Carmel Mallia
Carmel MALLIA (naskiĝis en 1929) estas malta esperantisto.
Mallia esperantistiĝis en 1960. Li akiris la altgradan diplomon en Esperanto de la Brita Esperanto-Asocio. Li verkas en Esperanto kaj en la lingvoj: malta, angla kaj franca; li krome verkis poemojn en la itala. Li verkis en la malta 4 historiajn romanojn kaj diversajn poemarojn. Eseisto kaj en la malta kaj en Esperanto. Multjara kunlaboranto de la revuo Monato.
Prezidanto de la Malta Esperanto-Societo, membro-fondinto de EVA, membro-fondinto de la Internacia Naturkuracista Asocio, membro-delegito de UEA, akademiano.
Li prelegis pri la malta historio en la UK en Pollando (1987), en la UK de Montpeliero (1998) kaj en la ekumena kongreso IKUE-KELI en Rimini (2003) pri la malta pastro-poeto Dun Karm.
Li doktoriĝis pri literaturo, naturkuracado kaj bibliaj studoj; B.A. (Hons) de la londona universitato pri la franca lingvo; studis filozofion en Francujo. Krom kvar historiaj romanoj en la malta ankoraŭ ne publikigitaj, kaj krom tri maltaj originalaj poemaroj, kaj poemaroj en la franca kaj en la angla,
[redakti] Ĉefaj verkoj en aŭ pri E-o
- L-Ewwel Kors fl-Esperanto (La unua kurso en E-o, en la malta), 1976
- Kapricaj Raketoj, originala poemaro, 1981; dua eldono 20 (kun la nomo:Cent kapricaj Raketoj)
- Kontrastoj, originala poemaro, 1976; dua eldono: 1999
- Antologio de Maltaj Poetoj (de li mem tradukita - 1985)
- Zamenhof(la vivo de Zamenhof en la malta), 1994
- Kumewawa, de Tibor Sekelj, traduko en la maltan, felietone aperinta en studenta revuo: 1995-96
- Marionetoj (eld. Bero) Originala poemaro, 1999
- La Malta Epopeo (poemo - traduko el la malta de poem-historia verko de V.M. Pellegrini), 2001
- Ĉielarka Estonto (originala romano en E-o - eld. Bero), 2002
- La Zagreba Kurso en la malta, 1985
- Lidja Zamenhof (en la malta) en la centjara datreveno de ŝia naskiĝo (1904-2004)
- La Malta Revo, lia traduko el maltlingva romano, ed. Mondial, Novjorko, 2007.
- Malta Nuntempa Poezio, antologio de maltaj poetoj, 2009.
[redakti] Aliaj
Kontribuis al BA2 kaj BA3, kaj al 'Literatura Foiro'.
[redakti] Eksteraj ligiloj
- Verkoj de kaj pri Carmel Mallia en la Kolekto por Planlingvoj kaj Esperantomuzeo
- Resume de l' mio (recenzo pri Distre-libere de Carmel Mallia) el Monato
