Karolo Lineo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Karolo Lineo kun lineo-kloŝo enmane.

Carl von Linné (esperante Karolo Lineo, pri la latina formo vidu sube; naskiĝis la 23-an de majo 1707 en Stenbrohult, Smolando, Svedio; mortis la 10-an de januaro 1778 en Upsalo) estis sveda kuracisto, botanikisto kaj profesoro de la Universitato de Upsalo, kiu enklasigis la naturaĵojn de la Tero en sia verko Systema naturae (1735). La oficiala botanika aŭtora mallongigo de li estas "L.".[1] En pli aĝaj publikaĵoj, foje troviĝas la mallongio "Linn." (ekzemple en: Cheeseman, T.F. (1906) - Manual of the New Zealand Flora). La restoj de Linnaeus restas la tipa specimeno por la specio Homo sapiens, laŭ la International Code of Zoological Nomenclature, ĉar la nura specimeno kiun li ekzamenis (laŭ nuna scio) kiam li prsikribis la specian priskribon estis li mem.[2]

Lia enklasigo de animaloj kaj plantoj fariĝis la semo kaj normo de la moderna sistemo (sed ne lia enklasigo de mineraloj). Li elektis la etan lineo-kloŝo kiel simbolo.

Kvankam oni internacie nomas lin latine Carolus Linnæus, tio ne estas tute ĝusta. Li nomiĝis tiel (aŭ Carl Linnæus) kiam li naskiĝis, sed kiam li nobeliĝis en 1757 li mallatinigis sian nomon al Carl von Linné (post 1761 Carolus a Linné). Li estas konata kiel patro de moderna taksonomio, kaj estas ankaŭ konsiderata unu el la patroj de moderna ekologio. Multaj el liaj verkoj estis en Latino.

Linnaeus naskiĝis en kamparo de Smolando, en suda Svedio. Li ricevis plej el alta edukado ĉe la Upsala Universitato, kaj ekprofesoris tie pri botaniko en 1730. Li loĝis ekstere inter 1735 kaj 1738, kiam li studis kaj ankaŭ publikigis unuan eldonon de sia verko Systema Naturae en Nederlando. Li tiam revenis en Svedion, kie li iĝis profesoro pri medicino kaj botaniko ĉe Uppsala. En la 1740-aj jaroj, li estis sendita al kelkaj veturoj tra Svedio trovi kaj klasigi plantojn kaj animalojn. En la 1750-aj kaj 1760-aj jaroj, pli plue kolektis kaj klasigis animalojn, plantojn kaj mineralojn, kaj publikigis kelkajn volumenojn. Je sia mortotempo li estis unu el plej famaj scienculoj en Eŭropo.

La svisa filozofo Jean-Jacques Rousseau sendis al li tiun mesaĝon: "Diru al li, ke mi konas neniun pli grandan homon surtere."[3] La germana verkisto Johann Wolfgang von Goethe verkis: "Kun la escepto de Shakespeare kaj Spinoza, mi ne konas iun inter la jam ne plu vivantaj kiu influis mim pli forte."[3] Sveda aŭtoro August Strindberg verkis: "Linnaeus estis reale poeto kiu hazarde iĝis naturalisto".[4] Inter aliaj omaĝparoloj, Linnaeus estis nomita Princeps botanicorum (Princo de Botanikistoj), "La Plinio de la Nordo," kaj "La Dua Adamo".[5]

Se memorigi ankaŭ kuriozaĵojn de lia vivo, jen unu bedaŭrinda: li plenumis la malprudentaĵon bazigi enklasigon de plantoj sur tio kion li aŭdacis nomi "seksan sistemon" de la plantoj, ekzamenante iliajn "reproduktivajn organojn". Nu, pro tiu priskribo li havis denuncon far la sveda ŝtato kun kondamno de la luterana komunumo pro "suspekto pri libertinismo". :Vivaio.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Eko[redakti | redakti fonton]

Infanaĝo[redakti | redakti fonton]

Naskoloko de Lineo ĉe Råshult

Lineo estis naskiĝinta en la vilaĝo Råshult en Smolando, Svedio, la 23an de Majo 1707. Li estis la unua filo de Nils Ingemarsson Linnaeus kaj Christina Brodersonia. Lia patro estis la unua el lia praularo kiu adoptis konstantan familinomon. Antaŭ tio prauloj estis uzintaj patronoman nomosistemon de la skandinaviaj landoj: lia patro estis nomita Ingemarsson laŭ lia patro Ingemar Bengtsson. Kiam Nils estis akceptita en la Universitato de Lund, li devis preni familinomon. Li adoptis la latinigitan nomon Linnæus laŭ giganta tilio, en sveda lind, kiu kreskiĝis sur la familia bieno.[6] Tiu nomo estis literumita kun ligaturo Æ. Kiam Karlo naskiĝis, li estis nomigita Carl Linnæus, kun la familinomo de sia patro. Ankaŭ la filo ĉiam literumis ĝin kun la æ ligaturo, kaj en manskribaj dokumentoj kaj en publikaĵoj.[7] La patronomo de Carl estus estinta Nilsson, kiel Carl Nilsson Linnæus.

Kiel membro de longa linio de kamparanoj kaj pastroj, Nils estis amatora botanikisto, luterana pastro, kaj paroĥo de la malgranda vilaĝo Stenbrohult en Smolando. Christina estis la filino de la rektoro de Stenbrohult, nome Samuel Brodersonius. Ŝi sekve naskis tri filinojn kaj alian filon, Samuel (kiu poste sukcedos sian patron kiel rektoro de Stenbrohult kaj verkis manlibron pri abelbredado).[6][8][9] Unu jaron post la nasko de Lineo, lia avo Samuel Brodersonius mortiĝis, kaj lia patro Nils iĝis la rektoro de Stenbrohult. La familio moviĝis al la rektorejo el la pastra domo.[7][10]

