Tanganjiko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Lago Tanganjiko
Lake tanganyika.jpg
Situo centra Afriko
Ĉefaj fontoj Kalambo, Lufuko, Malagarasi kaj Ruzizi
Ĉefaj elfluoj Lukugo
Setlejoj Bujumbura, Kalemie
Datoj
Koordinatoj 6° S, 30° O-6.382777777777829.615782Koordinatoj: 6° S, 30° O
Lago Tanganjiko (Afriko)
DEC
Lago Tanganjiko
Supermara alteco 782 m
Surfaca areo 32 893 km²f5
Maksimuma longo 673 kmf6
Maksimuma larĝo 72 kmf7
Akva volumeno 18.900 km³dep1f8
Maksimuma profundo 1470 mf10
Averaĝa profundo 570 mf11
v  d  r
Information icon.svg
Mapo de la lago

Tanganjiko estas lago en orienta Afriko, inter Burundo, Kongo Kinŝasa, Tanzanio kaj Zambio. Ĝi apartenas al la Granda Rifto kaj estas unu el la Afrikaj Grandaj Lagoj. Tanzanio (46%) kaj DRK (40%) havas la majoritaton de la lago.

Ĝi havas longon de 673 km, areon de ĉ. 32.900 km² kaj maksimuman profundon taksatan je 1470 metroj; pro tiu ĉi granda profundo ankaŭ ĝia volumeno estas sufiĉe granda, 18.900 km³. Oni konsideras ĝin la dua plej profunda kaj la dua plej akvohava lago de la mondo, post Bajkalo en Siberio.[1] Ĝi estas ankaŭ la plej longa nesalakva lago en la mondo. Ĝia surfaco estas 773 metrojn super marnivelo; ĝia fundo do estas profunde sub marnivelo.

Ĝia elfluaĵo estas rivero Lukugo, kiu fluas al rivero Lualabo kaj fine al Kongo. Laste la fluo iras al la Atlantika Oceano. La rivero Ruzizi (ankaŭ foje literumita Rusizi) longas 104 km; ĝi estas la ununura defluanto de la lago Kivuo (altitudo 1500 m) kaj unu el la alfluantoj de la lago Tanganjiko (altitudo 770 m).

La lago donis la nomon al Tanganjikio, kiu nun estas parto de Tanzanio.

Urboj[redakti | redakti fonton]

Oriente situas la tanzania urbo Kigoma, kies haveno estas fervoje ligita al Daresalamo. Ekzistas ankaŭ pramŝipa ligo al la burunda urbo Buĵumburo. La plej grava konga urbo ĉe la lago estas Kalemio.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La lago Tanganjiko estas situanta ene de Albert-Rifto, nome la okcidenta branĉo de la Orientafrika Rifto, kaj estas limigita de la montaraj muroj de la valo. Ĝi estas la plej granda rifta lago en Afriko kaj la dua plej granda lago laŭ volumo en la mondo. Ĝi estas la plej profunda lago en Afriko kaj tenas la plej grandan volumon de nesala akvo; kio estas ĉirkaŭ 18% de la nesala akvo disponebla en la tuta mondo. Ĝi etendas al 676 km en ĝenerala nord-suda direkto kaj averaĝas 50 km laŭ larĝo. La lago kovras ĉirkaŭ 32 900 km², kun bordo de 1 828 km, averaĝa profundo de 570 m kaj maksimuma profundo de 1 470 m (en la norda baseno). Ĝi tenas ĉirkaŭkalkulitan 18 900 km³.[2] Ĝi havas averaĝan surfacan temperaturon de 25° C kaj pH averaĝe 8.4.

La enorma profundo kaj tropika loko de la lago povas eviti 'agitiĝon' de akvaj masoj, kio signifas ke multo el la plej profundaj akvoj de la lago estas la tiel nomita 'fosilia akvo' kaj estas senoksigena. La akvokolekta basena areo de la lago estas 231,000 km². Du ĉefaj riveroj fluas en la lago, same kiel nombraj pli malgrandaj riveroj kaj rojoj (kies longoj estas limigitaj de la deklivaj montoj ĉirkaŭ la lago). Estas unu ĉefa elfluo, nome Lukugo, kiu elfluas en la baseno de la Kongo.

