Baden-Virtembergo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Federacia Lando
Baden-Virtembergo

Flago
Flag of Baden-Württemberg.svg
Bazaj informoj
ĉefurbo: Stuttgart
areo: 35.751 km²
loĝantoj: 10569111 (fine de decembro 2012)
loĝdenso: 300 loĝantoj/km²
ŝuldoj : 3,504 €/loĝanto (2004)
ŝuldoj entute: 38 Mrd. € (2004)
ISO 3166-2: DE-BW
oficiala retejo: www.baden-württemberg.de
Esperanto-asocio: BAVELO
Politiko
ministroprezidanto: Winfried Kretschmann‎ (Grüne)
(ekde 2011)
reganta(j) partio(j): Grüne kaj SPD
139 mandatoj en
la landa parlamento
ekde marto 2011:
CDU 60


Grüne 36
SPD 35
FDP 7

lasta elekto: 27-a de marto 2011
sekva elekto: 2016
Reprezento en la
Federacio Konsilo
:
6 voĉoj
Situo en Germanio
Deutschland Lage von Baden-Württemberg.svg

Baden-Virtembergo (germane Baden-Württemberg [ba:dn virtmberk]) estas federacia lando de Germanio. Ĝia NPIV-a nomo estas Badenio-Vurtembergo. Fine de decembro 2012 la lando sume havis 10569111 loĝantojn.

La granda blazono de Baden-Virtembergo …
… kaj la eta

Ĝi ampleksas la sudokcidentgermanan terenon inter la Konstanca Lago en la sudo kaj la Majno en la nordo, la Rejno en la okcidento kaj la bavara limo en la oriento. Ĝiaj najbaraj federaciaj landoj estas Rejnlando-Palatinato, Hesio kaj Bavario, en la sudo najbaras la svisaj kantonoj Bazelo Urba, Bazelo Kampara, Argovio (Aargau), Ŝafhaŭzo (Schaffhausen [ŝafhaǔzn]), Turgovio (Thurgau) kaj Zuriko (Zürich). Okcidente, trans la Rejno, situas Alzaco kaj Francio. Inter la germaniaj federaciaj landoj Baden-Virtembergo vicas en tria pozicio, koncerne kaj la nombron de loĝantoj (post Nordrejn-Vestfalio kaj Bavario) kaj la areon (post Bavario kaj Malsupra Saksio). Je la ekonomia sektoro Baden-Virtembergo vicas en la tria rango inter la germaniaj federaciaj landoj.

Gravaj urboj: Stuttgart, Mannheim, Karlsruhe, Baden-Baden, Freiburg, Heidelberg, Heilbronn, Pforzheim, Ulm, Reutlingen, Tübingen, Konstanz.

Historio[redakti | redakti fonton]

Inter la jaroj 70 kaj 150 de nia erao la Romianoj konkeris la plej grandan parton de la teritorio de la hodiaǔa Baden-Virtembergo. La Romianojn en 260 forpelis la Alemanoj. Ilin subigis la Franka Regno inter 496 kaj 746, rezulte de tio ekzistis sur la teritorio de la hodiaŭa federacia lando la duklandoj Frankonio kaj Ŝvabio. La disfalo de ambaǔ duklandoj ĝis la 13-a jarcento rezultigis ekstreman teritorian dispecigon al centoj de etaj graflandoj, imperiapartenaj urboj, ekleziaj teritorioj aǔ eĉ unuopaj kavalirapartenaj vilaĝoj. La mediatizo sekve de la Napoleonaj militoj lanĉis procezon, je kies fino ankoraŭ ekzistis nur tri teritorioj: Virtembergo, Badeno kaj Hohenzollern; krome la urbo Wimpfen estis hesia eksklavo. En 1806 Napoleono Virtembergon faris reĝlando kaj Badenon grandduklando, sed nur ĝis 1918, kiam ambaǔ teritorioj fariĝis respublikaj federaciaj landoj ene de la Vajmara Respubliko. Ekde 1933 la memstarajn federacilandajn registarojn anstataǔis naziaj (nacisocialistaj) “Gauleiter” (distriktestroj) kaj “Reichsstatthalter” (imperiaj guberniestroj).

Administra divido[redakti | redakti fonton]

Distriktaroj[redakti | redakti fonton]

Baden-Virtembergo dividiĝas je 35 regionaj distriktoj kaj 9 pliaj urboj, kiuj grupiĝas en 4 administraj distriktaroj:

Distriktoj[redakti | redakti fonton]

La 35 regionaj distriktoj estas:

UL distrikto Alb-Donau
BC distrikto Biberach
FN distrikto Bodensee (Konstanca lago)
BB distrikto Böblingen
FR distrikto Breisgau-Hochschwarzwald
CW distrikto Calw
EM distrikto Emmendingen
PF distrikto Enz
ES distrikto Esslingen
FDS distrikto Freudenstadt
GP distrikto Göppingen
HDH distrikto Heidenheim
HN distrikto Heilbronn
KÜN distrikto Hohenlohe
KA distrikto Karlsruhe
KN distrikto Konstanz
distrikto Lörrach
LB distrikto Ludwigsburg
TBB distrikto Main-Tauber
MOS distrikto Neckar-Odenwald
OG distrikto Ortenau
AA distrikto Ostalb
RA distrikto Rastatt
RV distrikto Ravensburg
WN distrikto Rems-Murr
RT distrikto Reutlingen
HD distrikto Rhein-Neckar
RW distrikto Rottweil
SHA distrikto Schwäbisch Hall
VS distrikto Schwarzwald-Baar
SIG distrikto Sigmaringen
distrikto Tübingen
TUT distrikto Tuttlingen
WT distrikto Waldshut
BL distrikto Zollernalb
la distriktoj de Baden-Virtembergo
La 9 pliaj urboj laŭ la lingvouzo de Baden-Virtembergo nomiĝas Stadtkreise (pli-malpli "urbaj distriktoj"). Laŭ la lingvouzo de la cetera Germanio tamen en Esperanto nur la regionaj distriktoj konsideriĝas "distriktoj", kaj la 9 sekvaj urboj do estas ekster tia regiona distrikto:
BAD Baden-Baden
FR Freiburg
HD Heidelberg
HN Heilbronn
KA Karlsruhe
MA Mannheim
PF Pforzheim
S Stuttgart
UL Ulm

Al la distrikto Konstanz ankaŭ apartenas la eksklavo Büsingen ĉe Rejno (BÜS), kiu situas proksime de la svisa urbo Ŝafhaŭzo kaj komplete ĉirkaŭiĝas de teritorio de Svislando.

Ekde la jaro 1956 la distriktaj politikaj reprezentantoj diskutas komunajn temojn en distrikta parlamento, kiu germanlingve nomiĝas Landkreistag Baden-Württemberg.

Esperanto en Baden-Virtembergo[redakti | redakti fonton]

La regiona reprezentanto de la Germana Esperanto-Asocio estas Baden-Virtemberga Esperanto-Ligo, akronime BAVELO. Ĝi estis fondita en 1982, samtempe kun la malfondo de la antaŭa Sud-Okcidentgermana Esperanto-Ligo, akronime SOGELO, kiu ne samlimis kun la federacilandaj limoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]