Eĉ en siaj fruaj jaroj, Lineo ŝajne emis al plantoj, floroj partikulare. Kiam li malbonfartis kaj ricevis floron, li tuj trankvliĝis. Nils pasis multan tempon en sia ĝardeno kaj ofte montris florojn al Lineo kaj diris al li ties nomojn. Tuj Lineo ricevis sian propran terpecon kie li povis kreski plantojn.[11]

Ekedukado[redakti | redakti fonton]

La patro de Lineo ekinstruis al li latinan, religion, kaj geografion fruaĝe; ŝajne ĉar la familio uzis la latinan por babilado, la knabo lernis la latinan antaŭ lerni la svedan. Kiam Lineo estis sepjaraĝa, Nils decidis dungi mentoron por li. La gepatroj dungis Johan Telander, filo de loka nobelservisto. Lineo ne ŝatis lin, kaj verkis en sia membiografio ke Telander "estis pli bone kalkulita por nuligi la talentojn de infano ol por disvolvigi ilin."[12] Du jarojn post la ekmentorado, li estis sendita al bazlernejo ĉe Växjö en 1717.[13] Lineo rare studis, ofte irante al la kamparo por serĉi plantojn. Li atingis la lastan jaron de la bazlernejo kiam li estis dekkvinjaraĝa, kaj estis instruita de la studentestro, Daniel Lannerus, kiu estis interesita en botaniko. Lannerus notis la intereson de Lineo pri botaniko kaj donis al li la zorgorespondecon de sia ĝardeno. Li ankaŭ prezentis lin al Johan Rothman, la ŝtata doktoro de Smolando kaj instruisto ĉe Katedralskolan (nome gimnazio) en Växjö. Ankaŭ botanikisto, Rothman plilarĝigis la intereson de Lineo pri botaniko kaj helpis lin disvolvigi intereson al medicino.[14][15] Kiam li estis 17jaraĝa, Lineo jam bone konis la ekzistantan botanikan literaturon. Li notis en sia taglibro "legi tagon kaj nokton, sciante kiel mian mandorson la Libron de Herboj de Arvidh Månsson, la Flora Åboensis de Tillandz, la Serta Florea Suecana de Palmberg, la Bromelii Chloros Gothica kaj la Rudbeckii Hortus Upsaliensis...." [16]

Lineo eniris en la Växjö Katedralskola en 1724, kie li studis ĉefe la grekan, hebrean, teologion kaj matematikon, fakaro planita por knaboj prepariĝintaj por pastreco.[17][18] En la lasta jaro de la gimnazio, la patro de Lineo vizitis la instruistojn por demandi pri la studoj de la filo ĉu ili progresas; por lia malesperigo, plej diis, ke la knabo neniam estos studento. Rothman opiniis male, sugestis ke Lineo havus futuron en medicino. La doktoro proponis teni Lineon loĝantan kun sia familio en Växjö kaj instrui al li fiziologion kaj botanikon. Nils akceptis tiun proponon.[19][20]

Universitato[redakti | redakti fonton]

Lund[redakti | redakti fonton]

Statuo de Lineo kiel studento de la Universitato en Lund

Rothman montris al Lineo, ke botaniko estas serioza fako. Li instruis Lineo klasigi plantojn laŭ la sistemo de Tournefort. Lineo lernis ankaŭ pri la seksa reproduktado de plantoj, laŭ Sébastien Vaillant.[19] En 1727, Lineo, 21jaraĝa, eniris en la Universitato de Lund en Skåne.[21][22] Li estis registrita kiel Carolus Linnæus, la latina formo de lia kompleta nomo, kiun li uzos poste ankaŭ por siaj latinlingvaj publikaĵoj.[23]

Profesoro Kilian Stobæus, natura sciencisto, kuracisto kaj historiisto, proponis al Lineo kaj tutoradon kaj loĝadon, same kiel la uzadon de sia biblioteko, kiu enhavis multajn librojn pri botaniko. Li donis ankaŭ al la studento liberan eniron al siaj lecionoj.[24][25] Dum libera tempo, Lineo esploris la flaŭron de Skåne, kun studentoj kiuj kunhavas samajn interesojn.[26]

Upsalo[redakti | redakti fonton]

Polenado priskribita en Praeludia Sponsaliorum Plantarum de Karolo Lineo (1729)

En Aŭgusto 1728, Lineo decidis eniri en la Upsala Universitato laŭ konsilo de Rothman, ku kredis ĝin pli bona elekto se Lineo volis studi kaj medicinon kaj botanikon. Rothman bazis tiun rekomendon sur la du profesoroj kiuj instruis ĉe la medicina altlernejo de Upsalo: nome Olof Rudbeck la Juna kaj Lars Roberg. Kvankam Rudbeck kaj Roberg estis sendube bonkvalitaj profesoroj, tiam ili estis jam tre maljunaj kaj ne tiom interesitaj en instruado. Rudbeck ne plu donis publikajn lecionojn, kaj aliaj faris tion je lia konto. La lecionoj pri botaniko, zoologio, farmakologio kaj anatomio ne estis en siaj plej bonaj statoj.[27] En Upsalo, Lineo trafis novan bonfaranto, nome Olof Celsius, kiu estis profesoro de teologio kaj amatora botanikisto.[28] Li ricevis Lineon en sia hejmo kaj permesis lin uzi lian bibliotekon, kiu estis unu el plej riĉaj botanikaj bibliotekoj en Svedio.[29]

En 1729, Lineo verkis tezon, Praeludia Sponsaliorum Plantarum pri vegetala reproduktado. Tio allogis la atenton de Rudbeck; en Majo 1730, li selektis Lineon por instrui ĉe la Universitato kvankam la juna Lineo ankoraŭ estis nur dulernojara studento. Liaj lecionoj estis popularaj, kaj Lineo often parolis al aŭskultantaro de 300 personoj.[30] Junie, Lineo translokiĝis el la hejmo de Celsius al tiu de Rudbeck por iĝis la tutoro de la tri plej junaj el liaj 24 gefiloj. Lia amikeco kun Celsius ne forvaporiĝis kaj ili pluis siajn botanikajn ekspediciojn.[31] Ĉirkaŭ tiu vintro, Lineo ekdubis pri la klasiga sistemo de Tournefort kaj decidis krei unu de si mem. Lia plano estis dividi la plantojn laŭ la nombro de stamenoj kaj pistiloj. Li ekverkis kelkajn librojn, kiuj poste rezultos en, por ekzemplo, Genera Plantarum kaj Critica Botanica. Li produktis ankaŭ libron pri la plantoj de la Upsala Botanika Ĝardeno, nome Adonis Uplandicus.[32]

