Dezertoj kaj kserofitaroj

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Biomoj
Tersupraĵaj biomoj
Tundro
Tajgo
Montaraj herbejoj kaj arbustaroj
Mezvarmaj koniferarbaroj
Tropikaj kaj subtropikaj koniferarbaroj
Mezvarmaj foliaj kaj miksaj arbaroj
Mediteraneaj arbaroj, maldensarbaroj kaj arbustaroj
Tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj
Tropikaj kaj subtropikaj sekaj foliarbaroj
Mezvarmaj herbejoj, savanoj kaj arbedaroj
Tropikaj kaj subtropikaj herbejoj, savanoj kaj arbedaroj
Dezertoj kaj kserofitaroj
Inunditaj herbejoj kaj savanoj
Ĉeriveraj areoj
Malsekejo
Akvaj biomoj
Lageto
Marbordo
Mangrovo
Algarbaroj
Koralrifoj
Neritika zono
Kontinenta plataĵo
Pelaga zono
Benta zono
Varmaj fontoj
Malvarmaj submarfontoj
Aliaj biomoj
Enroka biomo
Ĉi tiu kesto: vidi  diskuti  redakti

Dezertoj kaj kserofitaroj estas biomo karakterizita de plantoj kaj bestoj kiuj bezonas nur malgrandajn kvantojn de humideco [1].

Enhavo

[redakti] Difino kaj disvastiĝo

Dezertoj kaj kserofitaroj ricevas jaran meznombran precipitaĵon de malpli ol 150 mm, kaj havas duonaridan aŭ plenaridan klimaton, karakterizita de forta humideca deficito, kie jara potenca perdo de humideco kaŭze de vaporiĝ-transpiro nete superas humidecon ricevitan kiel pluvo. Dezertoj kaj kserofitaroj troviĝas en tropikaj, subtropikaj, kaj moderaj klimataj regionoj. Dezertaj grundoj emas esti sablajrokaj, kaj kun malalta proporcio je organikaj materioj. Salajalkalaj grundoj estas kutimaj. Plantoj kaj bestoj en Dezertoj kaj kserofitaroj estas taŭgaj por malalte humidecaj cirkonstancoj. Plenaridaj regionoj plejofte estas senigitaj de vegetaĵaro kaj besta vivo, kaj ampleksas rokajn dezertojn kaj sablajn dunojn. Vegetaĵaro en aridaj klimatoj povas inkluzivi maloftajn herbejojn, arbustarojn, kaj maldensarbarojn. Plantoj, taŭgaj por aridaj klimatoj, estas nomataj kserofitoj, kaj inkluzivas sukulentajn plantojn, kriptofitojn, sklerofilajn kaj jarajn plantojn. Bestoj, inkluzive insektoj, reptilioj, araneoj, birdoj kaj mamuloj, multfoje estas noktulaj por eviti humidecan perdon.

Izolite, Argyroxiphium de Havajo adaptiĝis al kserofitaj mikroklimatoj ene de vulkanaj krateroj, kaptante kaj kanaligante roson kaj protektante siajn foliojn kun reflektantaj haroj.

[redakti] Faŭno

[redakti] Flaŭro

[redakti] Vidu ankaŭ

[redakti] Kserofitar-dezertaj ekoregionoj

Afrotropika ekozono
AT1303 Orient-saharaj montar-kserofitaraj maldens-arbaroj Ĉado, Sudano
Aldabra kserofitaroj Sejŝeloj
Arab-marborda nebulodezerto Omano, Sauda Arabujo, Jemeno
Montar-kserofitaj maldens-arbaroj de Orienta Saharo Ĉado, Sudano
Eritrea marborda dezerto Ĝibutio, Eritreo
AT1310 Kaoka dezerto Angolo, Namibio
AT1311 Madagaskaraj veprejoj Madagaskaro
AT1315 Namibo Angolo, Namibio
AT1318 Sokotraj kserofitaroj Jemeno, Somalujo
AT1321 Sudokcident-arabaj montaraj maldens-arbaroj Jemeno, Saŭda Arabujo
Aŭstralazia ekozono
AA1301 Karnarvonaj kserofitaroj Aŭstralio
AA1303 Gibson-Dezerto Aŭstralio
AA1304 Tanamia kaj grand-sabla dezertoj Aŭstralio
AA1305 Granda Viktoria-Dezerto Aŭstralio
AA1306 Senarb-ebenaĵaj kserofitaroj Aŭstralio
AA1308 Simpson-Dezerto Aŭstralio
Hindomalaja ekozono
IM1301 Dekkanaj dornaj kserofitaroj Barato, Sri-Lanko
IM1302 Indus-vala dezerto Barato, Pakistano
IM1303 Nord-okcidentaj dornaj kserofitaroj Barato, Pakistano
IM1304 Dezerto Tar Barato, Pakistano
Nearkta ekozono
NA1303 Ĉiuaŭa dezerto Meksiko, Usono
NA1308 Mojave-dezerto Usono
NA1310 Sonora-dezerto Meksiko, Usono
Neotropika ekozono
NT1303 Atakama dezerto Ĉilio, Peruo
NT1304 Kaatingo Brazilujo
Palearkta ekozono
PA1303 Arab-Sinajaj dezerto kaj kserofitaroj Egiptujo, Jordanio, Omano, Saŭda Arabujo, Sirio, Unuiĝintaj Arabaj Emiratoj, Jemeno
PA1304 Atlantika marborda dezerto Maŭritanio, Maroko
PA1321 Nord-saharaj stepo kaj maldens-arbaroj Alĝerio, Egiptujo, Libio, Maroko, Tunizio, Okcidenta Saharo
PA1327 Sahar-dezerta ekoregiono Alĝerio, Ĉado, Malio, Maŭritanio, Niĝero, Sudano
PA1329 Sud-saharaj stepo kaj maldens-arbaroj Alĝerio, Ĉado, Malio, Maŭretanio, Niĝerio, Sudano
PA1330 Taklamakano Ĉinujo
PA1331 Kserofitar-montaraj maldens-arbaroj de Tibestio kaj Ĝabal-Uvajnato Ĉado, Egiptujo, Libio, Sudano
PA1332 Okcident-saharaj montar-kserofitaraj maldens-arbaroj Alĝerio, Niĝero, Malio, Maŭritanio

[redakti] Referencoj

  1. Merriam-Webster.com Merriam-Webster Dictionary definition of xeric angle

[redakti] Eksteraj ligiloj

Blue morpho butterfly.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Biologio
Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj