Etiopia lupo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Etiopia lupo[1]
Troveblo de fosilioj: ekde Plioceno
EthiopianWolf1.jpg
Biologia klasado
Regno: Animalia
Filumo: Chordata
Klaso: Mammalia
Ordo: Carnivora
Familio: Canidae
Genro: Canis
Canis simensis
Ruppell, 1840
Konserva statuso
Status iucn3.1 EN eo.svg
Konserva statuso: En danĝero[2]
Arealo de etiopia lupo
Arealo de etiopia lupo
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

Etiopia lupo (Canis simensis), ankaŭ konata kiel abisina lupo, abisina vulpo, ruĝa ŝakalosemiena ŝakalo estas specio de kanisedoj, nativa en Afriko. Abundeco de ĝiaj nomoj montras longan necertecon pri taksonomia pozicio de la specio, sed laŭ la plej modernaj genetikaj esploroj ĝi estas pli parenca al lupoj de genro Canis ol al vulpoj, al kiuj ĝi similas aspekte. Etiopa lupo preferas altecon de pli ol 3000 metroj en montaraj regionoj de Etiopio,[2] kaj estas la ĉefa rabobesto de tiu ekologia sistemo. Ekologie ĝi estas la plej minacata specio el ĉiuj kanisedoj[3] kaj havas nur 7 populaciojn kun suma nombro de ĉ. 550 plenkreskuloj. La plej granda populacio situas en Bale-montaro en Oromio, suda Etiopio, sed kelkaj pli malgrandaj populacioj ekzistas en Semien-montaro en la nordo de la lando kaj en kelkaj aliaj areoj. Klopodoj savi tiun specion estas plej forte asociataj kun nomo de Claudio Sillero-Zubiri, zoologiisto el Universitato de Oksfordo. Ekzemple, li produktis vakcinon kontraŭ rabio por protekti la lupojn kontraŭ la malsano, kiun ili ricevis de lokaj hundoj. En 1990 epidemio de rabio malpliigis la plej grandan populacion de etiopia lupo en Nacia Parko de Bale-montaro de 440 ĝis nur 160 plenkreskaj specianoj dum malpli ol du semajnoj. Laboron pri konservo de la specio subtenas brita fonduso Born Free Foundation.

Taksonomio kaj evoluo[redakti | redakti fonton]

Je komenco de molekula esploro estis sugestoj ke la etiopia lupo estas posteulo de griza lupo,[4] sed pli modernaj esploroj pruvas ke tio ne estas ĝuste tiel. Kvankam etiopia lupo estas vere parenca al aliaj lupoj, ĝi plej probable diverĝiĝis antaŭ 3 aŭ 4 jarmilionoj.[5]

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La lupo en Simien-montaro, Etiopio
Kranio de etiopia lupo. Notu grandajn spacojn inter la dentoj, tio estas adaptaĵo por kapto de roduloj.

Etiopia lupo estas mezgranda kanisedo, iom simila al kojoto je grando kaj aspekto, kun longaj kruroj kaj malvasta, akra muzelo.[6] Averaĝe ĝi pezas ĉ. 19 kilogramojn,[3] kaj la iĉoj estas 20% pli grandaj ol la inoj.[6] La kranio estas plateca, kun dika kaj malalta frunto, kaj la cerba parto estas preskaŭ cilindra kun bone disvolvitaj parietostoj. La dentoj estas malgrandaj kaj inter ili estas grandaj spacoj rezulte de adaptiĝo al ĉaso de roduloj. La denta formulo estas \frac{3.1.4.3}{3.1.4.2} kun entute 42 dentoj. Foje la plej malantaŭaj molaroj ne disvolviĝas. Kaninoj estas akraj kaj averaĝe longas 19 milimetrojn. La oreloj estas grandaj kaj vastaj, kun akreca pinto kaj la aŭriklo havas vastan franĝon. Antaŭaj piedoj havas po kvin fingroj kaj la malantaŭaj havas po kvar.[6]

La felo de etiopia lupo estas oĥra ĝis rust-ruĝa sur la vizaĝo, oreloj kaj dorso, kaj blanka ĝis pale-flava sur la ventraj partoj de la korpo. Blankaj makuloj ankaŭ estas sur la vangoj kaj sub la okuloj. Kontrasto de ruĝaj kaj blankaj partoj kreskas kun aĝo kaj socia rango, kaj inoj ĝenerale havas pli palajn kolorojn. Dorsa parto de la vosto havas rufan strion, kiu finiĝas je peniko de nigraj haroj ĉe la pinto. La felo havas mallongan superfelon kaj dikan subfelon, kiu ebligas la lupon komforte travivi malvarmon ĝis −15 °C.