Iama helpanto de Rudbeck, nome Nils Rosén, revenis al la Universitato en Marto 1731 kun grado en medicino. Rosén ekinstruis anatomion kaj klopodis preni la instruadon de Lineo pri botaniko, sed Rudbeck evitis tion. Ĝis Decembro, Rosén donis al Lineo privatan tutoradon en medicino. En Decembro, Lineo havis "diskonsenton" kun la edzino de Rudbeck kaj devis translokiĝis el la hejmo de sia mentoro; lia rilato kun Rudbeck tamen ne suferis ŝajne. Tiun Kristnaskon, Lineo revenis hejme al Stenbrohult por viziti siajn gepatrojn la unuan fojon en ĉirkaŭ tri jaroj. Lia patrino malaprobis lian malakcepton iĝi pastro, sed ŝi kontentiĝis lerni, ke li estas instruante ĉe la Universitato.[32][33]

Ekspedicio al Laponio[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Flora Lapponica.
Lineo en tradicia vesto de Sameoj de Sameio, tenante Linnaea borealis kiu iĝis sia persona simbolo

Dum vizito al siaj gepatroj, Lineo diris al ili pri sia plano por veturi al Laponio; Rudbeck estis farinte la veturon en 1695, sed la detalaj rezultoj de lia esplorado perdiĝis pro incendio sep jarojn poste. La espero de Lineo estis trovi novajn plantojn, animalojn kaj eble valorajn mineralojn. Li scivolis ankaŭ pri kutimoj de indiĝenaj Sameoj, boaco-bredistaj nomadoj kiuj vagadas tra la vastaj tundroj de Skandinavio. En Aprilo 1732, Lineo ricevis stipendion el la Reĝa Societo de Sciencoj en Upsalo pro sia veturado.[34][35]

Lineo startis el Upsalo en Majo; li veturis kaj perpiede kaj ĉevale, kunportante taglibron, botanikajn kaj ornitologiajn manuskriptojn kaj paperfoliojn por premi plantojn. Ĉe Gävle li trovis grandajn kvantojn de Campanula serpyllifolia, poste konata kiel Linnaea borealis, la ĝemelfloro kiu iĝis lia preferata.[36] Li foje elrajdiĝis survoje por ekzameni floron aŭ rokon[37] kaj partikularle interesiĝis en muskoj kaj likenoj, tiuj lastaj ĉefa parto de la dieto de boacoj, komuna kaj ekonomie grava animalo en Laponio.[38]

Lineo veturis laŭhorloĝe ĉirkaŭ la marbordo de la Golfo de Botnio, farante ĉefajn internajn ekskursojn el Umeå, Luleå kaj Tornio. Li revenis el sia ses-monata longa, ĉirkaŭ 2000 km ekspedicio en oktobro, post arigi kaj observi multajn plantojn, birdojn kaj rokojn.[39][40][41] Kvankam Laponio estas regiono kun limigita biodiverseco, Lineo priskribis ĉirkaŭ 100 antaŭe neidentigitajn plantojn. Tiuj iĝis la bazo de lia libro Flora Lapponica.[42][43]

En Flora Lapponica la ideoj de Lineo pri nomenklaturo kaj klasigo estis unuafoje uzitaj laŭ praktika vojo, kio faris tiun la unua antaŭ-moderna Flaŭro.[44] La priskribo kovris 534 speciojn, uzis la klasigan sistemon de Lineo kaj inkludis, por la priskribitaj specioj, geografian distribuadon kaj taksonomiajn notojn. Augustin Pyramus de Candolle atribuis al la verko de Lineo Flora Lapponica kiel unua ekzemplo en la botanika genro de Flaŭra verkado. Botanika historiisto E. L. Greene priskribis Flora Lapponica kiel "plej klasika kaj ĉarma" el la verkoj de Lineo.[44]

Dum tiu ekspedicio Lineo havis subitan ekkonon rigarde al la klasigo de mamuloj. Observinte la suban makzelon de ĉevalo ĉe ŝoseo, Lineo rimarkis: "Se mi povus scii kiom da dentoj kaj el kiu tipo ĉiu animalo havas, kiom da cicoj kaj kie ili situantas, mi eble povus konstrui perfekte naturan sistemon por la aranĝado de ĉiuj kvarpieduloj."[45]

En 1734, Lineo estris malgrandan grupon de studentoj al Dalarna. Financita de la Guberniestro de Dalarna, la ekspedicio estis kataloganta konatajn naturajn resursjn kaj malkovranta novajn, sed ankaŭ devis arigi informon pri la minagado fare de Norvegio ĉe Røros.[41]

Eŭropaj ekskursoj[redakti | redakti fonton]

Urboj kie Lineo laboris; tiuj for de Svedio estis vizititaj nur dum 1735–1738.

