Administra divido
Subŝtata ento estas ĝenra termino kiu aludas la diversajn dividaĵojn teritoriajn, kiujn uzas kaj bezonas la suverenaj ŝtatoj en ĉiu ajn nivelo, kutime, kiel politiko-administra organizado, kvankam tio povas esti utila ankaŭ por celoj militistaj, ekleziaj, juĝaj aŭ aliaj.
La diverseco de ŝtatoj tutmonde (ĉu grandaj ĉu malgrandaj, ĉu centrismaj ĉu federaj, ĉu demokratiaj ĉu diktatoraj) kaŭzas, ke la diversaj eblaj nomigoj ne similas de unu ŝtato al alia, eĉ inter najbaraj landoj. Ekzemple la provincoj de Hispanio estas multe pli grandaj ol la departementoj de Francio. Krome la diversaj lingvoj suferas malfacilaĵojn por traduki ĝuste tiom grandan diversecon de administraj dividoj de tiom da landoj, kaj same okazas en Esperanto.
Subŝtata ento kutime implicas lokan registaron aŭ administradon kiu inkludus diversajn loĝlokojn, distriktojn, municipojn aŭ provincojn kun ia grado de aŭtonomio, en diversaj fakoj kaj aferoj. La termino regiono foje estas divideblo uzata de ŝtatoj, sed plej ofte jam bazita sur geografiaj limoj, ĉu fizikaj ĉu ekonomiaj ĉu kulturaj.
La terminoj povas esti konfuzaj, ĉar ĉe ŝtatoj kiuj ne estas Nacio-ŝtato, povas okazi, ke la Subŝtataj entoj estas, reale, "nacioj". La Subŝtataj entoj estas koncepto diferenca de tiu de la dependaj areoj, ĉar la unuaj formas parton de la kerno de la respektiva Ŝtato.
Nomigoj [redakti]
Kelkaj de la nomoj de la Subŝtataj entoj estas la jenaj:
- Amt - Danio
- Bailiwick - Manikinsuloj
- Bundesland - Ŝtatoj de Aŭstrio, Ŝtatoj de Germanio
- Kantono - Bosnio, Kantonoj de Svisio, Kantonoj de Francio
- Eksterdistrikta urbo - Nelson, (Novzelando) (la ununura urbo de la lando kiu ne formas parton de regiono)
- Komunumo - Komunumoj de Ĉilio, Komunumoj de Francio, Komunumoj de Italio
- Aŭtonoma Komunumo - Aŭtonomaj Komunumoj de Hispanio
- Komunumo - Belgio
- County - Graflandoj de Irlando
- Departemento - Departementoj de Francio, Departementoj de Bolivio
- Distrikto
- Gubernio - Japanaj gubernioj
- Krai - Kraioj de Rusio
- Län - Svedio, Finlando
- Oblasto
- Periferio - Regionoj de Grekio
- Prefektujo - Japanaj prefektujoj
- Provinco - Provincoj de Argentino, Provincoj de Filipinoj, Provincoj de Hispanio, Provincoj kaj Teritorioj de Kanado, Provincoj de Ĉilio
- Regiono - Provincoj de Finnlando, Regionoj de Francio, Regionoj de Ĉilio
- Aŭtonoma regiono - Aŭtonomaj regionoj de Ĉinio
- Aŭtonoma respubliko
- Subgubernio
- Subprefektujo
- Subŝtato - Meksiko, Usona ŝtato, Aŭstraliaj ŝtatoj kaj teritorioj, Barataj ŝtatoj kaj teritorioj
- Teritorio - Provincoj kaj Teritorioj de Kanado, Chatham-insularo
Komparu [redakti]
- Lando (nacia aŭ supra-nacia ento)
- Imperio (supra-nacia ento)
- Ŝtato (nacia aŭ supra-nacia ento)
- Subŝtato
Vidu ankaŭ [redakti]
- Eŭroregiono
- Ultraperiferia regiono de la Eŭropa Unio
- NUTS: Nomenklaturo de Unuiĝoj Teritoriaj Statistikaj uzataj de la Eŭropa Unio por statistikaj celoj.
