Meza Makedonio
El Vikipedio
|
Administra regiono Meza Makedonio Περιφέρεια Κεντρικής Μακεδονίας |
|
|---|---|
![]() |
|
| Bazaj informoj | |
| ŝtato: | Grekio |
| areo: | 18.811 km² |
| nombro de loĝantoj: | 1.871.952 (2001) |
| loĝdenso: | 99,51 loĝantoj po km² |
| administra centro: | Tesaloniko |
| provincoj (νομοί): | 7 |
| kodo laŭ normo ISO: | GR-B |
| kodo laŭ normo NUTS: | GR12 |
| retpaĝo: | www.rcm.gr |
Meza Makedonio (aŭ Centra Makedonio, greke Κεντρική Μακεδονία - Kentrikí Makedonía) estas unu el la 13 administraj regionoj de Grekio kaj konsistigas la centran parton de la greka Makedonio.
La regiono dividiĝas en sep provincojn ("prefektujojn", νομοί - nomí):
- 1. Ĥalkidiko (Χαλκιδική - Ĥalkidikí), administra centro la urbo Polígiros (Πολύγυρος)
- 2. Imatio (Ημαθία - Imathía), administra centro la urbo Véria (Βέροια)
- 3. Kilkiso (Κιλκίς - Kilkís), administra centro la samnoma urbo Kilkiso (Κιλκίς - Kilkís)
- 4. Pelao (Πέλλα - Pélla), administra centro la urbo Edesa (Έδεσσα/Édessa)
- 5. Pierio (Πιερία - Piería), administra centro la urbo Kateríni (Κατερίνη)
- 6. Sereso (Σέρρες - Sérres), administra centro la samnoma urbo Sereso
- 7. Tesaloniko (Θεσσαλονίκη - Thesaloníki), administra centro la samnoma urbo Tesaloniko (aŭ historie Saloniko, greke Θεσσαλονίκη - Thesaloniki)
|
||||||
