Mamuloj
El Vikipedio
|
|
||||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| Troveblo de fosilioj: Malfrua triaso - ĉi-epoke | ||||||||||
Orangutano (Pongo pygmaeus)
|
||||||||||
| Biologia klasado | ||||||||||
|
||||||||||
|
|
||||||||||
|
La Mamuloj (Mammalia) estas klaso de vertebruloj, kovritaj de haroj, kies inoj havas mamojn (escepte de ekzemple la monotremoj, kies lakto estas rekte produktita en specifaj haŭt-lokoj) kaj lakto-nutras siajn idojn, almenaŭ en la komenca periodo post la naskiĝo de la ido. Evolue la mamuloj devenas el reptilioj.
Enhavo |
[redakti] Karakteroj
Ilia korpotemperaturo estas konstante regulata (kiel ĉe la birdoj); ambaŭ klasoj akiras tiun kontrolon de la temperaturon danke al konverto de nutraĵoj. Tio eksplikas ties sukcesojn kaj la fakto, ke tiu klaso ĉeestas ĉiujn mondopartojn kaj klimatojn, escepte la tro ekstremaj.
Plej multaj el ili havas placenton, krom ekzemple monotremoj (tiel nomitaj "kloakuloj", kvankam "kloako" estas ĝenerala vorto kiu aplikiĝas ankaŭ por birdoj, ekzemple) kaj marsupiuloj. Tial, en la 19a kaj frua 20a jarcentoj, mamuloj estis dividitaj je senplacentuloj (Aplacentalia) kaj placentuloj (Placentalia). Nuntempe temas pli-malpli pri triopa divido de vivantaj mamuloj en la grupojn 1) monotremoj aŭ kloakuloj (latine Monotremata, ankaŭ Prototheria); 2) marsupiuloj (Marsupialia, ankaŭ Metatheria); kaj 3) placentuloj (Placentalia, ankaŭ Eutheria).
Placentuloj havas internan fekundiĝon. Monotremoj demetas ovon (ornitorinko).
Mamuloj kutime vivas sur la tero, nur vespertoj flugas kaj cetacoj vivas en la akvo. Por la akvo estas adaptitaj ankaŭ aliaj bestoj (ekz. fokuloj), kvankam ili noktumas kaj nestas surtere. Ĉiuj spiras per pulmoj.
Iliaj kruroj, kranio, dentaro, korpokonstruo varias laŭ vivmaniero.
Pliaj ecoj:
- forta diafragmo
- 3 aŭdaj ostetoj (stapedo, maleo, inkudo; amfibioj, rampuloj, birdoj havas nur 1 aŭdan osteton).
- mandiblo konsistas el unu osto.
- laktaj mamglandoj
- maldekstra aorta arko
- sennukleaj ruĝaj globuloj (eritrocitoj)
[redakti] Grupoj
/ _____ Monotremoj (ornitorinkoj, ekidnoj)
____/ /
\ /\
\/ ____ Marsupiuloj (didelfoj, kanguruoj, koaloj, ktp.)
\ /
\/ /
\__/
\___ Placentuloj (placentohavaj mamuloj)
[redakti] Ordoj
Listo de la ordoj de vivantaj mamuloj:
- Cetacoj
- Fokuloj
- Insektomanĝuloj
- Karnomanĝuloj
- Ksenartroj
- Leporuloj
- Manisuloj
- Marsupiuloj
- Monotremoj
- Neparhufuloj
- Parhufuloj
- Primatoj
- Ronĝuloj
- Rostruloj
- Tubetodentuloj
- Ĥiropteroj
[redakti] Lamarko
Lamarko estis unu el la unuaj sciencistoj kiu klare diferencigis la vertebrulojn disde ls senvertebrulojn kaj ene de tiuj. Inter la vertebruloj li diferencigis tiujn de malvarma sango kaj tiuj de varma sango, kaj inter tiuj ili diferencigis la mamulojn disde la birdojn, ĉar tiuj estas vivonaskaj kaj havas mamojn por nutri la idaron. Krome ili havas harojn anstataŭ plumojn.
Li diferencis kvar ordojn de mamuloj, nome jenaj:
- La senungaj mamuloj aŭ cetacoj.
- La amfibiaj mamuloj.
- La hufuloj: solipedoj, remaĉuloj, pakidermoj.
- La unuguloj: tardigradoj, sendentuloj, ronĝuloj pedimanoj, plantigradoj, digitigradoj, keiropteroj, kvarmanuloj kaj dumanuloj.
[redakti] Referencoj
Lamarko (Lamarck), Filozofio zoologia, 1809. SAT-Broŝurservo, 1987. Tradukis Valo. paĝoj 128 kaj 129.
[redakti] Vidu ankaŭ
[redakti] Aliaj projektoj
[redakti] Eksteraj ligiloj
Mamulaj specioj de la mondo (angle)

