Kukumo

El Vikipedio

Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Kukumo
Cucumis sativus1.jpg
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonoj Magnoliopsida
Ordo: Kukurbaloj Cucurbitales
Familio: Kukurbacoj Cucurbitaceae
Genro: Kukumiso Cucumis
Specio: C. sativus
Binoma nomo
Cucumis sativus
L.

La kukumo (Cucumis sativus) estas unujara legomo de la familio de kukurbacoj kaj disvastiĝis el Hindio kaj Ĉinio tra la tuta mondo. Praplanto estas la C. Hardwickii. Ĝi estas hortikultura planto grava por konserva industrio. Sur la ĉeftigo kreskas ĉefe androceaj floroj, la gineceaj floroj kreskas sur la flankŝosoj. Pro tio oni depinĉas la ŝosopinton de la ĉeftigo en la 3-4 folia stato de la planto. Ĝia frukto povas atingi eĉ la longon de 100 cm. ĝi havas krude agrablan guston, entenas multan c-vitaminon. Ĝi havas multajn variaĵojn.

Plej grava kultivareo en Hungario estas la ĉirkaŭaĵo de Nagykőrös kaj Kecskemét. En multaj kulturoj, ĝi estas uzata por fari peklaĵojn.

Kukumoj