Demokratia Respubliko Kongo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
République démocratique du Congo
Demokratia Respubliko Kongo, Kongolando
Flago-de-Kongo-Kinŝasa.svg
(Detaloj)
Coat of arms of the Democratic Republic of the Congo.svg
(Detaloj)
Nacia himno: Debout Congolais
Nacia devizo: Paix, Justice, Travail
(Paco, justeco, laboro)
Bazaj informoj
Ĉefurbo Kinŝaso (7,5 milionoj)
Oficiala(j) lingvo(j) franca lingvo
Ĉefa(j) lingvo(j) lingala, konga lingvo, luba lingvo, svahila lingvo
Areo
 % de akvo
2344858 km²
?
Loĝantaro 71712867 (2011)
Loĝdenso 31,3/km²
Horzono UTC+1, UTC+2
Interreta domajno .cd
Landokodo CD
Telefona kodo +243
Internacia aŭtokodo CGO
Politiko
Politika sistemo respubliko
Ŝtatestro prezidanto Joseph Kabila
Ĉefministro ĉefministro Augustin Matata Ponyo
Nacia tago 30-a de junio
Sendependiĝo disde Belgio 30-a de junio 1960
Ekonomio
Valuto konga franko (CDF)
MEP laŭ 2010
– suma 11,11 miliardoj de US$
– pokapa 150 US$
v  d  r
Information icon.svg

Demokratia Respubliko Kongo (aŭ Kongo Kinŝasa) estas ŝtato en Centra Afriko, de 1971 ĝis 1997 nomita Zairio. La landonomo, same kiel tiu de Kongo Brazavila, devenas de la rivero Kongo, kiu limas la du landojn.

Demokratia Respubliko Kongo

La Demokratia Respubliko Kongo (france: République démocratique du Kongo), foje aludita kiel DR Kongo, DRC, Kongo-Kinŝaso, Zairio-Kongo, DROC,[1][2] aŭ RDC, estas lando situanta en la mezafrika regiono de la Grandaj Lagoj. Ĝi estas la due plej granda lando en Afriko laŭ areo kaj la dekunua plej granda en la mondo. Kun loĝantaro de pli ol 75 milionoj, la Demokratia Respubliko Kongo estas la deknaŭa plej popolriĉa nacio en la mondo, la kvara plej popolriĉa nacio en Afriko, same kiel la plej popolriĉa oficiale francparolanta lando.

Ĝi estas limigita fare de la Centrafrika Respubliko kaj Suda Sudano en la nordo; Ugando, Ruando, kaj Burundo en la oriento; Zambio kaj Angolo en la sudo; la Kongo Brazavila, la angola eksklavo de Kabindo, kaj Atlantiko en la okcidento; kaj estas apartigita disde Tanzanio fare de lago Tanganjiko en la oriento. La lando havas aliron al la oceano tra 40-kilometro- (25 mejl.) peco de atlantika marbordo ĉe Muanda kaj la ĉirkaŭ 9-km larĝa elfluejo de la rivero Kongo kiu malfermiĝas en la Gvinean Golfon. Ĝi havas la duan plej altan totalan kristanan loĝantaron en Afriko.

La Dua Konga Milito, komenciĝanta en 1998, detruis la landon kaj foje estas referita kiel la "Afrika Mondmilito" ĉar ĝi implikis naŭ afrikajn naciojn kaj dudek armitajn grupojn.[3][4] Malgraŭ la subskribo de packontraktoj en 2003, batalando daŭrigis en la oriento de la lando en 2007. Tiele, la troa pezo de seksperforto kaj aliaj perfortoj estis priskribitaj kiel la plej malbonaj en la mondo.[5] La milito estas la plej mortiga konflikto de la mondo ekde la Ĉina Revolucio, mortigante 5.4 milionojn da homoj ekde 1998.[6][7][8] Pli ol 90% ne estis mortigitaj en batalo, mortante anstataŭe pro malario, diareo, pulminflamo kaj subnutrado, plimalbonigita fare de dislokitaj loĝantaroj vivantaj en nesanitaraj kaj troloĝataj kondiĉoj al kiuj mankis aliro ŝirmiĝi, akvo, manĝaĵo kaj medicinoj.[9] Kvardek sep procento de tiuj mortoj estis infanoj sub kvin.[6] Eĉ al nuno la daŭrantaj konfliktoj pliseverigas la malplenigon de la granda agrikultura potencialo de la lando.[10] Konflikto por kontrolo de la mineraloriĉaĵo estis tialo por kelkaj el la plej perfortaj abomenaĵoj.[11] Kongo havas, partumita kun Niĝerio, HDI rangigo de 304, la plej malsupra en la mondo. Ĝi ankaŭ estas la lando kun la plej malsupra Kruda Nacia Enspezaro de la mondo kun GNI de 190 USD.