Doktoriĝo[redakti | redakti fonton]

Reen en Upsalo, la rilatoj de Lineo kun Nils Rosén malboniĝis, kaj tiele li volonte akceptis inviton el la studento Claes Sohlberg por pasi la kristnaskan ferion en Falun kun la familio de Sohlberg. La patro de Sohlberg estis min-inspektisto, kaj tiele Lineo povis viziti la minojn ĉe Falun.[46] La patro de Sohlberg sugestis al Lineo alporti Sohlberg al la Nederlando kaj plututori lin tie por jara salajro. Tiam, la Nederlanda Respubliko estis unu el plej famaj lokoj por studi naturan historion kaj komunan lokon por svedoj por fari iliajn doktorajn gradiĝojn; Lineo, kiu estis interesita en ambaŭ aferoj, akceptis.[47]

En Aprilo 1735, Lineo kaj Sohlberg eliris al Nederlando, kaj Lineo estis doktoriĝnta en medicino ĉe la Universitato de Harderwijk.[48] Survoje, ili haltiĝis en Hamburgo, kie ili renkontis kun la urbestro, kiu fiere montris al ili mirindan naturaĵon siaposedan: nome remburitaj restaĵoj de sepkapa hidro. Lineo rapide malkovris, ke temas pri falsaĵo: makzeloj kaj ungegaj piedoj el musteloj kaj haŭtaĵoj el serpentoj estis algluitaj kune. La deveno de la hidro sugestis al Lineo, ke ĝi estis farita de monaĥoj por reprezenti la Beston de la Revelacio. Ĉar tio ĝenadis la urbestron, Lineo publikigis siajn observojn kaj la revo de la urbestro por vendi la hidron por enorma monkvanto ruiniĝis. Timante lian koleron, Lineo kaj Sohlberg devis abandoni tuje Hamburgon.[49][50]

La Hamburga Hidro, el la Thesaurus (1734) de Albertus Seba

Kiam Lineo atingis Harderwijk, li eklaboris por sia grado tuje; tiam, Harderwijk estis konata pro havigo de "tujaj" gradoj eĉ post nur unu semajno.[51] Unue li laboris por tezo pri la kaŭzo de malario, kiun li estis verkinta en Svedio, kiun li poste defendis en publika debato. Nun oni scias, ke li malpravis pri la kaŭzo, ĉar ne havis mikroskopon por vidi la malariajn parazitojn, kiujn ĝenerale disvastigis la moskitoj kiuj vivas en neflua akvo ĉirkaŭ argilaj grundoj.[52]

Venonta paŝo estis parola ekzameno kaj diagnozo de paciento. Post malpli ol du semajnoj, li gradiĝis kaj iĝis doktoro, je aĝo de 28.[49][51] Dum somero, Lineo renkontis amikon el Upsalo, nome Peter Artedi. Antaŭ ties elveno el Upsalo, Artedi kaj Lineo estis decidinta, ke kaze de la morto de unu el ambaŭ, la survivanto finigu la laboron de la alia. Post dek semajnoj, Artedi dronis en unu el la Kanaloj de Amsterdamo, kaj lia nefinita manuskripto pri la klasigo de fiŝoj estis lasita al Lineo por esti kompletita.[53][54]

Publikigo de Systema Naturae[redakti | redakti fonton]

Unu el la unuaj sciencistoj kiujn Lineo renkontis en Nederlando estis Johan Frederik Gronovius al kiu Lineo montris unu el kelkaj manuskriptoj kiujn li estis kunportinta el Svedio. La manuskripto priskribis novan sistemon por klasigi plantojn. Kiam Gronovius vidis ĝin, li iĝis ege impresita, kaj proponis helpon por pagi la presadon. Danke al aldona monkontribuo fare de la skota doktoro Isaac Lawson, la manuskripto estis publikigita kiel Systema Naturae.[55][56]

Lineo konatiĝis kun unu el plej respektitaj kuracistoj kaj botanikistoj en Nederlando, nome Herman Boerhaave, kiu klopodis konvinki Lineo por fari karieron tie. Boerhaave proponis al li veturadon al Suda Afriko kaj Ameriko, sed Lineo malakceptis, asertinte, ke li ne eltenus la varmon. Anstataŭe, Boerhaave konvinkis Lineon por viziti la botanikiston Johannes Burman. Post lia vizito, Burman, impresiĝis pro la konaro de sia invitito, kaj decidigis Lineon resti kun li dumvintre. Dum tiu estado, Lineo helpis Burman kun lia Thesaurus Zeylanicus. Burman ankaŭ helpis Lineon kun la libroj al kiuj li estis laboranta: nome Fundamenta Botanica kaj Bibliotheca Botanica.[57]

George Clifford[redakti | redakti fonton]

Bildo el Hortus Cliffortianus (1738)
Bildo el Hortus Cliffortianus (1738)

En Aŭgusto, dum la restado de Lineo ĉe Burman, li renkontis kun George Clifford la 3-a, direktoro de Nederlanda Orient-hinda Kompanio kaj posedanto de riĉa botanika ĝardeno ĉe bieno Hartekamp en Heemstede. Clifford ege impresis pro la kapablo de Lineo por klasigi plantojn, kaj invitis lin iĝi lia kuracisto kaj superintendento de lia ĝardeno. Lineo jam estis interkonsentinta kun Burman por resti ĉe li vintre, kaj ne povis tuje akcepti. Tamen Clifford proponis kompensi Burman per oferto de kopio de la verko de Siro Hans Sloane Natural History of Jamaica, ege rara libro, se li permesas Lineo resti kun li, kaj Burman akceptis.[58][59] La 24an de Septembro 1735, Lineo iĝis la botanika zorganto kaj hejma kuracisto ĉe Hartekamp, libera por aĉeti ajn libron aŭ planton kiun li dezirus.

En Julio 1736, Lineo veturis al Anglio, je la konto de Clifford.[60] Li iris al Londono por viziti Siron Hans Sloane, kolektiston de natura historio, kaj por vidi sian kuriozaĵkabineton,[61] same kiel por viziti la Ĉelsian Botanikan Ĝardenon kaj ties zorganton, nome Philip Miller. Li sciigis Miller pri sia nova sistemo subdividi plantojn, kiel estas priskribita en Systema Naturae. Miller impresiĝis, kaj ekde tiam li startis aranĝi la ĝardenon laŭ la sistemo de Lineo.[62] Li veturis ankaŭ al la Oksforda Universitato por viziti la botanikiston Johann Jacob Dillenius. Li malsukcesis tamen fari, ke Dillenius publike akceptu lian novan klasigan sistemon. Li poste revenis al Hartekamp, kunportante multajn specimenojn de raraj plantoj.[63] La venontan jaron, li publikigis Genera Plantarum, en kiu li prsikribis 935 genrojn de plantoj, kaj tuj poste li suplementis ĝin per Corollarium Generum Plantarum, kun aliaj 60 (sexaginta) pliaj genroj.[64]

