Nordrejn-Vestfalio

El Vikipedio

Saltu al: navigado, serĉo
Nomo
Federacia Lando
Nordrejn-Vestfalio
Flago
Flag of North Rhine-Westphalia.svg
Blazono
Coat of arms of North Rhine-Westfalia.svg
Bazaj informoj
ĉefurbo: Duseldorfo
areo: 34.085,27 km²
enloĝantoj: 18.036.855 (julio 2006)
loĝdenso: 529 loĝantoj po km²
ŝuldoj : 6.361 € po loĝanto (aprilo 2007)
ŝuldoj entute: 114 Mrd.(aprilo 2007)
ISO 3166-2: DE-NW
oficiala retejo: www.nrw.de
Politiko
ĉefministro: Jürgen Rüttgers (CDU)
(ekde majo 2005)
reganta(j) partio(j): CDU kaj FDP
187 mandatoj en
la landa parlamento
ekde februaro 2003:
CDU 89
SPD 74
Bündnis 90/Die Grünen 12
FDP 12
lasta elekto: 22-a de majo 2005
sekva elekto: 2010
Reprezento en la
Federacio Konsilo
:
6 voĉoj
Situo en Germanio
Deutschland Lage von Nordrhein-Westfalen.svg

Nordrejn-Vestfalio (germane Nordrhein-Westfalen [NORTrajn VestFAln]), ofte mallongigite NRW (en Esperanto malpli ofte NRV) estas federacia lando en la okcidento de federacia Respubliko Germanio. La ĉefurbo estas Duseldorfo (Düsseldorf).

Inter la plej grandaj pliaj urboj elstaras Essen, Dortmund kaj Kolonjo (Köln), sed krome ankoraŭ multaj aliaj gravaj urboj situas en la urbe strukturigita lando, inter alie Aachen, Bielefeld, Bochum, Bonno (Bonn), Detmoldo, Duisburg, Gelsenkirchen , Hamm, Hagen, Monastero (Münster), Mülheim, Oberhausen, Paderborn, Recklinghausen, Siegen kaj Wuppertal.

La plej grandaj riveroj de la lando estas Rhein (Rejno), Ruhr (Ruro), Lippe, Sieg kaj Weser.

Enhavo

[redakti] Historio

Nordrejn-Vestfalio (aŭ Nord-Rejno-Vestfalio) estis fondita en 1946 el la norda parto de la prusa provinco Rejnlando kaj el la prusa provinco Vestfalio. Poste aldoniĝis la iama princlando Lipo (en la blazono de Nordrejn-Vestfalio, la eta rozo de la lando Lipo troveblas tute sube, dum la simbola rivero de Rejnlando maldekstre kaj la blanka ĉevalo de Vestfalio dekstre okupas multe pli da loko).

[redakti] Administraj aferoj

Ĉefurbo de Nordrejn-Vestfalio estas Duseldorfo; ĝi situas en Rejnlando (ne en Vestfalio, kion skribis la nova PIV). La federacia lando Nordrejn-Vestfalio konsistas el du provincaj komunumligoj nome provinca komunumligo Rejnlando kaj provinca komunumligo Vestfalio-Lipo. La 31 distriktoj kaj 23 eksterdistriktaj urboj grupiĝas en kvin distriktaroj (germane Regierungsbezirke), nome du Rejnlandaj (Duseldorfo, Kolonjo) kaj tri Vestfaliaj (Monastero, Arnsbergo kaj Detmoldo). Unuopajn ligilojn al la 31 distriktoj kaj 23 eksterdistriktaj urboj vi trovu en informkesto fine de la paĝo.

La industria valo de la rivero Ruhr dividiĝas inter la distriktaroj Duseldorfo, Monastero kaj Arnsbergo. La tieaj distriktoj kaj eksterdistriktaj urboj kunlaboras en la regiona ligo Ruhr.

[redakti] Demografio

Plej grandaj urboj estas:

1. 989 766 Kolonjo (Köln)
2. 587 624 Dortmundo (Dortmund)
3. 583 198 Asindo (Essen)
4. 577 505 Duseldorfo (Düsseldorf)
5. 499 111 Duisburgo (Duisburg)
6. 383 743 Boĥumo (Bochum)

[redakti] Esperanto en Nordrejn-Vestfalio

En la federacia lando aktivas la Rejnland-Vestfalia Esperanto-Ligo, fondita en 1909.

·  Retpaĝaro de la Rejnland-Vestfalia Esperanto-Ligo


flago de Nordrejn-Vestfalio Administra divido de Nordrejn-Vestfalio
distriktaroj

distriktaro Arnsbergo | distriktaro Detmoldo | distriktaro Duseldorfo | distriktaro Kolonjo | distriktaro Monastero

distriktoj

Aachen | Borken | Coesfeld | Düren | Ennepe-Ruhr | Rhein-Erft | Euskirchen | Gütersloh | Heinsberg | Herford | Hochsauerland | Höxter | Kleve | Lippe | Mark (Märkischer Kreis) | Mettmann | Minden-Lübbecke | Neuss | Oberberg (Oberbergischer Kreis) | Olpe | Paderborn | Recklinghausen | Rhein-Berg (Rheinisch-Bergischer Kreis) | Rhein-Sieg | Siegen-Wittgenstein | Soest | Steinfurt | Unna | Viersen | Warendorf | Wesel

eksterdistriktaj urboj

Akeno (Aachen) | Bielefeld | Bochum | Bonno (Bonn) | Bottrop | Kolonjo (Köln) | Dortmund | Duisburg | Duseldorfo (Düsseldorf) | Essen | Gelsenkirchen | Hagen | Hamm | Herne | Krefeld | Leverkusen | Mönchengladbach | Mülheim | Monastero (Münster) | Oberhausen | Remscheid | Solingen | Wuppertal