Biologia klasado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Variaj niveloj de la scienca klasifika sistemo. Specio Genro Familio Ordo Klaso Filumo Regno Domajno Vivo
Magnify-clip.png
Hierarkio de biologia klasifikado bildiganta 8 bazajn taksonomiajn rangojn.

Biologia klasado (aŭ klasifikado) estas ordigado de la plantoj, bestoj kaj aliaj vivuloj en grupojn. La biologia klasado temas kaj pri la klasigaj metodoj, kaj pri la klasigo mem, rezulto de tiuj metodoj. La scienco de la biologia klasado estas taksonomio. La metodo klasika (aŭ tradicia) estis ĉefa ĝis la dua duono de la 20-a jarcento, kaj ekde tiam oni ekuzis la metodon kladikan. La kladika klasigo nun anstataŭas iom post iom la klasikan.

Historio[redakti | redakti fonton]

Antikva ĝis mezepoka[redakti | redakti fonton]

Aktualaj sistemoj por klasifiki vivantajn estaĵojn devenas de la pensoj de la Greka filozofo Aristotelo, kiu eldonis en lia metafizika kaj logika verkoj la unuan sciatan klasifikon de ĉio ajn ekzistanta, aŭ "estaĵo". Ĉi tiu estas la plano kiu estigis modernajn vortojn kiel substanco, specio kaj genro, kiujn retenis en modifita formo Karolo Lineo.

Aristotelo ankaŭ studis bestojn kaj klasifikis ilin laŭ tipoj da reproduktado, kiel ankaŭ Karolo Lineo poste faris kun plantoj. Aristotela besta klasifiko fariĝis arkaika pro pluaj elkovroj kaj forgesiĝis.

La filozofia klasifiko estas resume tiel ĉi.[1] Unuagrada "substanco" estas la individua estaĵo; ekzemple, Petro, Paŭlo, ktp. Duagrada substanco estas tio, ke oni povas konvene aŭ tipe diri de klaso de unuagradaj substancoj; ekzemple, homo de Petro, Paŭlo, ktp. La karakterizaĵo devas ne esti simple en la individua; ekzemple, gramatika kapablo. Gramatika kapablo ellasas la plimulton de Petro do ne estas karakteriza de li. Simile homo (la tuta homaro) ne estas en Petro; iom, li estas en homo.

Specio estas la duaranga substanco kiu estas plej karakteriz de siaj individuoj. La plej karakteriza afero kiun oni povas diri pri Petro estas tio, ke Petro estas homo. Identeco estas postulata: "homo" egalas al ĉiuj ĝiaj individuoj kaj nur tiuj individuoj. Membroj de specio malsamas sole laŭ nombro sed estas tute la sama tipo.


Genro estas duaranga substanco malpli karakteriza de kaj pli ĝenerala ol la specio; ekzemple, homo estas besto. Ne ĉiuj bestoj estas homoj. Klare, genro enhavas speciojn. Ne havas limon la nombro de Aristotelaj genroj kiuj povus esti trovitaj enhavi la specion. Aristotelo ne strukturis la genrojn en filumojn, klasojn, ktp., kiel faras la Linnaea klasifiko.

La duaranga substanco kiu distingas iun specion de alia ene de genro estas la specifa diferenco. Homo estas komprenebla kiel la sumo de specifaj diferencoj (la "differentiae" de biologio) en ĉiam malpli ĝeneralaj kategorioj. Ĉi tiu sumo estas la difino; ekzemple, homo estas viva, sentkapabla, racia substanco. La plej karakteriza difino enhavas la specion kaj la sekvan plej ĝeneralan genron: homo estas racia besto. Difino estas tiele bazita sur la unueca problemo: la specio estas nur unu sed havas multajn diferencojn.

La plej supraj genroj estas la kategorioj. Estas dek: unu de substanco kaj naŭ de "akcidentoj", universalaj trajtoj kiuj devas esti "en" substanco. Substancoj ekzistas aparte; akcidentojn nur estas en ili: kvanto, kvalito, ktp. Mankas pli alta kategorio, "estaĵo", pro la sekva problemo, kiu nur estis solvita en la Mezepoko de Tomaso la Akvinano: specifa diferenco ne karakterizas sian genron. Se homo estas racia besto, tiam racio ne estas trajto de bestoj. Tial substanco ne povas esti speco de estaĵo ĉar ĝi ne povas havi specifan diferencon, kiu devus esti neestado.

