojn, se ili daŭrigus kunveni en la ejo. La princo-reganto malpermesis la agadon de SES kun la preteksto, ke per la regula funkciado de SES la publika ordo estas malhelpita.

La nova princo-reganto 13 sept. 1907 denove permesis la societan ag-adon kaj SES tuj pliiĝis tiutempe, kalkulinte 235 anojn. La ateston pri studado akiris 90 E-istoj, inter ili la princino Heleno Kopasis, fondintino de Virina E Grupo. En jan. 1909 estis ekeldonita la gazeto Greklingva E-ano; pri kiu la samosa deputitaro decidis, ke ĝi fariĝu ŝtata kaj presita senpage en la princa presejo, kaj sur-portu sur ĝia unua paĝo la princlandan blazonon. Okazis leĝa decido ankaŭ pri la reprezentado oficiala de Samos ĉe la 5-a UK, kiun rolon plenumis Stamatiadis. La entuziasmon pro la sukcesoj bone esprimis gran-da E koncerto en la urba teatro. Venis ankoraŭ pli favora leĝo sub n-ro 2342 la 8 okt.1910, kiu E-n enkon-dukis kiel devigan fakon en ĉiujn lernejojn de Samos. Laŭ la Grek-lingva E-isto de dec. 1911 E estis instruata en 31 urboj kaj urbetoj de 50 geinstruistoj por 1740 gelernantoj.

La movado etendiĝis el Samos al la ĉirkaŭaj urboj kaj insuloj en Gre-kujo (kaj Turkujo). En Patras Paul Bünemann laboris por la antaŭenpuŝo de E, gvidante en 1909 du sukcesajn kursojn. En Etolikon de la provinco de Mesolonghi Georgo Sokos fondis grupetoj, en apr. 1909. En Arta D.G. Konstantopoulos fondis grupon sam-jare. Eta moviĝo estis observata en aliaj grekaj urboj, kiel en Pireo, (f-ino Mario Tsantas), Sira, Paksos, Volo, Lamia, Tripoliso kaj en la in-sulo Kreto, kie J. J. Serkedakis fon-dis societon.

En jul. 1925 Stamatiadis reveninta post longa restado el Konstantino-polo revigligis la dormintan SES en Samoso, aperigis dum unu jaro gaz-eton Samosa E-isto. De aŭg. 1926 Stamatiadis loĝis en Athen; kaj laŭ lia iniciato la ministro de instruado eldonis cirkuleron (n-ro.57.363, 28 okt. 1926.) pri la instruado de E en ĉiuj instruistaj lernejoj de elementa kaj mezgrada instruado; senpagajn kursojn gvidis la iniciatinto: La mi-nisteria cirkulero sub n-ro 65.8%, 7 nov. 1931 rilatas la daŭrigon de la instruado de E en la instruistaj lernejoj, en la gimnazioj kaj la peda-gogia altlernejo. Krome la ĉefdirek-toro de PTT aprobis la instruadon de E en siaj lernejoj, kaj mem Sta-matiadis gvidis la kursojn. En 1927 li gvidis 2 specialajn kursojn ankaŭ por 44 policistoj. En 1926 fondiĝis Helena E Asocio, la fondintoj estis: Klisthenis Filaretos, Aristovoulis Zan-nos, d-ro Stamatiadis, V. Nikolaidis Mihaelo Manousos, Aleksandro Eŭs-tathianos, Konstanteno Stekos, Milti-ado Mangivas, s-ino Roksano M. Ma-nouso, s-ino Pantelaki, Petro Duzinas. Post Athen kun siaj 7 E Asocioj (Atena Studenta E Grupo, fondita en 1928, E-ista Akademio, Helena Virina E Ligo ambaŭ fonditaj en 1929) E atin-gis en Saloniki sub la tiama gvidado de Johano Spatharis pli da progresoj, ol en ĉiuj aliaj urboj. (Sukcesoj en PTT, Universitato kaj en la ĉirkaŭ-urboj.) Aliaj lokoj, kie estas mova-do. Pireo, Halkis; Akrata; Stavrou-polis (Ĉiam Antaŭen), Kavalla, Alek-sandroupolis, Edeasa, Drama, Serras, Johannina, Florina, Mitileno (insulo), Kreto (Heraklion; Rethimno), Ksilo-kastro (La Sincereco), Kitkis, Kakovatos (Olimpio) kaj fine Andricaina kaj Patraso kaj 4 E-Grupoj en la in-sulo Cyprus per la zorgoj kaj perdis-tancaj E-kursoj de Stamatiadis.

HEA en 1931 eksiĝis el K. R. kaj ne plu kunlaboras kun ICK.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]