La ĉefa rivero kiu fluas en la lagon estas la Ruzizi, formita antaŭ ĉirkaŭ 10,000 jaroj, kiu eniras ĉe la nordo de la lago el la Lago Kivu. La rivero Malagarasi, kiu estas la dua plej granda rivero de Tanzanio, eniras ĉe la orienta flanko de la lago Tanganjiko. La Malagarasi estas pli malnova ol la lago Tanganjiko kaj, antaŭ la lago formiĝis, rekte dreniĝis en la rivero Kongo.

Fiŝkaptistoj ĉe la bordo de Burundo.

La lago havas kompleksan historion de ŝanĝo de fluaj modeloj, pro sia alta altitudo, granda profundo, malalta takso de replenigo kaj montara situo en malkvieta vulkana areo kiu estis suferinta klimatajn ŝanĝojn. Ŝajne ĝi havis rare en la pasinto elfluon al la maro. Ĝi estis priskribita kiel 'praktike endorea' pro tiu tialo. La laga konekto al la maro estas dependa el alta akvonivelo kiu permesas al akvo elflui tra la Lukungo en la Kongo.

Pro la tropika situo de la lago, ĝi suferas altan indicon de vaporiĝo. Tiele ĝi dependas el alta enfluo tra la Ruzizi el la la Lago Kivu por teni la lagon sufiĉe alta por elflui. Tiu elfluo estas ŝajne ne pli ol 12,000 jarojn aĝa, kaj rezultis el lafofluo kiu ŝtopis kaj ŝanĝis la antaŭan elfluon de la baseno de Kivu en la Lagon Eduardon kaj poste en la sistemon de Nilo, kaj ŝnaĝis ĝin al la Lago Tanganjiko. Signoj de antikvaj akvobordoj indikas ke foje Tanganjiko povis esti ĝis 300 m pli malalta ol ties nuna surfaca nivelo, sen aliro al la maro. Eĉ ties nuna elfluo estas intermita kaj povis ne esti funkcianta kiam unuafoje ĝi estis vizitita de okcidentaj esploristoj en 1858.

La lago povis ankaŭ havi foje diferencajn enfluojn kaj elfluojn: oni proponis ke iam ekzistis interna enfluo el pli alta Lago Rukva, aliro al Malavia Lago kaj al elirejo al la Nilo iam dum la historio de la lago.[3]

Biologio[redakti | redakti fonton]

Fiŝoj[redakti | redakti fonton]

Neolamprologus cylindricus: Unu el multaj cikledaj fiŝo-specioj de la lago Tanganjiko.

La lago enhavas almenaŭ 250 speciojn de cikledaj fiŝoj kaj 75 speciojn de ne-cikledaj fiŝoj,[4] plej el kiuj loĝas laŭborde de la linio je profundoj de proksimume 180 m. La plej granda biomaso de fiŝoj, tamen, estas en la pelaga zono (malfermaj akvoj) kaj estas hegemoniita de ses specioj: du specioj de "Tanganjika sardino" kaj kvar specioj de predantaj Lates (rilataj al, sed ne samaj kiel, la Nila perko kiu estis formortiginta la cikledojn de la Lago Viktorio). Preskaŭ ĉiuj (98%) el la tanganikaj cikledaj specioj estas endemiaj de la lago, kaj tiele la Lago Tanganjiko estas grava biologia rimedo por la studo de speciigo en evoluado.[1][5] Inter ne-cikledaj fiŝoj, 59% el la specioj estas endemiaj.[4]

Multaj specioj de cikledoj el la Lago Tanganjiko, kiaj fiŝoj el la brilkolora genro Tropheus, estas popularaj fiŝoj inter posedantoj de akvarioj precize pro ties brilaj koloroj. Ankaŭ rekrei biotopon similan al tiu de la Lago Tanganjiko[6] por hejmigi tiujn cikledojn en vivmedio simila al tiu de ties natura medio estas populara en la akvaria hobio.

