Ĉiro
El Vikipedio
Ŝosĉiro de kukumo (Cucumis sativus).
Ĉiro (cirrhus) estas maldika spirale volviĝanta kroĉilo de grimpa planto, ekz-e de vinberujo aŭ ĉe kelkaj fabacoj (pizoj). Ĝi estas transformaĵo de ŝosakso, de folio aŭ de folieto, povas esti tigo- aŭ fadenforma kaj tenas sin al iu substrato per ĉirkaŭvolviĝo. Ĉiroj estas tuŝsensiva kaj reagas je tuŝstimulo per kurbiĝo kaj volviĝo. Ĉirplantoj estas subgrupo de grimpoplantoj.
| Rilataj artikoloj troviĝas en Portalo pri Biologio |
|
||||||||||