Etimologio[redakti | redakti fonton]

Monbileto de unu Nova Zaire, valuto de la banko de Zaire.

Iam la Demokratia Respubliko Kongo estis kolonio de Belgio nome Belga Kongo, kaj post la sendependigo la uzita nomo estis Respubliko Kongo ĝis la 1a de aŭgusto de 1964 kiam ties nomo ŝnaĝiĝis al Demokratia Respubliko Kongo (por korespondi al ŝanĝo de konstitucio kaj distingi ĝin el la apuda Respubliko Kongo). Antaŭ tio, la du landoj estis distingitaj laŭ iliaj ĉefurboj, la Demokratia Respubliko Kongo (aktuala Kinŝasa), kiel Congo-Léopoldville, kaj la Respubliko Kongo kun Brazzaville, Congo-Brazzaville. En 1971, la tiama prezidento Mobutu ŝanĝis la nomon de la lando al Respubliko Zaire, nomo deriva el malĝusta prononcado en portugala de la vorto en kikongo nzerenzadi, kio tradukeblas kiel "la rivero kiu englutas ĉiujn riverojn", alude al la rivero Kongo, kiu same ŝanĝis sian nomon al Zaire.

El la Unua Konga Milito kiu kondukis al la elpostenigo de Mobutu en 1997, la lando iĝis denove Demokratia Respubliko Kongo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ekde sia koloniiĝo en la lasta duono de la 1800-jaroj, la lando estis sub belgia regado: unue la Libera Ŝtato Kongo estis persona posedaĵo de reĝo Leopoldo la 2-a, ekde 1908 la kolonio oficiale estis Belgia Kongo kaj en 1960 ĝi sendependiĝis.

La reĝo Leopoldo la 2-a, filo de Leopoldo la 1-a kaj reĝo ekde 1865, regis private la koloniigon de la Sendependa Ŝtato de Kongo kun la celo atingi prestiĝan kolonion por Belgio. La teritorion de la nuna Demokratia Respubliko Kongo transdonis li al la registaro de Belgio nur en 1908 pro la premo de la internacia publika opinio pro la perforto kontraŭ la indiĝenoj.

Por akiro de kaŭĉuko, rubenojn, diamantojn, oro kaj eburo en granda kvanto, la indiĝenoj estis devigataj perforte labori kaj ekis reĝimo de teruro kaj masakroj de enteraj vilaĝoj. Kalkuloj inkludante la rektajn kaj la nerektajn viktimojn (pro malriĉigo de la lando) varias inter 6 kaj 10 milionoj da homoj.

Laŭ la belga konstitucio la registaro ne rajtis investi ŝtatan monon en siaj kolonioj. Tiele ĉio estis financata private aŭ de la propra kolonio. En 75 jaroj Belgio igis la kolonion de Kongo giganton agrikolan kaj minejan. Tamen la plej parto de la konga loĝantaro ne ĝuis la ekonomian kreskon. La salajroj estis malalategaj, la tradicioj estis anstataŭitaj de bazlernejoj, oni organizis faktan sistemon de rasapartigo. Ĉe Belgio dum multe da tempo oni faris politikon kaj propagandon patrecajn pri la kolonio de Kongo, respegulita ekzemple en verkoj kiel "Tinĉjo en Kongo", kiu gloriis la "civilizan mision" de Belgio. Tio daŭris almenaŭ ĝis la jardeko de 1930.

Post kelkaj jaroj de naciista efervesko post la Dua Mondmilito la 4an de januaro de 1959 la belga registaro anoncis agnoskon de la sendependo de Kongo kaj decidis fiksi la daton de la 30a de junio de 1960 por la sendependo post negocado en Bruselo. La partioj pli kontraŭkoloniaj venkis en la parlamentaj kaj prezidentaj balotadoj. Joseph Kasa-Vubu estis elektita prezidento kaj Patrice Lumumba ĉefministro. La 30a de junio de 1960, la belga ekskolonio atingis la sendependon post ses monatoj de preparoj.

La nova lando suferis kelkajn internajn malfacilaĵojn, kaj Belgio intervenis por certigi malokazigon de naciigo de la naturaj resursoj, apogante la disigon de la du minejaj provincoj de Katango kaj Suda Kasaio. Joseph-Désiré Mobutu ekhavis la povon en Kongo, kaj ordonis la enkarcerigon de Lumumba, kiu estis mortigita en karcero danke al la kompliceco de la belga sekreta servo. De 1965 ĝin regis Mobutu Sese Seko. En 1971-1999 ĝi nomiĝis Zaira Respubliko. Post 1980 la korupto kaj malbona administrado de la reĝimo de Mobutu lanĉis Kongon en la mizeron kaj la intercivitanan militon. De 1991 Mobutu dividis ŝtatpotencon kun la opoziciulo Etienne Tshisekedi, sed baldaŭ eloficigis lin el la ĉefministra posteno. Politika malharmonio transformiĝis al milita kontraŭstaro. De 1994 en la landon venis rifuĝintoj el la najbara Ruando, kio havis detruan influon al la landa ekonomio.

