Regiono Singida

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Situo en Tanzanio

Singida (svahile Mkoa wa Singida) estas unu el la regionoj de Tanzanio. Ĝia ĉefurbo same nomiĝas Singida.

La regiono havas areon de 49.341 km² kaj 1.090.758 loxgantojn (censo de 2002). Ĝi situas en la centro de la lando kaj estas, de sudo al nordo, ĉirkaŭ 400 km longa. Ĝi najbaras al ses aliaj tanzaniaj regionoj:

La regiono administre dividiĝas al kvar distriktoj:

  • Iramba
  • Manyoni
  • Singida Kampara
  • Singida Urba

La suda fino de la regiono estas parto de best-rezervejo Rungwa.

La fervojo inter DaresalamoDodomao kaj Tabora iras orient-okcidente tra la mezo de la regiono, tuŝante la urbon Manyoni.