Sarlando
| Sarlando | |||
| germane: Saarland | |||
| Federacia lando | |||
|
Foto de ĉefurbo Saarbrücken
|
|||
|
|||
| Oficiala nomo: Saarland | |||
| Lando | |||
|---|---|---|---|
| Federacia lando | Sarlando | ||
| Distriktoj |
6
|
||
| Historiaj regionoj | Germana Regno, Tria regno, FRG | ||
| Najbaras kun | Loreno Francio, Luksemburgo lando, Rejnlando-Palatinato Germanio | ||
| Aliaj urboj |
9
|
||
| Riveroj |
6
|
||
| Situo | Saarbrücken | ||
| - alteco | 230 m s. m. | ||
| Ĉefurbo | Saarbrücken | ||
| - koordinatoj | 49°14′00″N 07°00′00″E / <span class="geo-dec geo" title="Mapoj, elĉielaj bildoj kaj aliaj datumoj por 49.233333 Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo *">49.233333°N, Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo < | ||
| Areo | 2 568,69 km² (256 869 ha) | ||
| Loĝantaro | 1 013 352 (decembro 2011) | ||
| Denseco | 394,5 loĝ./km² | ||
| Ĉefulo | Annegret Kramp-Karrenbauer (CDU) | ||
| Horzono | MET (UTC+1) | ||
| - somera tempo | MEST (UTC+2) | ||
| ISO 3166 | DE-SL | ||
| Landa Esperanto-asocio | Sarlanda Esperanto-Ligo (SEL) | ||
|
Situo de Saarbrücken enkadre de Germanio
|
|||
| Retpaĝo: www.saarland.de | |||
Sarlando, germane Saarland [zarlant], estas federacia lando en la okcidento de Germanio, ĉe la limo kun Francio. Ĝi havas areon de 2 568 kvadrataj kilometroj kaj fine de decembro 2011 ĝi havis 1 013 352 loĝantojn.
Historio[redakti]
Kvankam Sarlando ĉiam estis loĝata de germanoj, ĝi dum du periodoj estis sub politika regado de Francio.
Sekve de la Traktato de Versajlo de 1920 ĝis 1935 la Sar-regiono estis, kvankam plu parto de la Germana Regno, laŭ internacia juro administrata de la Ligo de Nacioj, praktike de Francio. Post referendumo en 1935 ĝi estis reunuigita kun (tiam nazia) Germanio.
De 1945 ĝis 1957 la Sar-regiono (iomete pli granda ol antaŭe) estis denove administrata de Francio. La ĉefministroj de Francio kaj Germanio, Pierre Mendès-France kaj Konrad Adenauer, interkonsentis doni al ĝi statuson de sendependa ŝtato, sed la loĝantaro en denova referendumo en 1955 malakceptis tion. Sekve de tio la Sarlando membriĝis al la Federacia Respubliko Germanio (jure 1957, plene efektive 1959).
Aliaj urboj[redakti]
- Homburg (Saar)
- Kleinblittersdorf
- Merzig
- Neunkirchen
- Saarbrücken
- Saarlouis
- St. Ingbert
- St. Wendel
- Völklingen
Eksteraj ligiloj[redakti]
oficiala retejo
retejo de la sarlanda statistika oficejo
Esperanto en Sarlando: retejo de Sarlanda Esperanto-Ligo
|
||||||||
|
||||||