La problemo pri estado okupis la atenton de kleruloj dum la Mezepoko. La solvo de Thomas, nomita la analogio de estado, establis la kampon de ontologio, kiu multe diskonigiĝis kaj ankaŭ distingis inter filozofio kaj eksperimenta scienco. Tiu lasta estiĝis en la Renesanco el praktika tekniko. Lineo, kiu estis klasika klerulo, kombinis la du sur la sojlo de la granda novklasikista reviviĝo nun nomata la Epoko de Klerismo.

Evoluada taksonomio[redakti | redakti fonton]

Je la fina parto de la 18-a jarcento, estiĝis la ideo ke Linea taksonomio transformiĝas en specon de arboforma diagramo de la besta kaj planta regnoj. Tio okazis antaŭ la publikigo de La origino de specioj, la ĉefverko de Charles Darwin. Inter la fruaj verkoj kiuj esploris la ideojn pri Transmutaciado de specioj estis Zoönomia de Erasmus Darwin kaj Philosophie Zoologique en 1809 de Jean-Baptiste Lamarck. La ideon popularigis en la angleparolanta mondparto la spekulativa, sed vaste legata, Vestiges of the Natural History of Creation, publikigita anonime de Robert Chambers en 1844.[1]

Post la apero de La Origino de Specioj, rapide aperis ĝenerala akcepto, ke klasado devus speguli la darvinan principon de komuna deveno. Populariĝis reprezenti en sciencaj verkoj la Arbon de Vivo, kun konataj fosilioj enkorpigitaj. Unu el la unuaj modernaj grupoj ligitaj al fosiliaj prauloj estis birdoj. Uzante la tiam freŝe malkovritajn fosiliojn de Arkeopterigo kaj Hesperornito, Thomas Henry Hŭley deklaris ke ili estis evoluintaj el dinosaŭroj, grupo formale nomita de Richard Owen en 1842.[2] La rezulta priskribo, ke dinosaŭroj "estigis" birdojn, aŭ "estis la prauloj de" birdoj, estas la esenca patrico de la pensado de evoluada taksonomio. Trovante kaj rekonante pli kaj pli da fosiliaj grupoj en la malfrua 19-a kaj frua 20-a jarcentoj, palaeontologiistoj laboris por kompreni la historion de bestoj tra la epokoj, kunligante konatajn grupojn[3] Per la moderna evoluada sintezo de la fruaj 1940-aj jaroj, establiĝis esence moderna kompreno de la evoluado de la ĉefaj grupoj. La evoluada taksonomio estas bazita sur lineaj rangoj, do la du terminoj estas ĝenerale interŝanĝeblaj en la moderna uzado.

Ek de la 1960-aj jaroj aperis tendenco nomita kladiko, inspirite de la kladika metodo. La elstara trajto estas aranĝi taksonojn en hierarkian kladogenezan arbon, malatendante rangojn. Se taksono inkludas ĉiujn posteulojn de iu praa formo, ĝi nomiĝas unuklada. Grupo kies posteulaj grupoj estas forigitaj (ekzemple, dinosaŭroj, kun birdoj kiel posteula grupo) nomiĝas paraklada (??), dum grupo kiu reprezentas pli ol unu branĉon el la arbo de vivo nomiĝas plurklada.

La diversaj klasadoj[redakti | redakti fonton]

Ŝajnas ke la homo nature bezonas klasigi, por igi la multecon kaj malsimplecon komprenebla. Ĉiu klasigo rilatas al kulturo, nivelo de konoj, kaj varias laŭ la evoluado de la socioj.

Popola klasigo[redakti | redakti fonton]

Maniero per kiu oni popole nomis vivulojn estas unua klasigo, per kiu oni distingis genrojn kaj speciojn. Ĝi estas bazita sur simplaj kriteroj: aspekto, kutimoj, ktp.

