Orientafrikaj marbordaj arbaroj

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo

La Orientafrikaj marbordaj arbaroj estas regiono de tropikaj humidaj arbaroj laŭlonge de la orienta marbordo de Afriko. La organizacio Naturprotekto Internacie ( angle : Conservation International ) indikis la regionon kiel biodiverseco-varmpunkton. Siavice Monda Natur-Fonduso ( WWF ) konsideras tiujn arbarojn kiel kunigitan Tutmondaj 200-ekoregionon.

La arbaroj etendiĝas en formo de mallarĝa zono laŭlonge de la marbordo de Hinda Oceano, ekde suda Somalio en la nordo, tra marborda Kenjo kaj Tanzanio al elfluejo de la Limpopo en suda Mozambiko.

La Monda Natur-Fonduso subdividas la Orientafrikajn marbordajn arbarojn en du singularajn ekoregionojn : la Marbordarbaran mozaikon de norda Zanzibaro kaj Inhambane, kiu etendiĝas ekde suda Somalio tra marborda Kenjo ĝis suda Tanzanio, kaj inkluzivas la insulojn de Zanzibaro kaj Pembo, kaj la Marbordarbaran mozaikon de suda Zanzibaro kaj Inhambano, kiu etendiĝas ekde suda Tanzanio laŭlonge de la mozambika marbordo ĝis la elfluejo de Limpopo.

Flaŭro [redakti]

Fitogeografie, la Orientafrikaj marbordaj arbaroj estas aparta flaŭra provinco el la Usumbaro-Zululanda Regiono de la Paleotropika Regno.

Eksteraj ligiloj [redakti]

Morpho didius Male Dos MHNT.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Biologio
Africa satellite orthographic.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Afriko