Lia verko ĉe Hartekamp kondukis al alia libro, Hortus Cliffortianus, nome katalogo de la botanika enhavo en la herbario kaj botanika ĝardeno ĉe Hartekamp. Li verkis ĝin en naŭ monatoj (komplete en Julio de 1737), sed ĝi ne estis publikigita ĝis 1738.[57] Ĝi enhavas la unuan uzon de la nomo Nepenthes, kiun Lineo uzis por priskribi genron de karnovoraj plantoj.[65][66]

Lineo restis kun Clifford ĉe Hartekamp ĝis la 18an de Oktobro 1737 (nova stilo), kiam li lasis la hejmon por reveni al Svedio. Malsano kaj afableco de nederlandaj amikoj devigis lin resti kelkajn pluajn monatojn en Nederlando. En Majo 1738, li eliris al Svedio denove. Survoje hejmen, li restis en Parizo dum ĉirkaŭ unu monato, vizitante botanikistojn kiaj Antoine de Jussieu. Post sia reveno, Lineo neniam lasis Svedion denove.[67][68]

Reveno al Svedio[redakti | redakti fonton]

Nupta portreto de Lineo

Kiam Lineo revenis al Svedio la 28an de Junio 1738, li iris al Falun, kie li promesis sin al Sara Elisabeth Moræa. Tri monatojn poste, li translokiĝis al Stokholmo serĉi postenon kiel kuracisto, por elteni familion.[69][70] Denove, Lineo trovis patronon; li estis protektita de la grafo Carl Gustav Tessin, kiu helpis lin labori kiel kuracisto ĉe Almiralejo.[71][72] Dum tiu epoko en Stokholmo, Lineo helpis fondi la novan institucion Reĝa Sveda Akademio de Scienco; li iĝis ĝia unua estro.[73]

Ĉar liaj financoj pliboniĝis kaj nun sufiĉis por elteni familion, li ricevis permeson edziĝis al sia fianĉino, Sara Elisabeth Moræa. Ties nupto okazis la 26an de Junio 1739. Sep monatojn poste, Sara naskis sian unuan filon, nome Karolo. Du jarojn poste, naskiĝis filino, Elisabeth Christina, kaj la venontan jaron Sara naskis Sara Magdalena, kiu mortiĝis 15tagaĝa. Sara kaj Lineo havos kvar pliajn gefilojn: nome Lovisa, Sara Christina, Johannes kaj Sophia.[69][74]

La Linea hejmo en Upsalo

Maje de 1741, Lineo iĝis Profesoro de Medicino ĉe la Upsala Universitato, unue kun respondeco pri medicin-rilataj fakoj. Tuj li ŝanĝis lokon kun la alia Profesoro de Medicino, Nils Rosén, kaj tiele iĝis responsa pri la Botanika Ĝardeno (kiun li rekonstruos kaj etendos), botaniko kaj natura historio, anstataŭe. Oktobre samjare, lia edzino kaj naŭjara filo sekvis lin loĝi en Upsalo.[75]

Plua esplorado de Svedio[redakti | redakti fonton]

Öland kaj Gotland[redakti | redakti fonton]

Dej tagojn post sia profesoriĝo, li entreprenis ekspedicion al la insulaj provincoj Olando kaj Gotlando kun ses studentoj el la universitato, serĉi plantojn utilajn en medicino. Unue, ili veturis al Olando kaj restis tie ĝis la 21an de Junio, kiam ili enŝipiĝis al Visby en Gotlando. Lineo kaj liaj studentoj restis en Gotlando dum ĉirkaŭ unu monato, kaj poste revenis al Upsalo. Dum tiu ekspedicio, ili trovis 100 antaŭe neregistritajn plantojn. La observoj el la ekspedicio estis poste publikigitaj en Öländska och Gothländska Resa, verkita en sveda. Kiel ĉe Flora Lapponica, ĝi enhavis kaj zoologiajn kaj botanikajn observatojn, same kiel observojn pri la kulturo en Öland kaj Gotland.[76][77]

Dum la somero de 1745, Lineo publikigiss du pliajn librojn: Flora Suecica kaj Fauna Suecica. Flora Suecica estis strikte botanika libro, dum Fauna Suecica estis zoologia.[69][78] Anders Celsius estis kreinta la temperaturan skalon sianoman en 1742. La skalo de Celsius estis invertita kompare al nuna situo, nome el bolpunkto ĉe 0 °C kaj frostiga punkto ĉe 100 °C. En 1745, Lineus invertis la skalon al ties nuna standardo.[79]

Västergötland[redakti | redakti fonton]

Somere de 1746, Lineo estis denove komisiita de la registaro por estri ekspedicion, tiam al la sveda provinco Västergötland. Li eliris el Upsalo la 12an de Junio kaj revenis la 11an de Aŭgusto. Lia ĉefa kompano estis Erik Gustaf Lidbeck, studento kiu estis akompanante lin en antaŭa veturado. Lineo priskribis siajn trovojn el la ekspedicio en la libro Wästgöta-Resa, publikigota la venontan jaron.[76][80] Post reveni el la veturado la registaro decidis, ke Lineo partoprenu en alia ekspedicio al la plej suda provinco Skanio. Tiu veturo estis prokrastita, ĉar Lineo sentis sin tro okupita.[69]

En 1747, Lineo ricevis la titolon arkiatro, aŭ ĉefa kuracisto, el la sveda reĝo Adolfo Frederiko —kiel marko de granda respekto.[81] Samjare li estis elektita membro de la Akademio de Sciencoj en Berlino.[82]

Skanio[redakti | redakti fonton]

Printempe de 1749, Lineo povis finfine veturi al Skanio, denove komisiita de la registaro. Kun li li kunportis sian studenton, Olof Söderberg. Survoje al Skanio, li faris sian lastan viziton al siaj gefratoj en Stenbrohult ĉar lia patro estis mortinta la antaŭan jaron. La ekspedicio estis simila al antaŭaj veturadoj en plej aspektoj, sed tiam li ricevis ordonon ankaŭ trovi plej taŭgan lokon por planti arbojn de genroj juglando kaj sveda sorparbo; tiuj arboj estis uzitaj de militistoj por fabriki riflojn. La vojaĝo estis sukcesa, kaj la observoj de Lineo estis publikigitaj la venontan jaron en Skånska Resa.[83][84]

