NUTS

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Flago-de-la-Eŭropa-Unio.svg

NUTS (mallongigo por Nomenklaturo de Unuiĝoj Teritoriaj Statistikajfrance Nomenclature des Unités Territoriales Statistiques) estas hierarkia sistemo por unueca identigo kaj klasigo de geografiaj subŝtataj unuoj de la membroŝatoj de la Eŭropa Unio, kreita por statistikaj celoj.

La sistematiko tre orientiĝas laŭ la administra kaj politika subdivido de la unuopaj landoj. Ĝenerale unu nivelo de la NUTS-sistemo korespondas al administra nivelo de subŝtata disdivido aŭ al grupigo de kelkaj geografie najbaraj unuoj de la sama administra nivelo de subŝtata disdivido. Komperebla sistematiko ankaŭ ekzistas en la EFTA-ŝtatoj kaj tiuj de orienta Eŭropo.

La NUTS-sistematiko dum la jaro 1980 estis evoluigita fare de la Eŭropa Oficejo pri Statistiko (EuroStat) en Luksemburgio, por povi internacie statistike kompari regionajn teritoriojn ene de Eŭropo. Kadre de la regiona politiko de la Eŭropa Unio subvencioj estas atribuitaj al konkretaj NUTS-regionoj.

Neceso de tia sistemo[redakti | redakti fonton]

Ĝenerale la administraj unuoj de la unuopaj ŝtatoj de la EU tre diferencas

  • en sia nacia hierarkia ŝtupo (ekzemple federaciaj landoj, regionoj, provincoj, departementoj, distriktoj, grafejoj, ktp.)
  • en sia grandeco (laŭ areo kaj laŭ nombro de loĝantoj)
  • en sia nomigo foje en pluraj naciaj lingvoj (ekzemple Brussel/Bruxelles)
  • en sia etendiĝo pro administraj ŝanĝiĝoj (ekzemple fuzioj aŭ dividiĝoj de unuopaj komunumoj aŭ kompletaj regionoj).

Tial necesas hierarkia kaj unueca identigo.

Hierarkiaj niveloj[redakti | redakti fonton]

Geostatistikaj datumoj (ekzemple loĝdenso aŭ la malneta nacia produkto) ĉiam baziĝas je konkreta areo. Por ebligi pli-malpli sencan komparon, necesas povi kompari teritoriojn de sama hierarkia ŝtupo. La NUTS-sistemo atingas tion per la difino de kvar regionaj kaj du komunumaj hierarkiaj niveloj.:

  • NUTS 0 – naciaj ŝtatoj
  • NUTS 1 – grandaj regionoj / landopartoj
  • NUTS 2 – mezaj regionoj / pejzaĝoj
  • NUTS 3 – etaj regionoj / grandurboj
  • LAU 1 – komunumaroj (municipoj, pri tio aldone vidu la artikolon "Oficiala Municipokodo")
  • LAU 2 – komunumoj

(LAU = lokaj administraj unuiĝoj)

Metodo de disdono de kodoj[redakti | redakti fonton]

Ĉiu membroŝtato, kandidato por aliĝo kaj la EFTA-ŝtatoj havas duliteran kodon, kiu respondas al la normo ISO-3166. Tio ĉi estas la NUTS-0-kodo.

Por la identigo de teritorioj el la hierarkiaj niveloj NUTS-1 ĝis NUTS-3 depende de la nivelo aldoniĝas 1 ĝis 3 kromaj ciferoj post la nacia kodo. Subregionoj de pli granda teritoria unuo unue transprenas ties kodon kaj post tio ricevas plian ciferon. La koncernaj unuoj estas (ĝenerale laŭ alfabeta ordo) numeritaj de 1 ĝis 9, kaj, se necese, oni plunumeras per literoj (A ĝis Z). La cifero "0" (nulo) ne uziĝas por numerigo, sed nur tiam, kiam iu NUTS-nivelo en konkreta lando ne estas difinita.

Unuopa NUTS-kodo do ne nur identigas koncernan administran teritorion (troveblan en koda listo), sed ankaŭ informas pri la hierarkia ŝtupo de la teritorio kaj pri ĝia aparteno al pli grandaj administraj unuoj.

Ekzemplo por la NUTS-kodo DED2B :

  • Temas pri la hierarkia ŝtupo NUTS-3, ĉar krom la ŝtata kodo DE ekzistas tri pliaj karaktroj.
  • Tiu NUTS-3-regiono apartenas al la NUTS-2-regiono DED2, al la NUTS-1-regiono DED kaj al la NUTS-0-regiono DE
  • malkodigo pere de koda listo: la NUTS-3-regiono distrikto Kamenz apartenas al la NUTS-2-regiono distriktaro Dresden, al la NUTS-1-regiono federacia lando Saksio kaj al la NUTS-0-regiono Germanio.