Cikledoj[redakti | redakti fonton]

Jen listo de 55 genroj el kiuj plej multajn speciojn havas Neolamprologus:

  • Altolamprologus calvus
  • Altolamprologus compressiceps
  • Astatoreochromis straeleni
  • Astatotilapia burtoni
  • Astatotilapia stappersii
  • Aulonocranus dewindti
  • Baileychromis centropomoides
  • Bathybates fasciatus
  • Bathybates ferox
  • Bathybates graueri
  • Bathybates hornii
  • Bathybates leo
  • Bathybates minor
  • Bathybates vittatus
  • Benthochromis horii
  • Benthochromis melanoides
  • Benthochromis tricoti
  • Boulengerochromis microlepis
  • Callochromis macrops
  • Callochromis melanostigma
  • Callochromis pleurospilus
  • Cardiopharynx schoutedeni
  • Chalinochromis brichardi
  • Chalinochromis popelini
  • Coptodon rendalli
  • Ctenochromis horei
  • Cunningtonia longiventralis
  • Cyathopharynx furcifer
  • Cyphotilapia frontosa
  • Cyphotilapia gibberosa
  • Cyprichromis leptosoma
  • Cyprichromis microlepidotus
  • Cyprichromis zonatus
  • Ectodus descampsii
  • Eretmodus cyanostictus
  • Eretmodus marksmithi
  • Gnathochromis permaxillaris
  • Gnathochromis pfefferi
  • Grammatotria lemairii
  • Greenwoodochromis christyi
  • Haplotaxodon microlepis
  • Haplotaxodon trifasciatus
  • Hemibates stenosoma
  • Interochromis loocki
  • Julidochromis dickfeldi
  • Julidochromis marksmithi
  • Julidochromis marlieri
  • Julidochromis ornatus
  • Julidochromis regani
  • Julidochromis transcriptus
  • Lamprologus callipterus
  • Lamprologus finalimus
  • Lamprologus kungweensis
  • Lamprologus laparogramma
  • Lamprologus lemairii
  • Lamprologus meleagris
  • Lamprologus ocellatus
  • Lamprologus ornatipinnis
  • Lamprologus signatus
  • Lamprologus speciosus
  • Lepidiolamprologus attenuatus
  • Lepidiolamprologus cunningtoni
  • Lepidiolamprologus elongatus
  • Lepidiolamprologus kamambae
  • Lepidiolamprologus kendalli
  • Lepidiolamprologus mimicus
  • Lepidiolamprologus nkambae
  • Lepidiolamprologus profundicola
  • Lestradea perspicax
  • Lestradea stappersii
  • Limnochromis abeelei
  • Limnochromis auritus
  • Limnochromis staneri
  • Limnotilapia dardennii
  • Lobochilotes labiatus
  • Neolamprologus bifasciatus
  • Neolamprologus boulengeri
  • Neolamprologus brevis
  • Neolamprologus brichardi
  • Neolamprologus buescheri
  • Neolamprologus cancellatus
  • Neolamprologus caudopunctatus
  • Neolamprologus chitamwebwai
  • Neolamprologus christyi
  • Neolamprologus crassus
  • Neolamprologus cylindricus
  • Neolamprologus falcicula
  • Neolamprologus fasciatus
  • Neolamprologus furcifer
  • Neolamprologus gracilis
  • Neolamprologus hecqui
  • Neolamprologus helianthus
  • Neolamprologus leleupi
  • Neolamprologus leloupi
  • Neolamprologus longicaudatus
  • Neolamprologus marunguensis
  • Neolamprologus meeli
