Eksterdistrikta urbo

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo

Eksterdistrikta urbo estas teritoria administra unuo en Germanio: La plej grandaj urboj de la ŝtato ne apartenas al iu distrikto, sed mem havas saman rangon kiel la distriktoj: Eksterdistriktaj urboj plenumas memstare la taskojn kaj de komunumo kaj de distrikto. Ĝenerale eksterdistriktaj urboj estas grandurboj, do urboj kun pli ol 100.000 enloĝantoj, sed ekzistas esceptoj. La grandurboj Berlino, Bremeno kaj Hamburgo eĉ estas federaciaj landoj samrangaj al ekzemple Nordrejn-VestfalioBavario.

En la federacia lando Baden-Virtembergo la germanlingva nomo por tiuj "urboj sendependaj de distriktoj" estas Stadtkreis (urba distrikto), en la aliaj 15 federaciaj landoj de Germanio ili nomiĝas kreisfreie Stadt.

En anglalingvaj landoj oni ĝenerale nomas urbojn de tia administra statuso independent cities (sendependaj urboj), kaj en Rusio la paralela koncepto estas городской округ (urba distrikto).

Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj