Religioj en Angolo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kristana katedralo en Luando.
Interno de la Preĝejo de Nossa Senhora da Nazaré.

La ĉeesto de la religioj en Angolo estas vasta kaj varia, kun pli ol mil religiaj komunumoj disigitaj tra la tuta lando; por plej multaj el ili oni povas diri, ke temas pri kristanoj;[1] Katolikismo estas proksimume la religio de la duono de la loĝantaro. Aliaj grupoj de kristanoj inkluzivas la adeptojn de Baptismo, Metodismo, Kongregacionismo, Luteranismo kaj fine Kalvinismo kaj Adventismo. Kune kun aliaj kristanaj ne-protestantaj grupoj, ĉiuj ĉi tiuj kredoj reprezentas ĉirkaŭ kvaronon de la loĝantaro.

Post la sendependeco disde Portugalio akirita en 1975, multaj anoj de pentekostismo kaj evangeliismo kreis multajn komunumojn, kiuj ekestis kune kun aliaj de indiĝena tipo, la plej grava el ili estas la Universala Eklezio de la Regno de Dio de brazila origino. Ekzistas ankaŭ du "afrikaj kristanaj eklezioj", kiuj sekvas sinkretismon, nome Kimbangismo kiu havas sian originon en la nuna Demokratia Respubliko Kongo, kaj la indiĝena tokoisma fido.

Ene de Angolo ekzistas ankaŭ malgranda malplimulto de islama kredo, ĉefe anoj de sunaismo, kiuj enmigris el diversaj aliaj afrikaj landoj. Iuj angolanoj, precipe en la plej foraj kamparaj vilaĝoj, profesas tradiciajn afrikajn religiojn; sed ĉi tiuj kredoj ankaŭ kun-ekzistas en granda parto de tiuj, kiuj konvertiĝis al kristanismo.

Procentaĵoj en 2015[redakti | redakti fonton]

1 Katolikismo 56.4
2 Protestantismo 37.0
3 Afrikaj religioj 4.4
4 Aliaj religioj 1.1
5 Ateismo 1.0

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Vidu Fátima Viegas, Panorama das Religiões em Angola Independente (1975-2008), Luanda: Ministério da Cultura/Instituto Nacional para os Assuntos Religiosos, 2008

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • José Redinha, Etnias e culturas de Angola, Luanda: Instituto de Investigação Científica de Angola, 1975

Rilataj eroj[redakti | redakti fonton]

  • Katolika Eklezio en Angolo

Eksteraj ligoj[redakti | redakti fonton]