En 1994 Mobutu ŝajne apogis la amasbuĉadon ĉefe de tucioj nomita Ruanda genocido. En 1996 oni proklamis la forpelon de tucioj el la lando kaj eksplodis ribelo en orientaj regionoj; krome aliaj kontraŭantoj de Mobutu insurekciis kaj en majo de 1997 la ribelo eniris en Kinŝaso, Mobutu forfuĝis kaj la landon ekregis Laurent-Désiré Kabila.

El 1998 al 2003 la lando suferis internacian militon, kiam Ruando, Burundio kaj Ugando alianciĝis por helpi la kongajn ribelulojn kontraŭ Laurent Kabila, kiu siavice ricevis la apogon de la registaroj de Angolo, Ĉado, Sudano, Zimbabvo kaj Namibio. En tiu milito okazis pli da 3,5 milionoj da mortoj, plej granda nombro post la Dua Mondmilito. Plej terura ero de tiu konflikto estas ke ĉiu partio milite perfortas kaj persekutas civilan loĝantaron ĉu la armeo de la konga registaro ĉu la ribeluloj, kiuj laŭdire apogas la tuciojn kongajn. En novembro de 2008 la generalo Laurent Nkunda estris novan ribelon en la orientaj regionoj (Kivu) kontraŭ la tiama prezidento Joseph Kabila, filo de la eksa. Ĉirkaŭ la urbo Goma okazis dum tiuj jaroj enormaj translokigoj de loĝantaro (multaj centoj da miloj) ĉiam fuĝintaj el rabado kaj perforto.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Geografio de Demokratia Respubliko Kongo.
La rivero Kongo.

La Demokratia Respubliko Kongo situantas en la kerno de la centr-okcidenta parto de Subsahara Afriko kaj limas (laŭ horloĝo, el okcidento) kun Angolo, la Respubliko Kongo, la Centrafrika Respubliko, Sud-Sudano, Ugando, Ruando, Burundo, Tanzanio (lime kun la lago Tanganiko) kaj Zambio. La teritorio estas trapasata de la Ekvadoro, kun unu triono el la lando en la Norda Hemisfero kaj du trionoj en la Suda Hemisfero.

Kiel rezulto de ties ekvatora loko, DR Kongo posedas altajn pluvindicojn (Vidu artikolon Pluvĝangalo), la jara averaĝo de la lando estas de 1.070 mm. Ĉiu tiu pluvo estas la kaŭzo de la ekzsito de la Kongaj arbaroj, nome la dua plej granda ĝangalo de la mondo. La superabunda vegetaĵaro kovras grandan parton de la baseno de la rivero Kongo, ĝis ties elfluo en la Atlantikon okcidente. Tiu areo estas ĉirkaŭata de savanoj sude kaj sudokcidente, de montaraj terenoj okcidente kaj de densaj paŝtejoj etende trans la rivero Kongo norde. Altaj montoj troviĝas en la regiono plej orienta de la lando, kies plej alta punkto estas la Monto Ngaliema en la landlimo kun Ugando (5110 metroj).

La baseno de la rivero Kongo etendas sur preskaŭ la tuta lando, en areo de ĉirkaŭ 3’700 000 km². La rivero kaj ties alfluantoj (Kasai, Sangha, Ubangi, Aruvimi, kaj Lulonga estas la plej grandaj) formas la kernon de la ekonomio kaj de la transporto, kaj havas altan efikon sur la ĉiutaga vivo de la loĝantaro. La fonto de la rivero Kongo troviĝas en la altaj teroj kaj la montoj de la valo Granda Rifto, kaj ankaŭ en la lago Tanganiko kaj la lago Mŭero. La rivero Kongo estas la plej longa de Centra Afriko, la dua plej longa de Afriko, kaj ankaŭ la dua plej akvenhava de la mondo (post Amazono).

La valo Granda Rifto de la afrika kontinento enhavas la areon de la Afrikaj Grandaj Lagoj kun kiuj la DR Kongo limas almenaŭ kun du el ili nome la lago Alberto kaj la lago Tanganiko. La Rifta Valo havigis la plej parton de la sudo kaj de la oriento de la DR Kongo per granda kvanto de mineralaj riĉoj. Inklude koltanon (mineralo kiu helpis financi diversajn flankojn de la Dua Konga Milito, konflikto kiu rezultis en proksimuma kalkulo de pli ol 5 milionoj de mortoj, la plej granda ekde la Dua Mondmilito), kobalton, kupron, kadmion, nafton, diamantojn, oron, arĝenton, zinkon, magnezion, stanon, germaniumon, uranion, radiumon, baŭksiton, feron kaj karbon. Bedaŭrinde tiu riĉo ne povis esti profito por la popolo de la DR Kongo, male la lokaj geriloj financiĝas parte danke al la espluatado kaj vendado de mineraloj kaj ĉefe de diamantoj plej ofte kontraŭleĝe elfositaj.

