Angolo
El Vikipedio
| República de Angola | |
| Respubliko de Angolo | |
| Nacia himno: Angola Avante Plusendu Angolo |
|
| Nacia devizo: Virtus Unita Fortior Unuigita virto pli fortas |
|
| Bazaj informoj | |
|---|---|
| Ĉefurbo | Luando |
| Oficiala(j) lingvo(j) | portugala |
| Ĉefa(j) lingvo(j) | konga |
| Plej ofta(j) religio(j) | animismo, kristanismo |
| Areo % de akvo |
1.246.700 km² 0% |
| Loĝantaro | 15.941.000 (2005) |
| Loĝdenso | 13/km² |
| Loĝantoj | Angoloj |
| Horzono | UTC+1 |
| Interreta domajno | .ao |
| Landokodo | AO |
| Telefona kodo | 244 |
| Politiko | |
| Politika sistemo | prezidenta respubliko |
| Ŝtatestro | José Eduardo dos Santos |
| Ĉefministro | Paulo Kassoma |
| Nacia tago | 11-a de novembro |
| Sendependiĝo disde Portugalio | 11-a de novembro 1975 |
| Ekonomio | |
| Valuto | kvanzo (AOA) |
| MEP - Suma - Pokapa |
laŭ 2005 $43,362 mlrd $ 2.813 |
Angolo, oficiale la Respubliko de Angolo (priloĝata de Angolanoj; portugale República de Angola kaj konge Repubilika ya Ngola) estas lando en sud-centra Afriko. Ĝi landlimas al Namibio sude, Kongo Kinŝasa norde, kaj Zambio oriente. La lando havas okcidenton marbordon laŭ la Atlantika Oceano. Angolo estas eksa Portugala kolonio kaj havas konsiderindajn naturajn rimedojn, precipe nafton kaj diamantojn.
Lando en Sud-Okcidenta Afriko.
- Landkodo: AO.
- E-nomo: [o] Angola Respubliko.
- Nacia nomo: [o] República de Angola.
- Areo: 1.246.700 kv.km.
- Politika sistemo: socialisma respubliko.
- Ŝtatestro: prezidento J.E. Dos Santos (1979).
- Ĉefurbo: Luando (2.900.060).
- Adm. divido: 18 provincoj. (Bengo, Benguela, Bie, Cabinda, Cuando Cubango, Cuanza Norte, Cuanza Sul, Cunene, Huambo, Huila, Luanda, Lunda Norte, Lunda Sul, Malanje, Moxico, Namibe, Uige, Zaire)
- Loĝantaro: 11.100 mil (1998), inter ili 37,7% ovimbundoj, 21,7% ambundoj, 13,1% kongoj.
- Ŝtatlingvo: portugala.
- Parollingvoj: ovimbunda, kimbunda, konga.
- Kredantoj: animistoj (47%), katolikoj (38%).
- Eksporto: nafto, kafo, diamanto, fiŝo.
- Pokapa GNP: 410 $.
- Historio: En 1975 sendependiĝis de Portugalio. Kun helpo de Sovetunio kaj Kubo en 1976 la regadon prenis MPLA - laborista partio. Tion sekvis civila milito, kiu daŭrigas ĝis 2002, kiam mortis Jonas Savimbi. Granda malsato sekvas.
Enhavo |
[redakti] Ekstera politiko
Angolo apartenas al la AKP-ŝtatoj, internacia organizaĵo de momente 77 nacioj el la regionoj Afriko, Karibio kaj la Pacifika Oceano.
[redakti] Esperanto en Angolo
Estas en Angolo du ĉefaj Esperanto-asocioj: Angola Esperanto-Asocio kaj Angola Esperanto-Domo ambaŭ sen rilatoj al UEA, kiu havas neformalajn rilatojn kun Kabinda Esperanto-Asocio en provinco Kabindo.
[redakti] Esperantistoj en Angolo
[redakti] Vidu ankaŭ
|
|
|
|---|---|
|
|
|
| Komunumo de portugallingvaj landoj (KPL) | |
|---|---|
| Angolo | Brazilo | Gvineo Bisaŭa | Kabo-Verdo | Mozambiko | Orienta Timoro | Portugalio | Sao-Tomeo kaj Principeo | |

