Regiono Shinyanga

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Situo en Tanzanio

Shinyanga (svahile Mkoa wa Shinyanga) estas unu el la regionoj de Tanzanio. Ĝia ĉefurbo same nomiĝas Shinyanga.

La regiono havas areon de 50.781 km² kaj 2.805.580 loxgantojn (censo de 2002). Ĝi situas en la nordo de la lando kaj estas, de okcidento al oriento, pli ol 400 km longa, sed nur inter 50 kaj 150 km larĝa. Ĝi najbaras al ok aliaj tanzaniaj regionoj, kio estas rekorda nombro:

La regiono administre dividiĝas al ok distriktoj:

  • Bariadi
  • Bukombe
  • Kahama
  • Kishapu
  • Maswa
  • Meatu
  • Shinyanga Kampara
  • Shinyanga Urba

En ĝia agrokulturo gravas maizo, rizo kaj kotono. Ĝia orienta fino estas parto de nacia parko Serengeti.

La fervojo inter Mwanza kaj Tabora iras nord-sude tra la mezo de la regiono, tuŝante la ĉefurbon. Alia grava urbo estas Kahama en la okcidenta parto.