Socia konduto[redakti | redakti fonton]

Kvankam etiopiaj lupoj plej ofte ĉasas rodulojn sole, ili vivas en grupoj kaj defendas sian komunan teritorion. Tio diferencigas ilin de aliaj sociemaj kanisedoj, kiuj formigas grupojn por komuna ĉaso de granda predo. En areoj de malgranda homa influo la grupo de etiopiaj lupoj konsistas, averaĝe, je 6 plenkreskuloj, 1–6 adoleskuloj kaj 1–13 idoj. Iĉoj kutime restas en sia denaska grupo tutan sian vivon, sed la inoj ofte forlasas ĝin en la aĝo de 2 jaroj kaj aliaĝas al aliaj grupoj por interŝanĝo de la genoj.[6] Iu grupo enhavas preskaŭ ĉiujn iĉojn kaj ankaŭ 1–2 inojn naskitajn en ĝi, dum la aliaj inoj devenas el aliaj grupoj. Averaĝe, la seksa distribuo en la grupo estas po 2.6 iĉoj por ino.[3]

Dum pariĝa sezono okazas sociaj kunvenoj inter malsamaj grupoj. Tiam konfliktoj ne oftas. En aliaj tempoj, tamen, ofte okazas alfrontumoj inter grupoj de najbaraj teritorioj ĉe la limoj. Dum la konflikto, etiopiaj lupoj produktas multajn blekojn kaj voĉigoj, kaj pli granda (t.e., pli laŭta) grupo forpelas la oponantojn. Fizika lukto preskaŭ neniam okazas.[3]

Reproduktiĝo[redakti | redakti fonton]

Plej kutime dominanta ino de la grupo malpermesas pariĝon kun si al ĉiuj iĉoj de la grupo krom la plej dominanta. Ŝi, tamen, volonte respondos kaj pariĝos kun iu ajn vaganta iĉo de alia grupo. Entute ĝis 70% pariĝoj okazas kun iĉoj de aliaj grupoj. Ĉiuj membroj de la grupo helpas nutri kaj protekti junulojn. Iam malpli dominantaj inoj laktas al idoj de la pli dominanta. Iu aparta ino naskas ne pli ol unufoje po jaro, naskante ĉiufoje de 2 ĝis 6 idojn. La periodo de gravedeco daŭras ĉ. 2 monatojn, kaj la nasko okazas en fosita nestego, sub granda ŝtono aŭ en roka krevaĵo. Plenkreskuloj regule transmetas idojn inter nestegoj aŭ aliaj rifuĝejoj, iam tra distancoj ĝis 1300 m.[3]

Dietaj preferoj[redakti | redakti fonton]

La dieto de etiopia lupo konsistas preskuax nur de tagaj roduloj. La esploroj montras, ke ĝis 96% de tuta kvanto de predo de etiopiaj lupoj estas roduloj, inter kiuj la plej grava manĝa risurco estas endemia grandakapa talpo-rato (Tachyoryctes macrocephalus).[3] En areoj, kie grandakapaj talpo-ratoj ne vivas, la lupoj ĉasas orient-afrikan talpo-raton (Tachyoryctes splendens). Inter alia notita predo troveblas nigraunga malglata rato (Lophuromys melanonyx), flavmakula malglata rato (Lophuromys flavopunctatus), herba rato de Blick (Arvicanthis blicki), diversaj vlejaj ratoj (Otomys Spp.), etiopia monta leporo (Lepus starcki), roka prokavio (Procavia capensis), junaj idoj de griza silvikapro (Sylvicapra grimmia), monta redunko (Redunca fulvorufula) kaj monta njalo (Tragelaphus buxtoni), kaj ankaŭ malgrandaj birdoj. Krome, etiopiaj lupoj foje manĝas foliojn de ciperacoj por helpi digestadon.[6]