  • Neolamprologus modestus
  • Neolamprologus mondabu
  • Neolamprologus multifasciatus
  • Neolamprologus mustax
  • Neolamprologus niger
  • Neolamprologus nigriventris
  • Neolamprologus obscurus
  • Neolamprologus olivaceous
  • Neolamprologus pectoralis
  • Neolamprologus petricola
  • Neolamprologus pleuromaculatus
  • Neolamprologus prochilus
  • Neolamprologus pulcher
  • Neolamprologus savoryi
  • Neolamprologus schreyeni
  • Neolamprologus sexfasciatus
  • Neolamprologus similis
  • Neolamprologus splendens
  • Neolamprologus tetracanthus
  • Neolamprologus toae
  • Neolamprologus tretocephalus
  • Neolamprologus variostigma
  • Neolamprologus ventralis
  • Neolamprologus walteri
  • Neolamprologus wauthioni
  • Ophthalmotilapia boops
  • Ophthalmotilapia heterodonta
  • Ophthalmotilapia nasuta
  • Ophthalmotilapia ventralis
  • Oreochromis karomo
  • Oreochromis leucostictus
  • Oreochromis malagarasi
  • Oreochromis niloticus
  • Oreochromis tanganicae
  • Orthochromis kasuluensis
  • Paracyprichromis brieni
  • Paracyprichromis nigripinnis
  • Perissodus eccentricus
  • Perissodus microlepis
  • Petrochromis famula
  • Petrochromis fasciolatus
  • Petrochromis macrognathus
  • Petrochromis orthognathus
  • Petrochromis polyodon
  • Petrochromis trewavasae
  • Plecodus elaviae
  • Plecodus multidentatus
  • Plecodus paradoxus
  • Plecodus straeleni
  • Pseudosimochromis curvifrons
  • Reganochromis calliurus
  • Simochromis babaulti
  • Simochromis diagramma
  • Simochromis margaretae
  • Simochromis marginatus
  • Simochromis pleurospilus
  • Spathodus erythrodon
  • Spathodus marlieri
  • Tangachromis dhanisi
  • Tanganicodus irsacae
  • Telmatochromis bifrenatus
  • Telmatochromis brachygnathus
  • Telmatochromis burgeoni
  • Telmatochromis dhonti
  • Telmatochromis temporalis
  • Telmatochromis vittatus
  • Trematocara caparti
  • Trematocara kufferathi
  • Trematocara macrostoma
  • Trematocara marginatum
  • Trematocara nigrifrons
  • Trematocara stigmaticum
  • Trematocara unimaculatum
  • Trematocara variabile
  • Trematocara zebra
  • Trematochromis benthicola
  • Triglachromis otostigma
  • Tropheus annectens
  • Tropheus brichardi
  • Tropheus duboisi
  • Tropheus kasabae
  • Tropheus moorii
  • Tropheus polli
  • Tylochromis polylepis
  • Variabilichromis moorii
  • Xenochromis hecqui
  • Xenotilapia albini
  • Xenotilapia bathyphila
  • Xenotilapia boulengeri
  • Xenotilapia burtoni
  • Xenotilapia caudafasciata
  • Xenotilapia flavipinnis
  • Xenotilapia leptura
  • Xenotilapia longispinis
  • Xenotilapia melanogeny
  • Xenotilapia nasus
  • Xenotilapia nigrolabiata
  • Xenotilapia ochrogenys
  • Xenotilapia ornatipinnis
  • Xenotilapia papilio
  • Xenotilapia rotundiventralis
  • Xenotilapia sima
  • Xenotilapia spiloptera
  • Xenotilapia tenuidentata

