Regiono Njombe

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Njombe.
Regiono Njombe
Regiono
Regionoj de Tanzanio [+]

LandoTanzanio

ĈefurboNjombe Mjini
- koordinatoj9° S, 35° O (mapo)-9.3666666734.9Koordinatoj: 9° S, 35° O (mapo)
Areo21 347 km² (2 134 700 ha) [+]

Loĝantaro702 097 [+] (2012)
Denseco32,89 loĝ./km² [+] [+]

ISO 3166-2TZ-29

Regiono Njombe (Tero)
Regiono Njombe (Tero)

Regiono Njombe (Tanzanio)
Regiono Njombe (Tanzanio)
DEC
Regiono Njombe
Regiono Njombe

Map
Regiono Njombe
Vikimedia Komunejo:  Njombe Region [+]
vdr
Arbaro Livingstone

Regiono Njombe (svahile Mkoa wa Njombe) estas unu el la 31 administraj regionoj de Tanzanio. Ĝi estis kreita en marto 2012, el Regiono Iringa kiel sendependa regiono.[1] urbo Njombe estas ĝia ĉefurbo. La novkreita regiono Njombe estas venonta turisma alloga areo, ideala por naciaj kaj internaciaj vizitoj en la sudaj altaj regionoj de Tanzanio.

Etimologio[redakti | redakti fonton]

La nomo Njombe originas el nomo de arbospecio nomita Mdzombe en singularo kaj Mazdombe en pluralo, kiu tiam regis en unu el ĝiaj lokoj konataj kiel Mdandu. Kaj estis en Mdandu, kie la germanoj elektis konstrui administran kaj defendan blokon: Boma.

Transporto[redakti | redakti fonton]

Vojoj[redakti | redakti fonton]

Asfalta trunkvojo T1 de Daresalamo al Zambia landlimo trapasas la nordan parton de la regiono. En la urbo Makambako asfalta trunkvojo T6 disbranĉiĝas. Ĉi tiuj vojoj trapasas Njombe kaj finiĝas en la urbo Songea, Regiono Ruvuma.[2] Ekde 2014, asfalta trunkvojo estis etendita de la urbo Songea ĝis la distrikto Mbinga.

Fervojo[redakti | redakti fonton]

La TAZARA fervojo - de Daresalamo ĝis New Kapiri Mposhi - ankaŭ trapasas la nordan parton de la regiono; stacidomo situas en la urbo Makambako.[3]

Distriktoj[redakti | redakti fonton]

La regiono estas administre dividita en ses distriktojn:[4]

Distriktoj de Regiono Njombe
Distrikto Loĝantaro (2012)
Ludewa 133 218
Makambako Town Council 93 827
Makete 97 266
Njombe District Council 85 747
Njombe Town Council 130 223
Wanging'ombe 161 816
Sume 702 097

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Staff. "Tanzania: State Gazettes New Regions, Districts", Daily News, 9 Marto 2012.
  2. Njombe Roads Network. Tanroads. Arkivita el la originalo je 10 Majo 2017. Alirita 14 Februaro 2016.
  3. Express Train Timetable. TAZARA Railway Authority. Arkivita el la originalo je 28 Majo 2016. Alirita 14 februaro 2016.
  4. Census 2012. National Bureau of Statistics. Arkivita el la originalo je Marto 5, 2016. Alirita 14 Februaro 2016.

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Njombe Region en la angla Vikipedio.