Flaŭro kaj faŭno[redakti | redakti fonton]

Bonobo arbogrimpante.
Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Listo de ekoregionoj en Demokratia Respubliko Kongo.

Situanta sur teritorio de orografio tre diversa, la D.R. Kongo posedas grandan varion de biomoj; ekde la savano en la sudaj regionoj, la humida ĝangalo montareta de la regionoj montaraj de la oriento, la grandaj afrikaj lagoj oriente kaj la ĝangalo de Kongo, kiu estas, post la Amazona arbaro la plej etenda de la mondo, tio igas Kongon unu de la lando kun plej biologia diverseco de la planedo.

La internacia organizo WWF dividas la teritorion de la DR Kongo en deksep ekoregionoj:

Inter la multaj specioj (kelkaj endemiaj kaj multaj aliaj raraj) kiuj loĝas en tiu teritorio oni povas trovi du speciojn de ĉimpanzoj; nome la ordinara ĉimpanzo kaj la bonobo aŭ nana ĉimpanzo, la okcidenta gorilo, la okapio kaj la Konga pavo. Kvin el la naciaj parkoj de la lando estas katalogitaj kiel Monda heredaĵo de Unesko: nome la naciaj parkoj Garamba, Kahuzi-Biega, Salonga kaj Virunga kaj la Okapia Naturrezervejo. La enlanda milito kaj la malriĉigita ekonomio multe damaĝis la biodiversecon. Multaj parkogvardistoj estis murditaj aŭ ne povis pluigi sian laboron. Tiuj kvin lokoj estas listitaj kiel endanĝerigita Monda Heredaĵo fare de la Unesco.

Laŭ tempopaŝo la DR. Kongo estis centro de kio estas nuntempe konata kiel problemo en Centra Afriko de la viandotrafiko de naturaj animaloj, kio estas konsiderata de multaj ege terura problemo naturmedia, kaj tio estas kaŭata de la soci-ekonomia krizo kiun suferas la lando. La viando de la naturaj animaloj trafikota estas akirita ĝenerale pere de eldrataj kaĝokaptiloj, kaj foje per pafiloj aŭ armoj origine akiritaj de la nombraj militoj okazantaj en Kongo.

Demografio[redakti | redakti fonton]

Demografia evoluo de la Demokratia Respubliko Kongo inter 1961 kaj 2003.

Oni registris kaj katalogis ĉirkaŭ 200 al 250 etnajn grupojn el kiuj majoritato estas Bantuoj. La plej multnombra popolo estas tiu de la Kongoj, la Luboj kaj la Mongoj, kiuj kune kun la Mangbetuoj-Azandeoj konstituas ĉirkaŭ 45% el la loĝantaro. Oni parolas ĉirkaŭ 700 lokajn lingvojn kaj dialektojn. Krome ĉar nur en 1960 la lando sendependiĝis disde Belgio, la oficiala lingvo de la Demokratia Respubliko Kongo estas la franca, kaj nek la nederlanda nek la germana, kiuj ne havas hegemonion al mondoregiono. Aliflanke, la lingala lingvo estas uzita kiel lingvafrankao.

Ĉe 2007, la Demokratia Respubliko Kongo enhavis ĉirkaŭ 65.750.000 da loĝantoj (inter ili 17,8 % lubaoj, 16,4 % konganoj, 13,2 % mongoj, 9,9 % ruandanoj). La averaĝa kvanto de gefiloj por virino estas de 6.37, nome unu el plej altaj indicoj de Afriko, kio okazigas loĝantokreskon neniam vidita en la historio de la lando: oni ĉirkaŭkalkulas ke por la jaro 2050 tiu lando havos ĉirkaŭ 177.200.000 de loĝantoj, kio havus gravajn konsekvencojn kaj ekonomiajn kaj mediajn (totala detruo de arbaroj kaj naturaj rimedoj). Tiele la elmigrado estas konstanta, kaj multaj kongolanoj abandonas la landon serĉe de pli bonaj vivkondiĉoj. La Eŭropa Unio estas la kutima celo de la elmigrantojn kiuj eliras el Kongo, ĉefe al Belgio kaj Francio.

Ĉefaj urboj[redakti | redakti fonton]

Ĉefaj urboj krom la ĉefurbo estas Mbuji-Mayi (1.559.073 en 2010), Kisangani (682.599 en 2009), Kananga (597 000), Goma (500 000), Lubumbaŝo (402 000), Kolwezi (451.168 en 2010).