Ne-cikledoj[redakti | redakti fonton]

Tetraodon mbu
Mastacembelus moorii
Lamprichthys tanganicanus
Auchenoglanis occidentalis
Synodontis grandiops
Hydrocynus vittatus
Distichodus fasciolatus
Barbus altianalis, Boulenger, 1900
Lates[redakti | redakti fonton]
  • Lates angustifrons
  • Lates mariae
  • Lates microlepis
  • Lates stappersii
Tetraodon[redakti | redakti fonton]
  • Tetraodon mbu
Mastacembelus[redakti | redakti fonton]
  • Mastacembelus albomaculatus
  • Mastacembelus cunningtoni
  • Mastacembelus ellipsifer
  • Mastacembelus flavidus
  • Mastacembelus frenatus
  • Mastacembelus micropectus
  • Mastacembelus moorii
  • Mastacembelus ophidium
  • Mastacembelus plagiostomus
  • Mastacembelus platysoma
  • Mastacembelus polli
  • Mastacembelus reygeli
  • Mastacembelus tanganicae
  • Mastacembelus zebratus
Dentokarpedoj[redakti | redakti fonton]
  • Aplocheilichthys pumilus
  • Lamprichthys tanganicanus
Katfiŝedoj[redakti | redakti fonton]
  • Amphilius kivuensis
  • Zaireichthys rotundiceps
  • Ctenopoma muriei
  • Bagrus docmak
  • Citharinus gibbosus
  • Clariallabes mutsindoziensis
  • Clarias alluaudi
  • Clarias liocephalus
  • Clarias theodorae
  • Clarias werneri
  • Dinotopterus cunningtoni
  • Heterobranchus longifilis
  • Tanganikallabes alboperca
  • Tanganikallabes mortiauxi
  • Tanganikallabes stewarti
  • Auchenoglanis occidentalis
  • Bathybagrus grandis
  • Bathybagrus graueri
  • Bathybagrus platycephalus
  • Bathybagrus sianenna
  • Bathybagrus stappersii
  • Bathybagrus tetranema
  • Chrysichthys acsiorum
  • Chrysichthys brachynema
  • Lophiobagrus aquilus
  • Lophiobagrus asperispinis
  • Lophiobagrus brevispinis
  • Lophiobagrus cyclurus
  • Phyllonemus brichardi
  • Phyllonemus filinemus
  • Phyllonemus typus
  • Malapterurus polli
  • Malapterurus tanganyikaensis
  • Chiloglanis lukugae
  • Chiloglanis pojeri
  • Synodontis dhonti
  • Synodontis grandiops
  • Synodontis granulosa
  • Synodontis ilebrevis
  • Synodontis irsacae
  • Synodontis lucipinnis
  • Synodontis nigromaculata
  • Synodontis petricola
  • Synodontis polli
  • Synodontis tanganyicae
  • Schilbe durinii
Karaciformaj[redakti | redakti fonton]
  • Alestes macrophthalmus
  • Brycinus imberi
  • Brycinus rhodopleura
  • Bryconaethiops boulengeri
  • Hydrocynus forskahlii
  • Hydrocynus goliath
  • Hydrocynus vittatus
  • Micralestes stormsi
  • Micralestes vittatus
  • Distichodus fasciolatus
  • Distichodus sexfasciatus
Ciprinedoj[redakti | redakti fonton]
  • Acapoeta tanganicae
  • Barbus altianalis
  • Barbus apleurogramma
  • Barbus eutaenia
  • Barbus kerstenii
  • Barbus lineomaculatus
  • Barbus lufukiensis
  • Barbus neumayeri
  • Barbus oligogrammus
  • Barbus pellegrini
  • Barbus platyrhinus
  • Barbus taeniopleura
  • Barbus tropidolepis
  • Barbus urostigma
  • Chelaethiops congicus
  • Chelaethiops minutus
  • Labeo congoro
  • Labeo fuelleborni
  • Labeo ibimbi
  • Labeo weeksii
  • Labeobarbus caudovittatus
  • Mesobola spinifer
  • Opsaridium splendens
  • Raiamas moorii
  • Raiamas salmolucius
  • Varicorhinus leleupanus
Kneria[redakti | redakti fonton]
  • Kneria rukwaensis
  • Kneria wittei
Mormyrops anguilloides
Polypterus ornatipinnis
Klupeedoj[redakti | redakti fonton]
  • Limnothrissa miodon
  • Stolothrissa tanganicae
Mormiredoj[redakti | redakti fonton]
  • Gnathonemus longibarbis
  • Hippopotamyrus discorhynchus
  • Mormyrops anguilloides
  • Mormyrus longirostris
  • Pollimyrus nigricans
Polypterus[redakti | redakti fonton]
  • Polypterus congicus
  • Polypterus ornatipinnis
Pulmofiŝoj[redakti | redakti fonton]
Paramelania damoni endemia de Tanganjiko.

Senvertebruloj[redakti | redakti fonton]

Konko de la endemia talasoida nesalakva heliko Tiphobia horei kun sia prilaboritaj formo kaj pikostoj.

La Lago Tanganjiko estas hejmo de granda nombro de senvertebruloj, el kiuj multaj endemiaj.