Rektoro de Upsala Universitato[redakti | redakti fonton]

La somerdomo de Lineo ĉe sia bieno de Hammarby
La Linea Ĝardeno en Upsalo

En 1750, Lineo iĝis rektoro de Upsala Universitato, kio startis periodon kiam naturaj sciencoj estis aprezataj.[69] Eble plej grava kontribuo lia dum sia tempo en Upsalo estis instruado; multaj el liaj studentoj veturis al variaj lokoj en la mondo kaj kolektis botanikajn specimenojn. Lineo nomigis kelkajn el ili siaj "apostoloj".[85] Lia instruado estis normale tre populara kaj okazis ofte sur la Botanika Ĝardeno. Li klopodis instrui la studentojn pensi per si mem kaj ne fidi iun ajn, eĉ ne lin. Eĉ pli popularaj ol lia instruado estis la botanikaj ekskursoj okazintaj ĉiu sabate dum somero, kie Lineo kaj liaj studentoj esploris la flaŭron kaj la faŭnon en la najbareco de Upsalo.[86]

Publikigo de Philosophia Botanica[redakti | redakti fonton]

Lineo publikigis Philosophia Botanica en 1751. La libro enhavis kompletan studon de la taksonomia sistemo kiun li estis uzinta en siaj komencaj verkoj. Ĝi enhavis ankaŭ informaron pri kiel fari taglibron pri veturoj kaj kiel teni botanikan ĝardenon.[87]

Publikigo de Species Plantarum[redakti | redakti fonton]

Lineo publikigis Species Plantarum, la verkon kiu estas nune internacie akceptita kiel startiga punkto de moderna botanika nomenklaturo, en 1753.[88] La unua volumeno aperis la 24an de Majo, la dua sekvis la 16an de Aŭgusto[89] samjare.[90] [91] La libro enhavis 1,200 paĝojn kaj estis publikigita en du volumenoj; ĝi priskribis ĉirkaŭ 7,300 speciojn.[92][93] Samjare la reĝo igis lin kavaliron de Ordeno de la Polusa Stelo, nome li iĝis la unua civilulo en Svedio kiu iĝis kavaliro de tiu ordeno. Li poste rare estis vidita sen vesti la insignon.[94]

Ennobligo[redakti | redakti fonton]

Lineo konsideris Upsalon tro brua kaj nesana, kaj tiele li aĉetis du farmojn en 1758: Hammarby kaj Sävja. La venontan jaron, li aĉetis najbaran farmon, Edeby. Li elspezis la somerojn kun sia familio ĉe Hammarby; dekomence li havis nur unu malgrandan unuetaĝan domon, sed en 1762 oni aldonis novan, pli grandan konstruaĵon.[84][95] En Hammarby, Lineo faris ĝardenon kie li povis krski plantojn kiuj ne estus estintaj kreskitaj en la Botanika Ĝardeno en Upsalo. Li ekkonstruis muzeon sur monteto ĉe Hammarby en 1766, kie li translokigis siajn bibliotekon kaj kolekton de plantoj. Incendio kiu detruis ĉirkaŭ unu trionon de Upsalo kaj estis minacinta sian rezidejon tie necesigis la translokigon.[96]

Titolpaĝo de la deka eldono de Systema Naturæ (1758)

Ekde la komenca apero de Systema Naturae en 1735, la libro estis ampleksigita kaj represita kelkajn fojojn; la deka eldono aperis en 1758. Tiu eldono establiĝis kiel startiga punkto por zoologia nomenklaturo, ekvivalento de Species Plantarum.[92][97]

La sveda reĝo Adolfo Frederiko garantiis al Lineo nobelecon en 1757, sed li estis ennobeligita nur en 1761. Danke al tiu nobeligo, li prenis la nomon Carl von Linné (latinigita kiel Carolus a Linné), 'Linné' kiel mallongigo kaj francigita versio de 'Linnæus', kaj la germanan titolon 'von' signife sian ennobeligon.[23] La nobela familia blazono elstare aperigas ĝemelfloron, unu el plej preferataj floroj de Lineo; ĝi ricevis la sciencan nomon Linnaea borealis en lia honoro fare de Gronovius. La ŝildo en la blazono estis dividita en du trionoj: ruĝa, nigra kaj verda pro la tri regnoj de naturo (animala, minerala kaj vegetala) en la klasigo de Lineo; en la centro estas ovo "kiu indikas Naturon, kiu estas kontinua kaj perpetuata in ovo." Sube estas latina frazo, pruntita el la Eneado, kiu diras "Famam extendere factis": oni etendas onian famon per oniajn farojn.[98][99][100]

Post sia ennobeligo, Lineo plue instruis kaj verkis. Lia reputacio estis etenda tra la tuta mondo, kaj li korespondis kun multaj diversaj homoj. Ekzemple, la carino Katerina la 2-a de Rusio sendis al li semojn el sia lando.[101] Li korespondis ankaŭ kun Giovanni Antonio Scopoli, "la Lineo de la Aŭstria Imperio", kiu estis doktoro kaj botanikisto en Idrija, Duklando de Karniolo (nune en Slovenio).[102] Scopoli komunikis ĉiujn siajn trovojn kaj priskribojn (ekzemple de proteo kaj de gliro, nome du malgrandaj animaloj ĝis tiam nekonatajn de Lineo). Lineo ege respektis lin kaj montris grandan intereson en lia verko. Li nomigis genron de solanacoj, Scopolia, fonto de la skopolamino, laŭ lia nomo. Pro la granda distanco, ili neniam renkontis.[103][104]

Lastaj jaroj[redakti | redakti fonton]