La NUTS-nivelo, al kiu apartenas administra teritorio, difiniĝas konsidere de la nombro de loĝantoj en la teritorio (la subaj kaj supraj nombroj por la nombro de loĝantoj ne estas absolutaj, nur proksimumaj indikiloj):

nivelo nombro de loĝantoj maksimume minimume
NUTS-1 7.000.000 3.000.000
NUTS-2 3.000.000 800.000
NUTS-3 800.000 150.000

De tempo al tempo la sistematiko aktualiĝas. La lasta signifa novstrukturigo okazis dum la jaro 2003.

Unuopaj membroŝtatoj de la Eŭropa Unio[redakti | redakti fonton]

ŝtatoj nivelo 1 nivelo 2 nivelo 3
Flago-de-Aŭstrio.svg Aŭstrio grupoj de federaciaj landoj** 3 federaciaj landoj 9 grupoj de politikaj distriktoj 35
Flago de Belgio malpli alta.svg Belgio regionoj 3 provincoj 11 arondismentoj 43
Flag of the United Kingdom.svg Britio normaj regionoj 11 grupoj de grafejoj ** 35 grafejoj / (counties / unitary authorities) 65
Flago-de-Bulgario.svg Bulgario regionoj 2 planaj regionoj 6 oblastoj (distriktoj) 28
Flago-de-Ĉeĥio.svg Ĉeĥio - 1 regionoj de kompakteco (regiony soudržnosti) 8 regionoj (kraje) 14
Flago-de-Danio.svg Danio - 1 - 1 distriktoj (amt) 15
Flago-de-Estonio.svg Estonio - 1 - 1 statistikaj unuoj 5
Flago-de-Finlando.svg Finnlando kontinenta parto / insularo Alando 2 regionoj (suuralueet) 6 distriktoj (maakunnat) 19
Flago-de-Francio.svg Francio "zonoj ekonomikaj" (Z.E.A.T.) ** 9 regionoj 26 departementoj 100
Flago-de-Germanio.svg Germanio federaciaj landoj 16 distriktaroj kaj kompareblaj grupigoj 41 distriktoj kaj eksterdistriktaj urboj 445
Flago-de-Grekio.svg Grekio grupoj de regionoj** 4 administraj regionoj ("periferioj") 13 provincoj ("prefektujoj", νομοί - nomí)]] 51
Flago-de-Hispanio.svg Hispanio grupoj de regionoj 7 aŭtonomaj regionoj kaj urboj 17+2 provincoj + aŭtomonaj urboj 50+2
Hungario statistikaj regionoj 3 grupoj de departementoj 7 departementoj (komitat) 20
Flago-de-Irlando.svg Irlando - 1 statistikaj regionoj 2 regionaj aŭtoritataj regionoj 8
Flago-de-Italio.svg Italio grupoj de regionoj** 5 regionoj 20 provincoj 95 / 103
Flago-de-Kipro.svg Kipro - 1 - 1 - 1
Flago-de-Latvio.svg Latvio - 1 - 1 statistikaj unuoj 6
Flago-de-Litovio.svg Litovio - 1 - 1 distriktoj 10
Flago-de-Luksemburgio.svg Luksemburgo - 1 - 1 - 1
Flago-de-Malto.svg Malto - 1 - 1 insuloj Malto kaj Gozo 2
Flago-de-Nederlando.svg Nederlando landopartoj (landsdelen) 4 provincoj 12 COROP-regionoj 40
Flago-de-Pollando.svg Pollando statistikaj regionoj 6 vojevodioj 16 grupoj de distriktoj (powiaty) 45
Flago-de-Portugalio.svg Portugalio kontinenta parto + aŭtonomaj regionoj]] 1 + 2 CCR-regionoj + aŭtonomaj regionoj]] 5 + 2 grupoj de municipoj 30
Flago-de-Rumanio.svg Rumanio makroregionoj 4 planaj regionoj 8 distriktoj 42
Flago-de-Slovenio.svg Slovenio - 1 - 1 statistikaj unuoj 12
Flago-de-Slovakio.svg Slovakio - 1 grupoj de distriktoj (kraji) 4 distriktoj (kraji) 8
Flago-de-Svedio.svg Svedio - 1 riksområde 8 gubernioj (län) 24
EU      

**  grupigoj nur por statistikaj celoj
Fonto: EuroStat

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]