Zanzibaro
El Vikipedio
Zanzibaro estas insularo antaŭ la orientafrika marbordo apartenanta al Tanzanio. Ĝi enhavas du insulojn: La ĉefinsulo Unguĵo (svahile: Unguja [unGUĝa], foje nomata Zanzibaro), kaj norde de ĝi la insulo Pembo.
La ĉefurbo kaj ekonomika centro estas Ŝtonurbo (angle: Stone Town [steŭn taŭn], svahile: Mji Mkongwe [mĝi mKOngŭe], kiu signifas antikva urbo). Ĝi situas en la ĉefinsulo Zanzibaro.
La ĉefaj industrioj de Zanzibaro estas spicoj (i.a. muskato, cinamo kaj pipro, sed precipe kariofilo) kaj turismo.
Tie naskiĝis Freddie Mercury.
Vidu ankaŭ [redakti]
|
||||||||