Tomboŝtono de Karolo Lineo kaj de lia filo Karolo Lineo la Juna

Lineo estis liberigita el siaj devoj en la Reĝa Sveda Akademio de Scienco en 1763, sed plulaboris tie kiel kutime dum pli ol dek pluaj jaroj.[69] Li elposteniĝis kiel rektoro ĉe Upsala Universitato en Decembro 1772, ĉefe pro sia malpliiĝanta sanstato.[68][105]

La lastaj jaroj de Lineo estis ĝenitaj de malsano. Li estis suferinta el malsano nome la Upsala febro en 1764, sed survivis danke al zorgo de Rosén. Li disvolvigis iskiatalgion en 1773, kaj la venontan jaron, li suferis atakon kiu parte paralizis lin.[106] Li suferis duan atakon en 1776, kaj perdis la uzadon de sia dekstra flanko kaj lasis lin senigita je sia memoro; dum li ankoraŭ admiris sian verkojn, li jam ne plu rekonis sin kiel ties aŭtoro.[107][108]

En Decembro de 1777, li suferis alian atakon kiu ege malfortigis lin, kaj eventuale konsukis al lia morto la 10an de Januaro 1778 en Hammarby.[105][109] Spite sia deziro esti enterigita en Hammarby, li estis entombigita en la Upsala Katedralo la 22an de Januaro.[110][111]

Lia biblioteko kaj kolektoj estis lasataj al lia vidvino Sara kaj ties filoj. Joseph Banks, angla botanikisto, volis aĉeti la kolekton, sed lia filo Karolo malakceptis kaj translokigis la kolekton al Upsalo. Tamen, en 1783 Karolo mortiĝis kaj Sara heredis la kolekton, kaj supervivis kaj sian edzon kaj sian filon. Ŝi klopodis vendi ĝin al Banks, sed li jam ne plu estis interesata; anstataŭe estis konatulo nome 24jaraĝa medicina studento, James Edward Smith, kiu aĉetis la tutan kolekton: 14,000 plantoj, 3,198 insektoj, 1,564 konkoj, ĉirkaŭ 3,000 leteroj kaj 1,600 libroj. Smith estis fondinto de la Linea Societo de Londono post kvin jaroj.[111][112]

La nomo von Linné finis ĉe lia filo Karolo, kiu neniam edziĝis.[4] Lia alia filo, Johano, estis mortinta 3jaraĝa.[113] Estas ĉirkaŭ 200 descendantoj de Lineo tra du el liaj filinoj.[4]

Duvorta nomsistemo[redakti | redakti fonton]

Lineo donis al ĉiu specio koncizan nomon en la latina de du partoj: tio estas la dunoma nomsistemo. Ekzemple, Homo sapiens ("homo saĝa") por homo kaj Homo troglodytes ("homo kaverna") por la ĉimpanzo. Antaŭ Lineo, sciencistoj donis al specioj longajn priskribajn nomojn, kiuj eĉ ne estis normigitaj.

homo = Homo sapiens

La unua parto de la nomo estas la nomo de la genro, la dua de la specio. Do Lineo rigardis la homon kaj la ĉimpanzon kiel du specioj de la sama genro, Homo. (Hodiaŭ, la scienca nomo de la ĉimpanzo estas Pan troglodytes, kvankam ĉimpanzoj ne loĝas en kavernoj).

Enklasigo[redakti | redakti fonton]

La ideo de genro kaj specio venis el Aristotelo. Sed el la genroj, Lineo kreis ordojn, el ordoj, klasojn kaj el klasoj, regnojn. Ekzemple, Lineo klasigis homon tiel:

La tri regnoj de Linné estis animaloj, plantoj kaj mineraloj.

Lineo estis pia luterano kaj rigardis biologion kiel la studon de la ordo kreita de la Eternulo. Li kredis, ke la specioj estas realaj (kaj ne arbitraj) kaj neŝanĝeblaj (kontraste al Karolo Darvino, kiu rigardis la speciojn kiel ŝanĝeblajn).

Lineo faris plurajn vojaĝojn al periferiaj partoj de Svedio; liaj disĉiploj studvojaĝis en la tuta mondo.