Vido en Kinŝaso
Interna urboparto de Kinŝaso
Lubumbaŝi, dua urbo en DRK
Panoramo de Mbuji-Mayi
Merkato en Kisangani ĉe la rivero
Ĉefaj urboj en la Demokratia Respubliko Kongo
Rango Urbo Loĝantaro Provinco
Censo de 1984 Ĉirkaŭkalkuloj de 2005
1. Kinŝaso 2 653 558 7 787 832 Kinŝaso
2. Lubumbashi 564 830 1 374 808 Katanga
3. Kolwezi 416 122 910 167 Katanga
4. Mbuji-Mayi 486 235 874 974 Orienta Kasai
5. Kisangani 317 581 539 164 Orienta Kongo
6. Kananga 298 693 463 556 Okcidenta Kasai
7. Likasi 213 862 422 726 Katanga
8. Boma 197 617 344 522 Malsupra Kongo
9. Tshikapa 116 016 267 508 Okcidenta Kasai
10. Bukavu 167 950 225 431 Suda Kivuo
11. Mwene-Ditu 94 560 189 215 Orienta Kasai
12. Kikwit 149 296 186 995 Bandundu
13. Mbandaka 137 291 184 189 Ekvatora Kongo
14. Matadi 138 798 180 115 Malsupra Kongo
15. Uvira 74 432 170 422 Suda Kivuo
16. Butembo 73 312 154 649 Norda Kivuo
17. Gandajika 64 878 154 414 Orienta Kasai
18. Kalemie 73 528 147 065 Katanga
19. Goma 77 908 144 151 Norda Kivuo
20. Kindu 66 812 135 690 Maniema
21. Isiro 78 268 127 068 Orienta Kongo
22. Bandundu 63 642 118 203 Bandundu
23. Gemena 63 052 117 631 Ekvatora Kongo
24. Ilebo 53 877 107 086 Okcidenta Kasai
25. Bunia 59 598 96 757 Orienta Kongo
26. Bumba 51 197 95 514 Ekvatora Kongo
27. Beni 44 141 89 643 Norda Kivuo
28. Mbanza-Ngungu 44 782 86 351 Malsupra Kongo
29. Kamina 62 789 73 616 Katanga
30. Lisala 37 565 70 082 Ekvatora Kongo
31. Lodja 28 671 68 239 Orienta Kasai
32. Kipushi 53 207 62 382 Katanga
33. Binga 32 181 60 037 Ekvatora Kongo
34. Kabinda 24 789 58 999 Orienta Kasai
35. Kasongo 27 138 55 115 Maniema
36. Kalima 27 087 55 012 Maniema
37. Mweka 25 494 50 672 Okcidenta Kasai
38. Gbadolite 27 063 50 489 Ekvatora Kongo

Religio[redakti | redakti fonton]

Preĝejo en Kindu, DRK.
Katolika monaĥino en la karaktera buntkolora vestaĵaro rajde de Yamaha-motorciklo. (Basankusu, DRK)

Kristanismo estas la majoritata religio en la Demokratia Respubliko Kongo, sekvita de proksimume 95% de la populacio laŭ Pew Research Center,[12] kaj 80% laŭ Monda faktolibro de CIA.[13] Indiĝenaj kredoj kalkuliĝas por proksimume 1.8-10%, kaj Islamo por 1.5-10%.[12][13]

El 75 milionoj de loĝantoj, ekzistas proksimume 35 milionoj da katolikoj en la lando, reprezentante preskaŭ duonon de la totala loĝantaro.[14] Ekzistas ses arkidiocezoj kaj 41 diocezoj.[15] La efiko de la Romkatolika Eklezio en la Demokrata Respubliko de Kongo malfacile supertakseblas. Schatzberg nomis ĝin la nur vere nacia institucio de la lando "krom la ŝtato."[16] Ĝiaj lernejoj edukis pli ol 60% de la bazlernejaj studentoj kaj pli ol 40% de la nacio de ĝiaj sekundaraj studentoj. La eklezio posedas kaj administras ampleksan reton de hospitaloj, lernejoj, kaj malsanulejoj, same kiel multajn diocezajn ekonomiajn entreprenojn, inkluzive de bienoj, ranĉoj, vendejoj, kaj la butikojn de metiistoj.

Kimbangismo estis vidita kiel minaco al la kolonia registaro kaj estis malpermesita fare de la belgoj. Kimbangismo, oficiale "la eklezio de Kristo sur la Tero de la profeto Simon Kimbangu", nun havas proksimume tri milionojn da membroj,[17] ĉefe inter la Bakongoj de Malsupra Kongo kaj Kinŝaso.

