Ĥalkidiko

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
situo de Ĥalkidiko en Grekio

Ĥalkidiko (greke Χαλκιδική) estas historia pejzaĝo kaj moderna provinco (unu el la 51 grekaj provincoj, "prefektujoj", kiuj greke nomigas Νομός, do "nomos") de Grekio, kiu situas en la sudoriento de la (ene de Grekio norda) moderna administa regiono Meza Makedonio.

La provinco kovras la samnoman duoninsulon en la Egea Maro, kiu iom similas al "mano" kun tri "fingroj". La tri "fingroj", do duoninsuletoj de Ĥalkidiko estas Kasandra, Sitonia kaj Atos. La greke ortodoksaj monaĥejoj de Atos troviĝas en la centro kaj sudo de la plej orienta duoninsuleto, Atos, ekster la teritorio de la provinco, sed estas aŭtonoma ero de la greka ŝtato. La provinco entute kovras areon de 2.918 km² kaj dum la jaro 2001 havis proksimume 105.000 enloĝantojn. Ĉefa loĝloko estas la urbo Poligiros.

plaĝo de la duoninsuleto Sitonia


[redakti] Reta ligilo

Ekstera ligilo  oficialaj paĝoj de la duoninsulo respektive provinco



Koordinatoj: 40° 35′ norde, 23° 30′ oriente

Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj