Faringo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Faringo
Illu01 head neck.jpg
Kapo kaj gorĝo
Illu pharynx.jpg
Faringo
latine pharynx
de Gray subject #244 1144
vejno/j faringaj vejnoj
MeSH Pharynx
v  d  r
Information icon.svg

Faringo (pharynx) estas la dua parto de la nutra kanalo malantaŭ la nazaj kavaĵoj kaj buŝo ĝis la ezofago, kie la digesta vojo krucas la spiran vojon.


Faringo (aŭ ĉefvakuolo) nomiĝas ankaŭ la antaŭa aperturo de flagelaj algoj (Euglenophyta). Sur ties bazo troviĝas la blefaroplastisoj, el kiuj kreskas la flageloj.


Faringa osto estas arkoforma osteto (os phyaryngeale superius) ĉe la karpedoj (Cyprinidae), kiu estiĝas kunfandiĝo de la supraj ostoj de la branka arko. Sur tiu osteto troveblas faringodentoj. Ties formo, nombro, situo estas karakteriza ĉe la karpedoj por distingi inter la specoj.


Faringodento estas karakterizaj kreskaĵoj ĉe la kapredoj (Cyprinidae), ĉe la dekstra kaj maldekstra flanko de la faringo. Tiuj dentoj estas emajlokovritaj kaj sidas sur la faringa osto. La faringodentoj troviĝas ambaŭflanke en vicoj, la nombro de vicoj varias inter 1-3 ((mukoza) tinko (Tinca tinca) havas 1, aspio (Aspius aspius) 2, kapro (Cyprinus carpio) 3). La kontraŭe situantaj dentoj estas simetriaj, nur malofte troveblas asimetrio. La aranĝon de la faringodentoj montras la faringodenta formulo: ekz. la kapro havas la formulon 1.1.3-3.1.1, kio signifas, ke en la ekstera kaj meza vico troviĝas 1-1 dentoj, en la interna vico 3-3 dentoj. La surfaco de la dentoj estas ofte raspa, ĝi servas - ĉefe ĉe herbokarpo (Ctenophanyngodon idella) – por erigo, kaĉigo de la nutraĵo. Ĉe la pli aĝaj fiŝoj oni povas vidi triviĝon.