Oni konas totalon de 68 specioj de nesalakvaj helikoj (45 endemiaj) kaj 15 speciojn de duvalvuloj (8 endemiajn) el la lago.[7] Multaj el la helikoj estas maloftaj inter specioj loĝantaj en nesala akvo ĉar havas rimarkindajn dikajn konkojn kaj/aŭ distingajn reliefbildojn, karakteroj kiuj estas pli ofte vidataj en maraj helikoj. Ili estas referencataj kiel talasoidoj, kio povus esti tradukita kiel "marecaj".[8] Ĉiuj talasoidoj el Tanganjiko, kiuj estas parto de Prosobranchia, estas endemiaj de la lago.[8] Dekomence oni supozis, ke ili estas rilataj al similaj maraj helikoj, sed nuntempe oni konas ke ili estas nerilataj. Ties aspekto nuntempe oni supozas kiel rezulto de la tre diversaj habitatoj de la Lago Tanganjiko kaj pro la evolua premo fare de helikomanĝantaj fiŝoj kaj, partikulare, de la kraboj de la genro Platythelphusa.[4][8][9] Totalo de 17 genroj de nesalakvaj helikoj estas endemiaj de la lago, kiaj Lavigeria, Reymondia, Spekia, Tanganyicia kaj Tiphobia.[8] Estas ĉirkaŭ 30 specioj de ne-talasoidaj helikoj en la lago, sed nur kvin el tiuj estas endemiaj, kiaj Ferrissia tanganyicensis kaj Neothauma tanganyicense.[8] Tiu lasta estas la plej granda heliko de Tanganjiko kaj ties konko estas ofte uzata de la malgrandaj konkoloĝantaj cikledoj.[10]

Ankaŭ la krustuloj estas tre diversaj en Tanganjiko kun pli ol 200 specioj, el kiuj pli ol la duono estas endemiaj.[4] Ili inkludas 10 speciojn de nesalakvaj kraboj (9 Platythelphusa kaj Potamonautes platynotus; ĉiuj endemiaj), almenaŭ 11 specioj de malgrandaj salikokoj de la familio Atyidae aŭ Atiedoj kaj kelkaj kopepodoj.[11][12]

Inter la lagoj de Orientafrika Rifto, la Lago Tanganjiko multe superas ĉiujn aliajn laŭ terminoj de riĉo de krustuloj kaj de nesalakvaj helikoj (kaj laŭ totala nombro de specioj kaj laŭ nombro de endemioj).[7] Por ekzemplo, la nura alia lago de la Rifta Valo kun endemiaj nesalakvaj kraboj estas la Lago Kivu kun nur du specioj.[13]

La diverseco de aliaj senvertebrulaj grupoj en la Lago Tanganjiko estas ofte ne bone konata, sed estas almenaŭ 20 priskribitaj specioj de hirudoj (12 endemiaj),[14] 9 spongulo (7 endemiaj), 6 bryozoa (2 endemiaj), 11 platvermoj (7 endemiaj), 20 nematodoj (7 endemiaj), 28 anelidojs (17 endemiaj)[4] kaj la malgranda hydrozoa meduzo Limnocnida tanganyicae.[15]

Industrio[redakti | redakti fonton]

Fiŝkaptistoj.
Fiŝkaptistoj ĉe la Lago Tanganjiko.

Oni ĉirkaŭkalkulas ke 25–40% el la proteinoj de la dieto de proksimume unu miliono da personoj loĝantaj ĉe la lago venas el la lagaj fiŝoj.[16] Nuntempe, estas ĉirkaŭ 100,000 personoj rekte rilatas al la fiŝkaptejoj funkciantaj ĉe preskaŭ 800 lokoj. La lago estas ankaŭ de ŝlosila gravo al ĉirkaŭ 10 milionoj da personoj loĝantaj en la baseno.

La fiŝoj el la lago Tanganjiko povas troviĝi eksportita tra tuta Orienta Afriko. Komerca fiŝkaptado ekis en la mezo de la 1950-aj jaroj kaj havis tre fortajn konsekvencojn sur la specioj de la pelagaj fiŝoj; en 1995 la totalo de la kaptitaj fiŝoj estis ĉirkaŭ 180,000 tunoj. Iamaj industriaj fiŝkaptejoj, kiuj pintis en la 1980-aj jaroj, sekve malpliiĝis.

Transporto[redakti | redakti fonton]

Du pramoj portas pasaĝerojn kaj ŝarĝon laŭlonge de la orienta bordo de la lago: Liemba inter Kigoma kaj Mpulungu kaj Mwongozo inter Kigoma kaj Buĵumburo.

