Digestado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La Digestado estas la procezo kiu biologia organismo ŝanĝas manĝaĵo en nutro. En plejparto de vertebruloj, digestado estas multparta procezo, nomita la digesta sistemo. La bonaj partoj de manĝaĵo estas konvertataj al aliaj kemiaĵoj kaj uzataj, kaj la malbonaj fekataj.

Homa digestado[redakti | redakti fonton]

La digestaj funkcioj celas transformi la nutraĵojn, tiel, ke ili povu asimiliĝi kaj eniri en la sangofluon por produkti varmon kaj energion, kaj, ĉe infanoj kaj junuloj, ebligi la kreskadon.

La digestado igas nutraĵon asimilebla, solvante ĝin per specialaj sukoj kun granda kemia potenco pro la fermentoj en ili entenataj. Ĉiu speco de nutraĵo postulas specialan kategorion de fermentoj: la amelecaj substancoj ricevas la efikon de la amelazoj de la salivo kaj de la pankreata sekrecio; la sukerecaj substancoj estas duigitaj en la intestoj fare de la laktazo aŭ la invertino; la pankreata lipazo transformas la grasojn; la pepsino de la stomaka suko kaj la tripsino de la pankreata suko digestas la albuminojn.

La unua stadio de la digestado okazas en la buŝo, kie la dentoj pistas kaj pecetigas la nutraĵojn (maĉado), dum la salivo malsekigas ilin, kaj modifas kelkajn el ili (ensalivado). Tiel la digestaj sukoj povas pli facile ataki ilin.

La esenca elemento kaj la aktiva principo de la salivo estas fermento (amelazo): la ptialino, kiu povas plej bone agi nur se la nutraĵoj restas la necesan tempon en la buŝo.

Kiam la boluso jam estas formita, oni glutas ĝin, tio estas, oni ĝin malsuprenigas tra la gorĝo, kaj ĉi tie finiĝas la volaj agoj de la digesta funkcio. De nun ĉiuj aliaj estas nevolaj, escepte de la lasta: la fekado.

La boluso trairas do la faringon, poste la ezofagan tubon kaj penetras en la stomakon, kies suko enhavas kloridacidon kaj du fermentojn: la pepsino, kiu transformas la albuminojn, kaj la labfermenton, kiu kazeigas la lakton. La pepsino povas agi nur en acida medio, tio estas, kune kun la kloridacido, kiu miksiĝas kun ĝi. La stomaka suko havas ankoraŭ alian digestan agadon: pere de la stomaka lipazo, ĝi duigas la grasojn de la ovoflavo, de la lakto kaj de la kremo.

Fare de la stomaka suko la nutraĵoj transformiĝas en fluaĵon, kiu nur malgrandkvante estas sorbita de la stomako mem. La plimulto pasas tra la piloro en la maldikan inteston, kie ĝi suferas la efikon de la intestaj sukoj, kaj precipe de la pankreata suko kaj de la galo, kies ekskreciaj kanaloj enfluas en la duodenon (unua parto de la maldika intesto).

La pankreata suko enhavas plurajn fermentojn: amelazo, kiu transformas la amelon; lipazo, kiu sapigas la grasojn; tripsino, kiu digestas la albuminojn ktp. La galo sekreciata de la hepato plifortigas la agadon de la pankreata lipazo kaj de la tripsino. La intesta suko enhavas fermentojn, kiuj kunagas kun la antaŭaj.

Malgranda kvanto da nutraĵaj materioj ne ricevas la agadon de la digestaj fermentoj. Kaj tiuj substancoj ne digestitaj kaj ne sorbitaj estas ŝovitaj de la maldika en la dikan inteston, kiu elĵetas ilin eksteren (fekado). La dika intesto ne estas do proprasence digesta organo, kvankam ĝi kapablas sorbi akvon, sukerojn ktp., sed nur elĵetaparato.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]