Sesdek du el la protestantaj konfesioj en la lando estas asociitaj sub la ombrelo de la Eklezio de Kristo en Kongo aŭ EKK (en la franca, Église du Christ au Kongo, aŭ EC). Ĝi ofte estas simple referita kiel "La Protestanta Eklezio", ĉar ĝi kovras la plej multajn el la 35% de la loĝantaro kiuj estas protestantaj.

Laŭ la Pew Research Center, Islamo estas la kredo de 1.5% de la loĝantaro.[12] Laŭ la Monda faktolibro de CIA, islamanoj konsistigas 10% de la loĝantaro.[13] Islamo estis enkonsukita kaj plejparte disvastigita de vendistoj/komercistoj.[18] Kongolanaj islamanoj estas dividitaj en sunaistoj (50%), ŝiistoj (10%), ahmadistoj (6%), sufioj kaj senkonfesiaj islamanoj (14%).[19]

La unuaj membroj de la Bahaa Kredo kiuj loĝis en la lando venis de Ugando en 1953. Kvar jarojn poste la unua loka administra konsilio estis elektita. En 1970 la Nacia Spirita Asembleo (nacia administra konsilio) unue estis elektita. Kvankam la religio estis malpermesita en la 1970-aj jaroj kaj 1980-aj jaroj, pro misprezentoj de eksterlandaj registaroj, la malpermeso estis ĉesigita antaŭ la fino de la 1980-aj jaroj. En 2012 planoj estis sciigitaj konstrui ŝtatan Bahaan Domon de kultado en la lando.[20]

Tradiciaj religioj enkarnigas tiajn konceptojn kiaj monoteismo, animismo, vitalismo, spirito kaj mortintadorado, sorĉado, kaj similaj kaj varias vaste inter etnoj. La sinkretaj sektoj ofte kunfandas elementojn de kristanismo kun tradiciaj kredoj kaj ritoj kaj ne estas agnoskitaj fare de ĉefaj eklezioj kiel parto de kristanismo. Novaj variaĵoj de malnovegaj kredoj fariĝis ĝeneraligitaj, kondukitaj de Usono inspiritaj Pentekostalaj Eklezioj kiuj estis en la avangardo de sorĉadakuzoj precipe kontraŭ infanoj kaj maljunuloj.[21] Infanoj akuzitaj je sorĉado estas senditaj foren el hejmoj kaj el familio, ofte por vivi sur la strato. La kutima esprimo por tiuj infanoj estas infanosorĉistoj aŭ infanoj akuzitaj je sorĉado, kaj oni povas kaŭzi fizikan perforton kontraŭ tiuj infanoj.[22] Sennomaj ekleziaj organizoj estis formitaj por kapitaligi en tiu kredo farante troajn pagojn (respektive enspezojn) por ekzorcismoj. Kvankam lastatempe malpermesite, infanoj estis submetitaj ofte al perforta fitraktado ĉe la manoj de mem-deklaritaj profetoj kaj pastroj.[23]

Situacio de la virino[redakti | redakti fonton]

Kulturo[redakti | redakti fonton]

Lingvoj[redakti | redakti fonton]

Disvastigo de la kvar naciaj lingvoj

En la Demokratia Respubliko la lingva diverseco estas simila al la varieco de la etnaj grupoj. Entute estas indikataj 214 lingvoj kaj dialektoj en la lando. [24] Pro la kolonia pasinteco la franca estas la unua oficiala lingvo. Cetere ekzistas kvar oficialaj naciaj lingvoj: lingala, konga, luba kaj konga varianto de la svahila. Tiuj lingvoj estis oficialigitaj dum la belga koloniigo por malpliigi la nombron da lingvoj. La konga aŭ kikongo estis la lingvo de la antaŭa Konga reĝlando. Ĝi estas parolata ankaŭ en la najbaraj landoj Kongo Brazavila kaj Angolo. La luba estas parolata precipe en la orientaj provincoj okcidenta kaj orienta Kasai. La lingala estis origine la lingvo de la etno Bangala. Ek de la regiono Équateur ĝi disvastiĝis laŭlonge la riveroj. La disvastigo estis subtenita de la eŭropanoj. Dum sia regado la diktatoro Mobutu uzis ĝin en la amaskomunikiloj kaj nuntempe ĝi estas uzata en popmuziko. La svahila estas uzata kiel lingvafrankao en la tuta orienta Afriko kaj ankaŭ en oriento de la Demokratia Respubliko Kongo, kvankam nur malmultaj homoj parolas ĝin denaske.[25] Cetere, post la fino de la regado de Mobutu, la svahila iĝis oficiala lingvo de la armeo kaj pro tio disvastiĝis tra la tuta lando.