Species plantarum, grava verko de Lineo.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Linnaeus, Carl (1707–1778). Author Details. Alirita 1a Oktobro 2011.
  2. [1] ICZN Chapter 16, Article 72.4.1.1 - "For a nominal species or subspecies established before 2000, any evidence, published or unpublished, may be taken into account to determine what specimens constitute the type series." and Article 73.1.2 - "If the nominal species-group taxon is based on a single specimen, either so stated or implied in the original publication, that specimen is the holotype fixed by monotypy (vidu Recommendation 73F). Se la taksono estis establita antaŭ 2000 pruvaro deriva el for el la propra verko ĝi povas esti enkalkulita [Art. 72.4.1.1] por helpi identigi la specimenon."
  3. 3,0 3,1 What people have said about Linnaeus. Linné on line. Alirita 3a Oktobro 2011.
  4. 4,0 4,1 4,2 Linnaeus deceased. Linné on line. Alirita 3a Oktobro 2011.
  5. Broberg (2006), p. 7.
  6. 6,0 6,1 Blunt (2004), p. 12.
  7. 7,0 7,1 Blunt (2004), p. 13.
  8. Stöver (1974), p. 8.
  9. Broberg (2006), p. 10.
  10. Quammen (2007), p. 1.
  11. Blunt (2004), p. 15.
  12. Blunt (2004), pp. 15–16.
  13. Stöver (1974), p. 5.
  14. Blunt (2004), p. 16.
  15. Stöver (1974), pp. 5–6.
  16. Carl von Linnés betydelse såsom naturforskare och läkare : skildringar utgifna af Kungl. Vetenskapsakademien i anledning af tvåhundraårsdagen af Linnés födelse|http://runeberg.org/linne200ar/linnebotan/0007.html
  17. Stöver (1974), p. 6.
  18. Blunt (2004), pp. 16–17.
  19. 19,0 19,1 Blunt (2004), pp. 17–18.
  20. Stöver (1974), pp. 8–11.
  21. Blunt (2004), p. 18.
  22. Stöver (1974), p. 13.
  23. Citaĵa eraro Nevalida <ref> etikedo; neniu teksto estis donita por ref-oj nomataj Blunt171; $2
  24. Blunt (2004), pp. 21–22.
  25. Stöver (1974), p. 15.
  26. Stöver (1974), pp. 14–15.
  27. Blunt (2004), pp. 23–25.
  28. Blunt (2004), pp. 31–32.
  29. Stöver (1974), pp. 19–20.
  30. Blunt (2004), pp. 32–34.
  31. Blunt (2004), p. 34–37.
  32. 32,0 32,1 Blunt (2001), pp. 36–37.
  33. Anderson (1997), p. 40.
  34. Anderson (1997), pp. 42–43.
  35. Blunt (2001), p. 38.
  36. Blunt (2001), pp. 42–43.
  37. Anderson (1997), pp. 43–44.
  38. Anderson (1997), p. 46.
  39. Blunt (2001), pp. 63–65.
  40. Blunt (2004), pp. 39–42.
  41. 41,0 41,1 Broberg (2006), p. 29.
  42. Quammen (2007), p. 2.
  43. Stöver (1974), pp. 38–39.
  44. 44,0 44,1 Frodin (2001), p. 27.
  45. Blunt (2001), p. 54.
  46. Blunt (2001), p. 74.
  47. Blunt (2001), pp. 78–79.
  48. Stöver (1974), p. 71.
  49. 49,0 49,1 Anderson (1997), pp. 60–61.
  50. Blunt (2004), p. 90.
  51. 51,0 51,1 Blunt (2001), p. 94.
  52. Citaĵa eraro Nevalida <ref> etikedo; neniu teksto estis donita por ref-oj nomataj Linnaeus.E2.80.99_thesis_on_the_ague_.28malaria.29; $2
  53. Anderson (1997), p. 66.
  54. Blunt (2004), pp. 98–100.
  55. Blunt (2001), p. 98.
  56. Anderson (1997), pp. 62–63.
  57. 57,0 57,1 Blunt (2004), pp. 100–102.
  58. Anderson (1997), p. 64.
  59. Stöver (1974), pp. 81–82.
  60. Blunt (2001), pp. 106–107.
  61. Stöver (1974), p. 89.
  62. Stöver (1974), pp. 89–90.
  63. Stöver (1974), pp. 90–93.
  64. Stöver (1974), p. 95.
  65. Veitch (1897)
  66. "If this is not Helen's Nepenthes, it certainly will be for all botanists. What botanist would not be filled with admiration if, after a long journey, he should find this wonderful plant. In his astonishment past ills would be forgotten when beholding this admirable work of the Creator!" (tradukita el la Latino fare de Harry Veitch)
  67. Blunt (2001), p. 123.
  68. 68,0 68,1 Koerner (1999), p. 56.
  69. 69,0 69,1 69,2 69,3 69,4 69,5 Louise Petrusson. Carl Linnaeus. Alirita 3a Aprilo 2010.
  70. Stöver (1974), p. 141.
  71. Stöver (1974), pp. 146–147.
  72. Koerner (1999), p. 16.
  73. Koerner (1999), pp. 103–105.
  74. Stöver (1974), p. 382.
  75. Gribbin & Gribbin (2008), pp. 49–50.
  76. 76,0 76,1 Koerner (1999), p. 115.
  77. Blunt (2004), pp. 137–142.
  78. Stöver (1974), pp. 117–118.
  79. Koerner (1999), p. 204.
  80. Blunt (2004), p. 159.
  81. Blunt (2004), p. 165.
  82. Stöver (1974), p. 167.
  83. Blunt (2004), pp. 198–205.
  84. 84,0 84,1 Koerner (1999), p. 116.
  85. Gribbin & Gribbin (2008), pp. 56–57.
  86. Blunt (2004), pp. 173–174.
  87. Blunt (2004), p. 221.
  88. Stace (1991), p. 24.
  89. ICBN (Vienna Code), Art. 13.5, ex. 13.3.
  90. The date of issue of both volumes was later, for practical purposes, arbitrarily set on 1 May, see Stearn, W.T. (1957), The preparation of the Species Plantarum and the introduction of binomial nomenclature, in: Species Plantarum, A Facsimile of the first edition, London, Ray Society: 72 and ICBN (Vienna Code) Art. 13.5: "The two volumes of Linnaeus' Species plantarum, ed. 1 (1753), which appeared in May and August, 1753, respectively, are treated as having been published simultaneously on 1 May 1753."
  91. Sprague (1953)
  92. 92,0 92,1 Gribbin & Gribbin (2008), p. 47.
  93. Stöver (1974), pp. 198–199.
  94. Blunt (2004), p. 166.
  95. Blunt (2004), p. 219.
  96. Blunt (2004), pp. 220–224.
  97. Blunt (2004), p. 6.
  98. Blunt (2004), p. 199.
  99. Blunt (2004), pp. 229–230.
  100. Gribbin & Gribbin (2008), p. 62.
  101. Uppsala University, Linné Online, anglalingva versio
  102. Soban, , "A Living Bond between Idrija and Uppsala. Kontrolita 4a Aprilo 2012.
  103. (Januaro 2005)A Living Bond between Idrija and Uppsala. Slovenija.svet. Alirita 2007-12-01.
  104. Scopoli, Giovanni Antonio. . Joannes A. Scopoli-Carl Linnaeus. Dopisovanje/Correspondence 1760–1775, ed. Darinka Soban. Slovenian Natural history society. 
  105. 105,0 105,1 Blunt (2004), p. 245.
  106. Blunt (2004), p. 232.
  107. Stöver (1974), pp. 243–245.
  108. Broberg (2006), p. 42.
  109. Gribbin & Gribbin (2008), p. 63.
  110. Quammen (2007), p. 4.
  111. 111,0 111,1 Anderson (1997), pp. 104–106.
  112. Blunt (2001), pp. 238–240.
  113. Linnaeus, Johannes (1754–1757). Swedish. Son of Carl Linnaeus and Sara Elisabet Linnaea. The Linnaeus Correspondence. Alirita 4a Oktobro 2011.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]