Plumo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Disambig-dark.svg Tiu ĉi artikolo temas pri la nura plumo. Por legi la artikolon pri la skribilo, vidu Plumo (skribilo).
Blanka plumo

Plumo estas natura korneca elkreskaĵo de birdoj uzita por litovestoj, por ornami kaj skribi. La tuto de la plumoj de birdo nomiĝas plumaro.

Plumaro de birdoj[redakti | redakti fonton]

Plumaj specoj[redakti | redakti fonton]

Plumaro estas la plej distinga trajto de la nunaj birdoj (en la pratera tempo ekzistis ankaŭ reptilioj kun plumoj). La rolo de la plumaro estas diversspeca. Oni distingas kovrilajn plumojn (angle tectrices), kiuj ĝenerale kovras la korpon, escepte de la tarsoj kaj beko, manplumojnremilojn (angle remiges), vostajn plumojndirektilojn (angle rectrices) kaj lanugajn plumojn.

Ankaŭ la manplumoj estas diversaj, nome unuaordaj kaj triaordaj, depende de la loko de origino kaj longeco. La kovrilojn oni distingas ankaŭ laŭ ilia loko sur la korpo.

La unuaj plumoj ĉe birdidoj estas ĉiam lanugoj (lat. pluma), kiuj formas la nestoveston (angle neoptile) de la idoj. Ĝi restas ĉe la kurantaj, do ne-flugkapablaj, birdoj dumvive. Ĉe la aliaj birdoj aperas dum kresko la t. n. konstanta plumaro (angle teleoptile), kiu estas dutavola: sube troviĝas lanugoj, kiuj bone kovras kaj izolas la haŭton por varmorezervo; kaj supre la t. n. konturplumoj (angle/lat. pennae). Tiuj konturplumoj kovras la birdon kaj karakterizas la eksteran aspekton de ĝi.

Konstruo de unu konturplumo[redakti | redakti fonton]

  • skapo, de la bazo ĝis la pinto (lat. scapus)
    • kalamo, - parto kaj daŭro de skapo – iom ensinke en la haŭto, kava
    • tigo (greke rhachis) malkava parto de skapo, super kalamo; sur ĝi troviĝas duflanke la
      • flagoj (lat. vexillum)
        • la flago konsistas el branĉoj (ramus), originantaj de la tigo
          • la branĉetoj aŭ radioj eliras de la branĉoj (cirrus) (radii)
            • oni trovas hoketojn (hamuli) sur la branĉetoj, situantaj sur la alpinta flanko de la branĉo (ĉe la nestovesto (lanugoj) ne ekzistas hoketoj).
            • oni trovas arkformajn hoketojn sur la branĉetoj, situantaj sub la alpinta flanko de la branĉo; al tiuj arkaj hoketoj krociĝas la normalaj hoketoj.

Kelkaj birdoj povas havi nudajn, senplumajn partojn surkorpe ĉe ne la kutimaj supre skribitaj lokoj, kio havas genan kialon. Plej konata ekzemplo estas la nudkola koko.

La koloron de la plumo karakterizas genoj kaj per ili la pigmentoj. La birdoj havas inter 940 (kolibro) kaj pli ol 25.000 (kelkaj cignospecioj) da plumoj.

Ŝanĝo de la plumaro[redakti | redakti fonton]

plumoj estas ligita al sezono, seksa vivo. Sed ankaŭ la homo uzis pli frue la plumojn de la anasedoj (anaso, ansero) por plenŝtopi kusenon, peplomon. Tiuj estis tre varmotenaj litovestoj, uzataj ankaŭ hodiaŭ kelkloke. Ilin flankenŝovis la nenaturaj (malmultekostaj) plenigaĵoj. Alia kaŭzo estis la alergio de multaj homoj je la naturaj plumoj. (Ankaŭ la verduloj akuzas la plumodeŝirantojn je torturado de la birdoj; sed homo ja imitis la naturon.)

Avantaĝoj pro la plumaro[redakti | redakti fonton]

La plumoj estas unu el la plej utilaj kaj multflankaj derivaĵoj de la korna tavolo de la haŭto, kiu ekstere havas ĉe aliaj bestoj ekzemple hufon, [[hararo]n] kaj/aŭ ungon, konsistantajn el keratino ktp. La plumoj estas malpezaj organoj kaj malgraŭ tio ili estas fortaj kaj elastaj. Ili bonege izolas la korpon ĉe temperaturaj diferencoj kaj ili bone defendas la birdojn kontraŭ malsekiĝo.

Danke al la plumaro la birdoj regas la aeron sole, krom la insektoj, kiuj havas similajn derivaĵojn de la haŭto el kitino. Inter la mamuloj nur vespertoj kapablas flugi.

Ceteraj faktoj[redakti | redakti fonton]

  • La plumo evoluis verŝajne el reptiliaj skvamoj.
  • La hungara ĝendarmaro uzis plumojn de gruo inter la du mondmilitoj, tial la popolo nomis ties anojn gru-plumuloj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]