Jaguaro
|
|
||||||||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| Biologia klasado | ||||||||||||||
|
||||||||||||||
| Konserva statuso | ||||||||||||||
|
|
||||||||||||||
| Panthera onca Linnaeus, 1758 |
||||||||||||||
Jaguaro (Panthera onca) (el la tupia lingvo jaguar [ĵagŭar], t. e., tiu kiu manĝas nin), felisedo de Suda kaj Centra Amerikoj. Misnomata Amerika tigro.
Enhavo |
[redakti] Aspekto
Ĝi estas malpli granda ol tigro aŭ leono, nur 1,7 m (vosto mezuras 80 cm) kun hararo simila al leopardo, sed la rozoj estas pli grandaj. Unu el la plej belaj grandaj katoj.
[redakti] Kutimaro
Tiu neotropika specio estas tipa rabobesto kaŝanta sin sur arboj. Homon ĝi evitas, sed ĝi povas ataki ankaŭ homon, kiam ĝi estas vundita, kiam ĝi estas pelita en danĝeran situacion, kiam temas pri femalo kun idoj aŭ kiam ĝi jam gustumis homan karnon. Ĝia ŝatata manĝaĵo estas simioj. Ĝi kuŝas sternita sur branĉo tute senmova kaj atendas, kiam la predo mem venas al ĝia atingopovo. La predon ĝi tiras al supraj branĉoj, tial aliaj rabobestoj ne povas formanĝi la restaĵojn.
Temas pri solema felisedo. Ĝi pariĝas rapide nur dum kelkaj sekundoj, sed povas fari tion centfoje tage; post tio la paro disiĝas.
[redakti] Vidu ankaŭ
- Boliviaj jungaoj
- Sudokcident-amazonaj humidaj arbaroj
- Talamankaj montaraj arbaroj
- Verakrucaj humidaj arbaroj
- Polimorfismo (biologio)
[redakti] Ekstera ligilo
| Rilataj artikoloj troviĝas en Portalo pri Zoologio |
[redakti] Notoj kaj referencoj
- ↑ Nowell, K., Breitenmoser, U., Breitenmoser, C. & Jackson (2002). Panthera onca. 2006 Ruĝa listo de minacataj specioj de IUCN. IUCN 2006. Elŝutita je 11 August 2006. Database entry includes justification for why this species is near threatened.