Vejno

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Vejno estas organa kelkhista kava tubeto, rekondukanta la sangon al la koro. Parencaj tubetoj estas arterio, vaskulo, kapilaro, vazo kaj angio.

Metafore ĝi estas uzata en geologio por longa kaj mallarĝa tavolo aŭ strio de ia substanco en roko aŭ grundo, ekz. mineja vejno el karboerco.

Alia metafora uzo estas por ondlinia streko de malsama koloro, simila al vejnoj viditaj sub la haŭto, ekz. la vejnoj de marmoro aŭ ligno, rivero vejnita per longa poststreko da sango k.s.

Vejnoj[redakti | redakti fonton]