Gargojlo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Gargojlo sur katedralo Sacre Coeur, Parizo(akvo-kanalo bone videbla)

Gargojloj estas finaĵoj de akvo-elfluilo, kondukantaj akvon foren de la tegmentaj elfluiloj, ofte timige skulptitaj por forpeli la demonojn for de preĝejoj. Trans ĝia simbola signifo, ĝi estas nun aparte ŝatita kiel arkitektura kuriozaĵo. La funkcio de gargoylo estas forkonduki pluvakvon laŭeble for de la konstruaĵa fundamento.

La nomo devenas la franca gargouille, origine signifanta gorĝo, komparu la latinajn gurgulio, gula, kaj similaj vortoj derivataj de la radiko gar = gluti, reprezenti la sonon de akvo.

Plej ofte, Gargojloj estas figuraĵoj groteskaj. Sanktan Romanon ("Romain") (631-641), la eksan kancelieron de Clotaire la 2-a, oni igis episkopo de Rouen. Malnova legendo de tie rakontas pri kiel li liberigis la regionon ĉirkaŭ Rouen de monstro nomata Gargouille.

La esprimo Gargojlo pli precipe aplikatas pri mezepokaj verkaĵoj, sed similaj troviĝas en ĉiuj epokoj. En Egiptio estas gargojloj por elĵeti la akvon uzatan dum la lavo de sanktaj kruĉoj; en helenaj temploj, la akvo de la tegmento fluis tra la buŝoj de leonoj. En Pompejo, granda kvanto da gargojloj terakotaj estis trovataj, formitaj laŭ la formo de diversaj bestoj.

Bildaro[redakti | redakti fonton]


Notre Dame, Parizo: Galerie des Chimières (ne gargojlo[1])

Gargojloj sen akvoforgvidaĵo - do, pli korekte ĥimeroj - estis uzataj kiel dekoraĵoj en konstruaĵoj de la 19-a kaj 20-a jarcentoj en urboj kiel Novjorko (kie famas la aluminaj gargojloj sur la Chrysler Building), Ĉikago ktp.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

  1. Noto: La ĥimero de Notre Dame ne estas gargojlo, nur imagu kiel ĝi kapablu forfluigi akvon. La misuzo de la vorto (anstataŭ ĥimero, monstro, drako) estas anglismo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]