Soro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La suba flanko de fertila frondo de Dicksonia antarctica. Ĉiu punkto estas individua soro.

La soro [1] estas areto de sporangioj (strukturoj produktantaj kaj enhavantaj sporojn) ĉe filikoj kaj fungoj. La nova-latina vorto sorus (pl. sori) originas de la antikva greka σωρός ([sōrós] amaso, stako). Ĉe fungoj kaj likenoj, la soro estas ĉirkaŭata de ekstera tavolo. En kelkaj ruĝaj algoj ĝi povas prezenti la formon de depresio en la talo.

Ĉe filikoj, la soroj konstituas flavecan aŭ brunecan mason sur la rando aŭ la malsupra flanko de fekunda frondo. En kelkaj specioj, ili estas protektataj dum la disvolviĝo per membranohistotavolo nomata la induzio (indusium), kiu formas ombrel-similan kovraĵon.

La soroj troviĝas sur la sporofita generacio, la sporangioj ene de ili produktas unuploidajn mejozajn sporojn. Kiam la sporangioj maturiĝas, la induzio ŝrumpas tiel ke sporeldono estas senbrida. La sporangio tiam eksplodas kaj liberigas la sporojn.

La formo, aranĝo, kaj loko de la soroj estas ofte valoraj indikaĵoj por la identigo de la filikotaksonoj. La soroj povas esti aranĝataj en vicoj, ĉu paralele ĉu oblikve je la akso, aŭ dissemite. Ilia loko povas esti marĝena aŭ for de la marĝeno sur la frondlameno. La ĉeesto aŭ malĉeesto de induzio ankaŭ estas uzata por identigi la filikotaksonojn.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Plena Ilustrita Vortaro 2002 p. 1064

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]