Klasika klasigo[redakti | redakti fonton]

Grava verko de Karolo Lineo, en kiu li uzis hierarkiajn gradojn.

Klasika klasado havas sian radikon en la laboro de Karolo Lineo, kiu grupigis speciojn laŭ iliaj fizikaj karakterizaĵoj. Ĝi ankoraŭ gravas, ĉar ĝi estas en multe da skriboj, kelkfoje freŝdata. Lineo apartigis la vivulojn en du regnojn: plantan kaj bestan. Oni pli kaj pli konsciis pri la malsimpleco de la vivuloj kaj la nombro de regnoj pligrandiĝis. Tiel, oni aldonis la regnon protistan, kaj poste la regnojn prokariotan kaj la fungan. Nun, la klasika klasigo enhavas 6 regnojn:

  • la bakterioj (prokariotaj unuĉelaj sen kerno)
  • la arĥioj (prokariotaj unuĉelaj sen kerno)
  • la protistoj (eŭkariotoj unuĉelaj)
  • la fungoj (eŭkariotoj plurĉelaj alinutraj kiuj disigas)
  • la plantoj (eŭkariotoj plurĉelaj, memnutraj)
  • la bestoj (eŭkariotoj plurĉelaj alinutraj kiuj enigas)

La hierarkio[redakti | redakti fonton]

Klasika klasigo estas bazita sur hierarkio kiu enhavas plurajn gradojn:

Domajno estas fojfoje uzata por grupoj de regnoj, kutime Bakterioj, Arĥioj, kaj Eŭkariotoj. Aliaj sistemoj uzas la terminojn superregnoimperio.
Regno estas iu el la ĝeneralaj grupoj en la biologia klasifiko, ekz. bestoj, fungoj, plantoj.
Filumo estas nomo por unu el la klasoj de zoologio (divizio, por botaniko), la plej fundamenta en la speco.
Klaso estas ŝtupo de la botanika kaj zoologia klasifikoj (classis).
Ordo estas ŝtupo en la botanika kaj zoologia klasifikoj (ordo). La ordonomoj de la zoologia klasifiko estas plej ofte formitaj per tipa kvalito kaj la sufikso -ul: parhufuloj, skvamuloj; aŭ per tipa genro kaj la elemento -formaj: paseroformaj, strigoformaj. La internacia nomado emas al la dua formo.
Familio estas ŝtupo de la botanika kaj zoologia klasifikoj (familia). La nomo de familio estas derivata de unu el siaj genroj per la sufikso -ac (botaniko), -ed (zoologio).
Genro estas ŝtupo de la botanika kaj zoologia klasifikoj (genus). La scienca nomo de specio konsistas el la majuskla nomo de la genro kaj la minuskla kromnomo por la specio.
Specio estas ŝtupo de la botanika kaj zoologia klasifikoj. Membroj de specio povas interkruciĝi kaj koncipi fekundajn idojn.

Kladika klasigo[redakti | redakti fonton]

Ekde la dua duono de la 20a jarcento, biologia klasado estas nur bazita sur la evolua ŝablono kaj la parenceco de la specioj. La grupoj estas ĉiuj idoj de iu praulo, la kladoj.

La fiksa hierarkio estas forlasata por sistemo kun kladoj unu en aliaj, figurata per arbo.

Anstataŭ la regnoj, la plej grandaj aroj estas 3 kladoj:

La ordon de branĉiĝo inter tiuj tri kladoj oni ankoraŭ ne scias.

La unuaj laboroj pri kladika klasado celis senerarigi la arojn de la klasika klasado, sed nun oni plejofte faras arbojn sen rilatoj kun la klasika hierarkio, kaj tio igas ke la klasika sistemo uzatas nur en malnovaj lernaj libroj kaj ĉe kelkaj redaktistoj kiuj ŝanĝas la arojn de la klasika sistemo laŭ la novaj rezultoj de la filumgenetika (kladika) klasado.