Subspecioj[redakti | redakti fonton]

Estas du konataj subspecioj de tiu afrotropisa specio : [1]

  • Canis simensis simensis, la norda raso. Vivas nord-okcidente de la Granda Rifto. Ĝiaj nazaj ostoj estas pli mallongaj kaj la felo iom pli malbrila ol tiuj de la suda raso.
  • Canis simensis citernii, la suda raso. Plejparte vivas sud‐oriente de la Granda Rifto. Ĝi havas pli longan muzelon kaj pli ruĝecan felon ol la norda raso.

Rilatoj kun homoj[redakti | redakti fonton]

Brutĉasado[redakti | redakti fonton]

Kvankam pasinte etiopiaj lupoj estas timataj rabobestoj de bruto,[7] nun oni plej ofte ne konsideras ilin serioza danĝero. Foje, oni povas vidi ŝafojn kaj kaprojn paŝtantajn memstare en areoj, kie la lupoj troveblas. En sudaj areoj, kie estas nur malgrandaj populacioj de etiopia lupo, ĝiaj atakoj al brutaro estas tiom raraj, ke perdoj estas neglektindaj kompare al atakoj de ŝakaloj kaj makulaj hienoj.[6]

Persekuto[redakti | redakti fonton]

Kvankam etiopia lupo oficie estas protektata specio, mortigoj de lupoj ade okazis dum la Etiopia Enlanda Milito (1974-1991) kaj sekva periodo de nestabileco. Etiopiaj lupoj plej ofte ne estas ĉasataj por felo, kvankam okaze en provinco Wollo oni uzis lupajn haŭtojn por seltapiŝoj.[6]

Kultura signifo[redakti | redakti fonton]

Malsimile al aliaj lupoj, etiopia lupo estas apenaŭ reprezentata en folkloro aŭ tradicioj de homaj kulturoj, kun kiuj ili kunekzistas. La sola konata kultura referenco estas uzo de ĝia hepato en tradicia medicino de nordaj regionoj de la lando. Ĝi, tamen, estis menciata en etiopia literaturo ekde 13-a jarcento. Nun ĝi estas oficie agnoskita nacia simbolo de Etiopio kaj aperis en du serioj de poŝtmarkoj.[6]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Lioness updated.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Zoologio
  1. 1,0 1,1 Wilson, Don E., kaj Reeder, DeeAnn M., eld.: (16a Novembro 2005) "Order Carnivora (pp. 532-628)", Wilson, Don E., kaj Reeder, DeeAnn M., eld.: Mammal Species of the World: A Taxonomic and Geographic Reference, 3rd, Baltimore: Johns Hopkins University Press, 2 vol. (2142 pp.). ISBN 978-0-8018-8221-0. 
  2. 2,0 2,1 Sillero-Zubiri & Marino (2008). Canis simensis. En: IUCN 2008. IUCN Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj. Elŝutita en 16-a de oktobro 2012. Datumbazo inkluzivas ĝustigon kial la specio estas minacata
  3. 3,0 3,1 3,2 3,3 3,4 3,5 Animal Info - Ethiopian Wolf. Alirita 2008-04-23.
  4. Gotelli, D.; C. Sillero-Zubiri, G.D. Applebaum, M.S. Roy, D.J. Girman, J. Garcia-Moreno, E.A. Ostrander, R.K. Wayne (1994). "Molecular genetics of the most endangered canid: the Ethiopian wolf Canis simensis", gazeto : Molecular Ecology, volumo : 3, numero : 4, paĝoj : 301–312. COI:10.1111/j.1365-294X.1994.tb00070.x. Alirita 2008-03-31.
  5. Lindblad-Toh et al. (2005). "Genome sequence, comparative analysis and haplotype structure of the domestic dog", gazeto : Nature, volumo : 438, numero : 7069, paĝoj : 803. COI:10.1038/nature04338
  6. 6,0 6,1 6,2 6,3 6,4 6,5 6,6 6,7 Ethiopian wolf. Alirita 2008-04-23.
  7. http://www.ethiopianwolf.org/afroalpine/NorthenEthiopia.shtml