La 12an de Decembro, 2014, la pramo MV Mutambala vrakis en la Lago Tanganjiko, kaj pli ol 120 personoj mortiĝis.[18]

Historio[redakti | redakti fonton]

Lago Tanganjiko. La nigra linio indikas la itineron de Henry Morton Stanley.

La unuaj konataj blankuloj kiuj trovis la lagon estis la britaj esploristoj Richard Burton kaj John Speke, en 1858. Ili venis tien serĉante la fonton de la rivero Nilo.

Speke pluis kaj trovis la veran fonton, nome la Lago Viktorio.

Poste David Livingstone pasis ĉe la lago. Li notis la nomon "Liemba" por ties suda parto, vorto probable el la Fipa lingvo, kaj en 1927 tiu estis elektita kiel nova nomo por la konkerita germana ŝipo de la Unua Mondmilito tiam nome Graf von Götzen kiu estas ankoraŭ servante en la lago ĝis la nuntempo.[19]

Dum la Unua Mondmilito okazis du gravaj bataloj ĉe la lago. Dekomence la germanoj kontrolis la lagon kaj navigis ĝin por transporti trupojn de unu loko al alia kaj militi kontraŭ aliancanoj, ĉu belgoj, francoj aŭ britoj. Tiam Britio transportis per fervojo du ŝipojn al Albertville (poste renomita Kalemie en 1971) ĉe la okcidenta bordo de la Lago Tanganjiko. El Decembro 1915 li atakis surprize la germanojn kaj kaptis unu el ties ŝipoj kaj vrakigis alian, tiele ke la germanoj plutenis nur unu. Danke al tiu supero la aliancanoj atakis Kigoma en Junio 1916 el belga bazo de Albertville. Tamen la milito pluis surtere ĝis la germanoj abandonis Kigoma.

En 1965 la argentina revoluciulo Che Guevara uzis la okcidentajn bordojn de la lago kiel trejnejo por gerilaj trupoj de Kongo. El tie, Che kaj liaj trupoj intencis renversi la tiaman registaron, sed abandonis tian klopodon post malpli ol unu jaro ĉar la usona National Security Agency (NSA) estis kontrolinte ilin la tutan tempon kaj helpinte la registarajn trupojn por ataki la gerilojn.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 ~ZAMBIA~. Alirita 2008-03-14.
  2. Datbase Summary: Lake Tanganyika. Alirita 2008-03-14.
  3. (1997) Biodiversity Dynamics and Conservation: The Freshwater Fish of Tropical Africa. Cambridge University Press. 
  4. 4,0 4,1 4,2 4,3 4,4 West, K. (prepared by) (2001). Lake Tanganyika: Results and Experiences of the UNDP/GEF Conservation Initiative (RAF/92/G32) in Burundi, D.R. Congo, Tanzania, and Zambia. Lake Tanganyika Biodiversity Project.
  5. Kornfield, Ivy & Smith, Peter A. African Cichlid Fishes: Model Systems for Evolutionary Biology, Annual Review of Ecology and Systematics, Vol. 31: 163-196, Nov. 2000
  6. tanganyika biotope aquarium (2010-02-10). Alirita 2014-02-03.
  7. 7,0 7,1 Segers, H.; kaj Martens, K; eldonistoj (2005). The Diversity of Aquatic Ecosystems. p. 46. Developments in Hydrobiology. Aquatic Biodiversity. ISBN 1-4020-3745-7
  8. 8,0 8,1 8,2 8,3 8,4 Brown, D. (1994). Freshwater Snails Of Africa And Their Medical Importance. 2a eldono. ISBN 0-7484-0026-5
  9. West, K.; kaj Cohen, A. (1996). Shell microstructure of gastropods from Lake Tanganyika, Africa: adaptation, convergent evolution, and escalation. Evolution 50: 672–682.
  10. Koblmüller; Duftner; Sefc; Aibara; Stipacek; Blanc; Egger; and Sturmbauer (2007). Reticulate phylogeny of gastropod-shell-breeding cichlids from Lake Tanganyika — the result of repeated introgressive hybridization. BMC Evolutionary Biology 7: 7.
  11. Marijnissen; Michel; Daniels; Erpenbeck; Menken; Schram (2006). Molecular evidence for recent divergence of Lake Tanganyika endemic crabs (Decapoda: Platythelphusidae). Molecular Phylogenetics and Evolution 40(2): 628–634.
  12. Fryer, G. (2006). Evolution in ancient lakes: radiation of Tanganyikan atyid prawns and speciation of pelagic cichlid fishes in Lake Malawi. Hydrobiologia 568(1): 131–142.
  13. Cumberlidge, N.; kaj Meyer, K. S. (2011). A revision of the freshwater crabs of Lake Kivu, East Africa. Journal Articles. Artikolo 30.
  14. Segers, H.; kaj Martens, K; eldonistoj (2005). The Diversity of Aquatic Ecosystems. p. 44. Developments in Hydrobiology. Aquatic Biodiversity. ISBN 1-4020-3745-7
  15. Salonen; Högmander; Langenberg; Mölsä; Sarvala; Tarvainen; kaj Tiirola (2012). Limnocnida tanganyicae medusae (Cnidaria: Hydrozoa): a semiautonomous microcosm in the food web of Lake Tanganyika. Hydrobiologia 690(1): 97-112.
  16. Global Warming is Killing Off Tropical Lake Fish - Study of Lake Tanganyika. Alirita 2008-03-14.
  17. Railways Africa - EXTENDING BEYOND CHIPATA. Alirita 2008-03-14.
  18. DR Congo: Many dead after ferry sinks on Lake Tanganyika. BBC News (2014-12-14). Alirita 2014-12-15.
  19. The Last Journals of David Livingstone in Central Africa from 1865 ..., Volume 1 p. 338; via google books. Books.google.com. Alirdato: 2014-02-03. 

