Henry Morton Stanley

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Henry Morton Stanley

Henry Morton STANLEY (28-a de januaro 1841 en Ddinbych10-a de majo 1904 en Londono), usona ĵurnalisto kaj esploristo sed naskiĝinta en Kimrio, sia famo devenas de siaj afrikaj esploradoj kaj pro sia serĉado de David Livingstone.

Li naskiĝis nome John ROWLANDS en Ddinbych en Kimrio kaj travivis malfacilan infanaĝon. Li neniam konis sian patron kaj sia patrino forlasis lin en sengepatrinfanejo kie li restis ĝis la dekkvina jaraĝo. Kiam li aĝis 17 jaroj, li ŝipvojaĝis al New Orleanskie li alvenis dum februaro de 1859, li pagis la vojaĝon laborante kiel maristo en la ŝipo. Ĉi tie li konis riĉan komerciston Henry Stanley, eklaboris por li kaj, post lia morto, li prenis lian nomon kiel danksigno al kiu kreskis lin.

Post ambaŭflanka partopreno en la Usona Enlanda Milito, Stanley iĝis ĵurnalisto por New York Herald en 1867. Li iĝis eksterlanda korespondanto kaj post korespondado el okcidenta Nordameriko kaj Turkio, li iris al Afriko en 1869, kie li prizorgis la militojn inter britoj kaj etiopoj laŭ la etiopia limo. Dum 1869 li ankaŭ ricevis de sia ĵurnalo la taskon trovi kaj intervjui la skotan esploriston David Livingstone pri kiu oni sciis ke li troviĝis en orienta Afriko sed kies spurojn oni perdis ekde kelkaj monatoj.

Stanley alvenis en Zanzibaron kaj organizis ekspedicion tiom senspezsorge ke li petis pli ol 2000 portistojn. Li lokalizis Livingstonen je la 10-a de novembro 1871 en Ujiji apud Tanganjiko en nuna Tanzanio. Stanley aliĝis al la esplorado de la regiono. La esplorado certigis neeston de kunligo inter Tanganjiko kaj Nilo. Tiu ekspedicio iĝis fama pro la libro kiun Stanley verkis por ĝin rakonti. New York Herald kun Daily Telegraph financis alian ekspedicion enafrikan dum kiu Stanley solvis unu el la lastaj afrikaj mistero, laŭirante riveron Kongo ĝis ĝia enmarfluejo.

En 1886 Stanley gvidis ekspedicion por savi Eminn Pashan, reganto de Ekvatorio en suda Sudano. Post grandegaj malfacilaĵoj kaj gravaj homvivaj perdoj, Stanley atingis Eminn en 1888 kaj, kun li kaj la travivantoj de la ekspedicio, atingis Zanzibaron en 1890. Dum ĉi tiu vojaĝo Stanley malkovris montaron Ruwenzori kaj lagon Eduardo.

Post sia reveno al Eŭropo, Stanley edziĝis al kimra artistino Dorothy Tennant kaj estis angla parlamentano ekde 1895 al 1900 kiel uniano. Li mortis en Londono je la 10-a de majo 1904. Lia tombo troviĝas en tombejo de la preĝejo de Sankta Mikaelo en Pirbright, en graflando Surrey; sur granda granita plato estas narataj liaj agoj.