Pluvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Pluvado

Pluvo estas speco de precipitaĵo, kies aliaj specoj estas neĝo, grajlo, hajlo, kaj roso. Pluvo formiĝas kiam apartaj gutoj de akvo falas sur la surfacon de la tero el nuboj. Tamen ne ĉiuj pluvoj atingas la tersurfacon. Kelkaj el ili fariĝas vaporo dum ili estas survoje. Kiam neniu guto atingas la grundon, oni nomas la precipitaĵon fantompluvo.

Pluvo en naturo[redakti | redakti fonton]

Pluvo grave rolas en akvociklo, kiam la humidaĵo vaporiĝas el la oceanoj, kondensiĝas en nubojn kaj precipitiĝas reen al la tero kaj finfine revenas al la oceano pere de akvofluetoj kaj riveroj, por denove implikiĝi en la ciklon. Ekzistas en la akva ciklo ankaŭ iomete da akva vaporo, "elspirita" de plantoj, kiun kuniĝas kun aliaj akvaj molekuloj por kondensiĝi en nubojn, kaj poste sekvas la saman ciklon.

Kvanto de precipitaĵoj estas mezurata pere de pluvmezurilo. Ĝi montras kiom alta estas la nivelo de la akvo, kiu kolektiĝas sur la plata surfaco kaj povas esti plej precize mezurita ĝis 0.25 milimetroj aŭ 0.01 coloj. 1 milimetro da akvo en la pluvmezurilo signifas, ke pluvis po 1 litron por kvadrata metro.

Pluveroj sur herbero

Falantaj pluveroj ofte arte ilustriĝas kiel "larmo-formaj" (t.e. rondaj kaj dikaj ĉe la malsupro kaj mallarĝaj kaj "pintaj" ĉe la supro). Sed tio estas malĝusta. Malgrandaj pluveroj estas preskaŭ sferaj, kaj ju pli granda des pli diskforma la pluvero estas. Tre grandaj pluveroj havas paraŝutan formon.

Averaĝe, pluveroj estas 1 aŭ 2 milimetrojn larĝaj. La plej grandaj pluveroj iam mezurita falis super Brazilo kaj la Marŝaloj en 2004. Iuj el tiuj estis tiel grandaj kiel 10 mm. Tian nekutiman grandecon oni povas klarigi per kondensiĝado de akveroj sur grandaj partikloj de fumo aŭ per koliziado de la pluveroj en malgrandaj regionoj kun grandaj kvantoj da likva akvo.

Ĝenerale pluvo havas acideco (pH) iomete sub 6,0 pro asimilado de atmosfera karbona dioksido, kiu disiĝas en la pluvero kaj fariĝas kvantetoj da karbonata acido. En kelkaj dezertaj regionoj, pulvo en la aero enhavas sufiĉan karbonatan kalcion por malacidigi la precipitaĵon, kaj tiel eblas, ke pluvo povas esti acide neŭtrala aŭ eĉ alkala. Pluvo ankaŭ povas esti danĝere acida: pluvon, kies acideco estas sub pH 5,6 (pro i.a. poluo), oni nomas acida pluvo.

Pluvo estas pli "peza" tuj post fulmo. Tiu fenomeno estas pro la dupolusa naturo de la akva molekulo. La forta elektromagneta kampo generita de la fulmo igas, ke multe da akvaj molekuloj en la aero liniĝas. Tiuj molekuloj fariĝas molekulaj "ĉenoj" de akvo, kaj formiĝas grandaj akveroj post kiam la elektromagneta kampo malaperas. Tiuj akveroj tiam falas kiel fortigita pluvo.

Kulturaj aspektoj de pluvo[redakti | redakti fonton]

Homo kun ombrelo en pluvo

Kultura rilato al pluvo varias tra la mondo. En la mezvarma "Okcidenta Mondo", oni tradicie konsideris la pluvon kiel malbonan kaj malĝojigan fenomenon -- tio respeguliĝas en infanaj rimaĵoj, kiel "Pluvo, pluvo, iru for, Atendu por alia hor'", kontraste al hela kaj feliĉa suno. En sekaj lokoj, ekzemple en Barato, oni renkontas pluvon kun ega ĝojo.

Kelkaj kulturoj evoluigis rimedojn kiel "trakti" kun la pluvo kaj elpensis plurajn protektilojn kontraŭ ĝi, ekzemple ombrelon kaj pluvmantelon, kaj flankenigilojn, kiel pluvtuboj (gargojlojpluvkolektiloj). Kelkaj preferas resti hejme dum pluvaj tagoj, des pli en tropikaj klimatoj, kie pluvado ofte estas akompanata de fulmotondro aŭ la pluvo daŭras tre longan musonon. Oni povas kolekti pluvon por trinkakvo, aŭ por servoakvo. Abundaj pluvoj, precipe dum seka periodo, malmoligas la grundon tiel, ke ĝi ne plu sorbas akvon, kaj tio povas kaŭzi inundojn.

Multaj homoj opinias, ke la aromo, kiu regas tuj post falinta pluvo estas speciale agrabla kaj freŝa. La fonto de tiu odoro estas ŝtonikoro, speciala oleo, produktata de plantoj, kiu estas ensorbata de ŝtonoj kaj grundo kaj poste dissolviĝas en akvo dum pluvo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]


Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por leginda artikolo.