Frukto
Frukto (el la latina fructus), en plantoscienco, estas planta organo kiu protektas la semoj. Propra al la florplantoj, ĝi sekvas al la floro, el karpelaro kiu aliformiĝas post fekundiĝo. Ĉiutage, kaj ĉefe en la kuirado, oni uzas tiun vorton por la dolĉaj, karnodikaj manĝeblaj vegetaĵoj, kaj tiuj ne ĉiam estas veraj fruktoj. Kelkaj gimnospermoj havas bero-similajn falsajn fruktojn kiel ĉe taksuso, junipero. Bildece, frukto estas samsignifa vorto por rezulto.
Enhavo |
[redakti] Botanika kaj kuireca signifoj
Multaj fruktoj, kiuj botanike estas veraj fruktoj, estas efektive uzataj kiel legomoj en kuirado kaj manĝaĵa preparo, ĉar ili ne estas precipe dolĉaj. Ĉi tiuj kuirecaj legomoj inkluzivas Kukurbacoj (ekz., kukurbo kaj kukumo), tomatoj, pizoj, faboj, maizo, melongeno kaj dolĉa pipro. Krome, kelkaj spicoj, kiel pimento kaj kapsiketo, estas fruktoj, botanike parolanta.[1] Kontraste, foje kuireca "frukto" ne estas vera frukto en la botanika sento. Ekzemple, Rabarbo estas ofte kontemplita kiel frukto, ĉar ĝi estas uzita fari dolĉajn desertojn kiel tortoj, kvankam nur la folitigo de la rabarba planto estas manĝebla.[2] En la kuireca sento de ĉi tiuj vortoj, frukto estas kutime iu ajn dolĉa-gustanta planta produkto, precipe tiuj, kiuj estas asociita kun semo(j). Legomo estas iu ajn umameca aŭ malpli dolĉa planta produkto, kaj nukso estas iu ajn malmola, olea kaj ŝela planta produkto.[3]
Teknike, greno estas ankaŭ speco de frukto, speco kiu estas nomita kariopso. Tamen, la frukta muro estas tre maldika kaj estas fuziita al la sema jako, do preskaŭ ĉiu de la manĝebla greno estas efektive semo. Sekve, cerealaj grenoj, kiel maizo, tritiko kaj rizo estas pli bone konsiderata kiel manĝeblaj semoj, kvankam kelkaj referencoj ja enlistigas ilin kiel fruktoj.[4] Manĝebla gimnosperma semoj estas ofte erare donita fruktajn nomojn, ekz., Pinonuksoj, Ginko nuksoj kaj juniperaj beroj.
[redakti] Plantoscienco
[redakti] Roloj
Frukto havas du sekvaj roloj laŭ ĝia kreskiĝo. La unua estas protekti la kreskiĝantajn semojn, kontraŭ la klimato kaj la bestoj. La dua ekestas kiam la enaj semoj plenkreskiĝas kaj povas esti dissendi. La frukto plibonigas tiam la sema dissendado, per pluraj manieroj laŭ la frukta speco:
- per la bestoj, por la koloraj, sukeraj;
- per la vento, por tiuj kiuj havas flugiloj;
- per la akvo, por la floseblaj.
[redakti] Kreskiĝo
La frukto devenas el floro. La frukta kreskiĝo estas rezulto de aliformiĝo el la karpelaro post fekundiĝo (malofte sen fekundiĝo, kiel la kutivataj bananoj). Precize, ovoluja vando iĝas la frukta vando (nomita ĉirkaŭfrukto), kaj ene la ovoloj iĝas semoj. Kelkfoje, la frukta origino estas pli malsimpla:
- se en la konstruo de frukto partoprenas ankoraŭ aliaj florpartoj (ĉefe la florbazo) oni parolas pri ŝajnfrukto, aŭ falsa frukto. Konata ekzemplo estas la frago, aŭ la pomo.
- se en la konstruo de frukto partoprenas pluraj floroj, fakte ĝi estas fruktaro. Tio okazas ekzemple ĉe la ananaso.