Nomsistemo[redakti | redakti fonton]

Dunoma sistemo[redakti | redakti fonton]

Ekde Lineo kaj ties dunoma nomsistemo, ĉiu specio nomiĝas per duvorta nomo, la genra kaj la specia nomoj. La sciencaj nomoj de specioj entenas ankaŭ la nomojn de la unue proponintaj sciencistoj, tiuj aperas ĝenerale nur sub formo de mallongigoj, kaj la dato de priskribo. Ekzemple:

Homo sapiens L. 1758

Vortfinaĵoj laŭ nivelo[redakti | redakti fonton]

Prokariotoj Eŭkariotoj
Grado \ Regno Bakterioj et arĥioj
Bacteria et Archaea
Plantoj
Plantae
Algoj
Algae
Fungoj
Fungi
Bestoj[4]
Animalia
DivizioFilumo ... -phyta -mycota ...
SubdivizioSubfilumo] ... -phytina -mycotina ...
Klaso ... -opsida -phyceae -mycetes ...
Subklaso ... -idae -phycidae -mycetidae ...
Superordo ... -anae ... ...
Ordo -ales ...
Subordo -ineae ...
Infraordo ... -aria ... ...
Superfamilio]] ... -acea ... -oidea
Familio -aceae -idae
Subfamilio -oideae -inae
Tribo -eae -eae, ae -ini
Subtribo -inae -ina
Genro -us, -a, -um, -is, -os, -ina, -ium, -ides, -ella, -ula, -aster, -cola, -ensis, -oides, -opsis…

Aŭtoritatulo (Citi aŭtoron)[redakti | redakti fonton]

Oni rajtas meti la nomon de "aŭtoritatulo" post la biologia nomo. La aŭtoritatulo estas la sciencisto kiu estis la unua valide publikigi la nomon de la estaĵo. Ekzemple, en 1758 Lineo donis al la Azia elefanto la sciencan nomon "Elephas maximus", do foje oni skribas la nomon kiel "Elephas maximus Lineo, 1758". Oni ofte mallongigas la nomon de aŭtoritatulo. La mallongigo "L" estas vaste akcepebla nomo por Lineo, kaj en botaniko ekzistas reguligita listo de normaj mallongigoj. La sistemo por decidi aŭtoritatojn diferencas iomete inter botaniko kaj zoologio. Tamen, estas laŭnorme ke, se la nomo aŭ klasifiko de specio estas ŝanĝita post la origina priskribo, oni metas la nomon de la origina aŭtoritato en krampoj.

Tutmonde unikaj identigiloj por nomoj[redakti | redakti fonton]

Ekzistas movado en la fako Informadiko provizi tutmonde unikajn identigilojn (GUID) en la formo de Biologiaj Identigiloj (angle: Life Science Identifiers, LSID) por ĉiuj biologiaj nomoj. Tio ebligus al aŭtoroj citi nomojn senambigue en elektronikaj medioj kaj redukti la signifon de eraroj en la literumado de nomoj aŭ la mallongigo de la nomoj de aŭtoritatuloj. Tri grandaj nomenklaturaj datumbazoj jam komencis tiun procedon. Ili estas Index Fungorum, International Plant Names Index (Internacia Indekso de Plantaj Nomoj) kaj ZooBank. Aliaj datumbazoj, kiuj publikigas taksonomiajn datumojn anstataŭ nomenklaturajn datumojn, ankaŭ komencis uzi LSID-ojn por identigi taksonojn. La ĉefa ekzemplo estas Katalogo de la Vivo. En la sekva stadio en la integrado, tiuj taksonomiaj datumbazoj inkludos referencojn al la nomenklaturaj datumbazoj per LSID-oj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (2000) "Victorian Sensation: The Extraordinary Publication, Reception, and Secret Authorship of Vestiges of the Natural History of Creation", gazeto :
  2. Hŭley, T. H. (1876): Lectures on Evolution. New York Tribune. Extra. no 36. In Collected Essays IV: pp 46-138 original text w/ figures
  3. (1985) The Meaning of Fossils: Episodes in the History of Palaeontology. University of Chicago Press. ISBN 0-226-73103-0. 
  4. Por la bestoj, vortfinaĵoj estas nur ekde la superfamilio (ICZN artikolo 27.2).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]