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Ad Konings kaj Horst-Walter Dieckhoff: Geheimnisse des Tanganjikasees. Dähne, 1992, ISBN 3-9284-5710-1
  • Petru Banaescu: Zoogeography of Fresh Waters. S. 1150–1152, AULA, Wiesbaden 1990, ISBN 3-89104-480-1
  • Søren Neergaard: Tanganjikasee-Cichliden. Kernen Verlag, 1976, ISBN 3-87401-005-8
  • DATZ-Sonderheft Tanganjikasee, Verlag Eugen Ulmer, 1998, ISSN 1616-3222
  • Damien Delvaux: Entwicklung des Tanganjikasee-Grabens. in DATZ-Sonderheft Tanganjikasee
  • Jos Snoeks, Mark Hanssens & Erik Verheyen: Vielfalt der Tanganjikaseefische. in DATZ-Sonderheft Tanganjikasee
  • Le lac Tanganyika, sa faune, et la pêche au Burundi. Marie José EVERT. Louvain, 1970 - Bujumbura, 1973 - Bujumbura, 1980.
  • Fish Communities in lake Tanganyika. Hiroya Kawanabe, Michio Hori, Makoto Nagoshi. Kyoto University Press.
  • Exploration hydrobiologique du lac Tanganyika (1946 - 1947). Résultats scientifiques, VOL. I extrait.
  • Le milieu géographique et géophysique. André Capart (Bruxelles). Brŭelles 1952.
  • Exploration hydrobiologique du lac Tanganika (1946-1947) Vol. III, fasc. 5 B. / poissons cichlidae. M. Poll. Institut royal des sciences naturelles de Belgique / Brŭelles 1956.
  • Lake Tanganyika and its Life. Eldonita de G. W. Coulter kun kontribuoj el J-J. Tiercellin, A. Mondegeur, R. E. Hecky & R. H. Spigel. Natural History Museum Publication. Oxford University Press. London Oxford & New York.
  • Catalogue des poissons d'eau douce d'Afrique. CLOFFA - I- II - III - IV. Coordinateurs: J. Daget. J. P. Gosse & D.F.E. Thys van den Audenaerde.
  • Ecological and limnogical study on lake on lake Tanganyika and its adjacent regions ii.Eldonita de Hiroya KAWANABE. Ministry of Education, Science and Culture of Japan, dum 1981 kaj 1982. (Marto 1983).
  • Le grand livre des cichlidés. Ad Konings. Cichlid Press, 1994.
  • Les secrets du Tanganyika. Cichlid Press, 1992.
  • Les Cichlides du Tanganyika dans leur milieu naturel. Cichlid Press, 1998. Adaptation française: Jean Marie Londiveau.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]