Ĉirkaŭfrukto konsistas el tri tavoloj:
- eksterfrukto, la plej ekstera parto, kolora epidermo;
- mezfrukto, la meza parto, ofte karna;
- enfrukto, la plej ena parto, aŭ ligna aŭ karna.
[redakti] El floro al frukto
Ĉe la tomateto:
[redakti] Fruktaj specoj
Oni distingas:
[redakti] Unuopaj fruktoj
El unu floro evoluas unu frukto. La karpelaro formiĝis unu karpelo aŭ karpeloj kunkreskintaj.
- Karnecaj fruktoj:
- Sekaj fruktoj:
- Malfermfruktoj (ili fine kiuj spontanee malfermiĝas, kiam ili estas sekaj):
- kun liniaj malfermiĝoj: tabako, genciano, ktp.
- kun lokaj malfermiĝoj: tulipo, lilio, violo, ktp.
- kun pintaj malfermiĝoj: dianto, papaveto, ktp.
- piksido, kun ĉirkaŭa malfermiĝo: anagalo, ktp.
- silikvo, dukarpela, duĉambra kapsulo, en kiuj la placentoj estas lokitaj sur meza, disiga vando, kiu restas post la defalo de la du valvoj (ĉefe ĉe la brasikacoj): brasiko, kolzo, ktp.
- silikveto, silikvo kiuj estas preskaŭ tiel larĝaj kiel longaj: Lunaria, ktp.
[redakti] Grupaj fruktoj
Kiam la karpeloj estas apartaj, oni havas flora fruktaro:
- foliklaro: kolaonukso, ktp.
- druparo: frambo, rubuso, ktp.
[redakti] Falsaj fruktoj
Ŝajnfrukto povas esti rezulto de iĝo de tuta floraro, kiel ĉe la tilio, ananaso, figo, ktp.
Aliaj florpartoj povas aliformiĝi dum fruktîgo, ĉefe la florbazo: frago, ktp., kaj tipe:
- Pomofrukto: pomo, piro,
- Rozbero, ĉe rozacoj.
[redakti] Kelkaj manĝeblaj fruktoj
- Ananaso
- Anono
- Banano
- Bero
- Cidonio
- Citruso
- Ĉerimolio
- Ĉerizo
- Daktilo
- Figo
- Granato
- Kivifrukto
- Mango
- Mangabo
- Melono
- Panfrukto
- Papajfrukto
- Pasifrukto
- Pitango (arbo)
- Piro
- Pomo
- Prunuso
- Vinbero
[redakti] Proverbo
Ekzistas pluraj proverboj pri frukto en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[5]:
|
« De semo putra venas frukto ne nutra. »
|
|
« Frukto malpermesita estas plej bongusta. »
|
|
« Ne falas frukto malproksime de l' arbo. »
|
|
||||||||||
|
||||||||
[redakti] Eksteraj ligiloj
kelkaj fruktotipoj en Eo
Fruits information
http://www.havenyt.dk/spoergsmaal/frugt_og_baer
http://ljohans.com/planteleksikon/frugtbaer.html
http://www.familieadvokaten.dk/Breve-100/b100-199.html
[redakti] Referencoj
| Rilataj artikoloj troviĝas en Portalo pri Biologio |
- ↑ McGee, Harold (novembro 16, 2004). On Food and Cooking: The Science and Lore of the Kitchen - Sur Manĝaĵo kaj Kuirado: La Scienco kaj Folkloro de la Kuireja 247–248. Simon and Schuster - Simon kaj Schuster. ISBN 0-684-80001-2.
- ↑ McGee (2004-11-16). On Food and Cooking - Sur Manĝaĵo kaj Kuiranta 367. ISBN 9780684800011.
- ↑ Por Supera Tribunalo de Usona potencado sur la afero, vidas Nix v. Hedden.
- ↑ Lewis (2002). CRC Dictionary of Agricultural Sciences - CRCa Vortaro de Agrikulturaj Sciencoj 238. ISBN 9780849323270.
- ↑ Lernu