Eduksistemo[redakti | redakti fonton]

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Ĉefaj eksportoj estas kupro, diamantoj, kobalto, nafto, kafo, koltano.

Administra divido[redakti | redakti fonton]

La Demokratia Respubliko Kongo estas dividita en 8 regionoj krom la ĉefurbo.

Sportoj[redakti | redakti fonton]

Festoj[redakti | redakti fonton]

Transporto[redakti | redakti fonton]

Ekstera politiko[redakti | redakti fonton]

La Demokratia Respubliko Kongo apartenas al Unuiĝintaj Nacioj ekde 1960. African, Caribbean and Pacific Group of States member nations map.svg Kongo Kinŝasa apartenas al la AKP-ŝtatoj, internacia organizaĵo de 79 landoj el la regionoj Afriko, Karibio kaj Pacifiko. Kongo RDC membras en Afrika Unio.

Esperantaj asocioj en Demokratia Respubliko Kongo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. (2004) Teaching International Economics and Trade. Center for Teaching International Relations, Universitato de Denver. ISBN 9780943804927. "Aid Applicant: The Democratic Republic of the Congo (DROC)" 
  2. (Majo 2003) 2003 Comprehensive Report on U.S. Trade and Investment Policy Toward Sub-Saharan Africa. United States Government Printing Office. ISBN 9781428950146. "Democratic Republic of the Congo (DROC) will become eligible for AGOA trade benefits upon formation of a transitional government." 
  3. Rumblings of war in heart of Africa (23a Junio 2004).
  4. Chris Bowers (24 July 2006). World War Three.
  5. McCrummen, , "Prevalence of Rape in E. Congo Described as Worst in World, Washington Post, 9a Septembero 2007. Kontrolita 2a Majo 2010.
  6. 6,0 6,1 Dr. Benjamin Coghlan, Pascal Ngoy, Flavien Mulumba, Colleen Hardy, Dro. Valerie Nkamgang Bemo, Dro. Tony Stewart, Jennifer Lewis, Dro. Richard Brennan http://www.rescue.org/sites/default/files/resource-file/2006-7_congoMortalitySurvey.pdf PDF, Mortality in the Democratic Republic of Congo: An ongoing crisis: Full 26-page report, alirita la 21an de Marto 2013, 2007, paĝo 26.
  7. Robinson, , "The deadliest war in the world, Time Magazine, 28a Majo 2006. Kontrolita 2a Majo 2010.
  8. Bavier, , "Congo War driven crisis kills 45,000 a month, 22a Januaro 2008. Kontrolita 2a Majo 2010.
  9. Measuring Mortality in the Democratic Republic of Congo (PDF) (2007).
  10. Need in a land of plenty (March 2013).
  11. Rasna Warah. "Blood mobile phones fan DRC's murderous conflict, Nation Media Group, 15a Marto 2009. Kontrolita 21a Marto 2013.
  12. 12,0 12,1 12,2 Global Religious Landscape.
  13. 13,0 13,1 13,2 CIA World Factbook: DR Congo
  14. Citaĵa eraro Nevalida <ref> etikedo; neniu teksto estis donita por ref-oj nomataj cia.gov; $2
  15. The Hierarchy of the Catholic Church: Structured View of Dioceses in Africa – DRC. Catholic-hierarchy.org. Konsultita la 2013-02-27.
  16. Schatzberg, Michael G (February 1980) Politics and Class in Zaire: Bureaucracy, Business and Beer in Lisala, Africana Pub. Co. ISBN 0-8419-0438-3
  17. "Zaire (Democratic Republic of Congo)", Adherents.com – Religion by Location. Cititaj fontoj estas CIA Factbook (1998), 'oficiala registara retejo' de Demokratia Respubliko Kongo; konsultita la 25an de Majo 2007.
  18. Insoll, Timothy (2003) The Archaeology of Islam in Sub-Saharan Africa, Cambridge University Press; ISBN 0-521-65702-4
  19. Pew Forum on Religious & Public life. 9a Aŭgusto 2012. Konsultita la 29an de Oktobro 2013
  20. Ridvan Mesaĝo 2012 paĝo 3,Universal House of Justice; http://bahaiwritings.files.wordpress.com/2012/04/ridvan-message-2012.pdf
  21. De Boeck, Filip kaj Plissart, Marie-Frangoise (1899) Kinshasa tales of the invisible City, Ludion, ISBN 90-5544-554-1
  22. Bureau of Democracy, Human Rights, and Labor (2011). 2010 Human Rights Report: Democratic Republic of the Congo. 2010 Country Reports on Human Rights Practices. Alirita 24a Aprilo 2011.
  23. Harris, , "Children in Congo forced into exorcisms, world news, USA today, 21a Majo 2009. Kontrolita 24a Aprilo 2011.
  24. Chiari, Bernhard und Kollmer, Diether H.: Wegweiser zur Geschichte – Demokratische Republik Kongo, Paderborn 2008, ISBN 978-3-506-75745-6, S. 127ff.
  25. Jean-Jacques Arthur Malu-Malu: Le Congo Kinshasa. Paris (Ed. Khartala) 2002, ISBN 2-84586-233-4, S. 26–31.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Clark, John F., The African Stakes of the Congo War, 2004.
  • (2007) Chief of Station, Congo: A Memoir of 1960–67. New York: PublicAffairs. ISBN 978-1-58648-405-7. .
  • Drummond, Bill kaj Manning, Mark, The Wild Highway, 2005.
  • Edgerton, Robert, The Troubled Heart of Africa: A History of the Congo. St. Martin's Press, December 2002.
  • Exenberger, Andreas/Hartmann, Simon. The Dark Side of Globalization. The Vicious Cycle of Exploitation from World Market Integration: Lesson from the Congo, Working Papers in Economics and Statistics 31, University Innsbruck 2007.
  • Exenberger, Andreas/Hartmann, Simon. Doomed to Disaster? Long-term Trajectories of Exploitation in the Congo, Prezentota artiolo por Ateliero "Colonial Extraction in the Netherlands Indies and Belgian Congo: Institutions, Institutional Change and Long Term Consequences", Utrecht 3a–4a Decembro 2010.
  • Gondola, Ch. Didier, "The History of Congo", Westport: Greenwood Press, 2002.
  • Joris, Lieve, tradukita de Waters, Liz, The Rebels' Hour, Atlantic, 2008.
  • Justenhoven, Heinz-Gerhard; Ehrhart, Hans Georg. Intervention im Kongo: eine kritische Analyse der Befriedungspolitik von UN und EU. Stuttgart: Kohlhammer, 2008. (germane) ISBN 978-3-17-020781-3.
  • Kingsolver, Barbara. The Poisonwood Bible HarperCollins, 1998.
  • Larémont, Ricardo René, ed. 2005. Borders, nationalism and the African state. Boulder, Colorado and London: Lynne Rienner Publishers.
  • Lemarchand, Reni kaj Hamilton, Lee; Burundi: Ethnic Conflict and Genocide. Woodrow Wilson Center Press, 1994.
  • Mealer, Bryan: "All Things Must Fight To Live", 2008. ISBN 1-59691-345-2.
  • Melvern, Linda, Conspiracy to Murder: The Rwandan Genocide and the International Community. Verso, 2004.
  • Miller, Eric: "The Inability of Peacekeeping to Address the Security Dilemma", 2010. ISBN 978-3-8383-4027-2.
  • Mwakikagile, Godfrey, Nyerere and Africa: End of an Era, Tria Eldono, New Africa Press, 2006, "Chapter Six: Congo in The Sixties: The Bleeding Heart of Africa", pp. 147 – 205, ISBN 978-0-9802534-1-2; Mwakikagile, Godfrey, Africa and America in The Sixties: A Decade That Changed The Nation and The Destiny of A Continent, Unua Eldono, New Africa Press, 2006, ISBN 978-0-9802534-2-9.
  • Nzongola-Ntalaja, Georges, The Congo from Leopold to Kabila: A People's History, 2002.
  • O'Hanlon, Redmond, Congo Journey, 1996.
  • O'Hanlon, Redmond, No Mercy: A Journey into the Heart of the Congo, 1998.
  • Prunier, Gérard, Africa's World War: Congo, the Rwandan Genocide, and the Making of a Continental Catastrophe, 2011.
  • Renton, David; Seddon, David; Zeilig, Leo. The Congo: Plunder and Resistance, 2007. ISBN 978-1-84277-485-4.
  • Reyntjens, Filip, The Great African War: Congo and Regional Geopolitics, 1996–2006 , 2009.
  • Rorison, Sean, Bradt Travel Guide: Congo  — Democratic Republic/Republic, 2008.
  • Schulz, Manfred. Entwicklungsträger in der DR Kongo: Entwicklungen in Politik, Wirtschaft, Religion, Zivilgesellschaft und Kultur, Berlin: Lit, 2008, (germane) ISBN 978-3-8258-0425-1.
  • Stearns, Jason: Dancing in the Glory of Monsters: the Collapse of the Congo and the Great War of Africa, Public Affairs, 2011.
  • Tayler, Jeffrey, Facing the Congo, 2001.
  • Turner, Thomas, The Congo Wars: Conflict, Myth and Reality, 2007.
  • Wrong, Michela, In the Footsteps of Mr. Kurtz: Living on the Brink of Disaster in Mobutu's Congo.
  • Osman, Mohamed Omer Guudle (Novembro, 2011) Africa: A rich Continent where poorest people live, The Case of DR Congo and the exploitation of the World Market

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]