William Shakespeare
El Vikipedio
| William Shakespeare | ||
|---|---|---|
| Dato de naskiĝo | 23-an de aprilo 1564 | |
| Loko de naskiĝo | ||
| Dato de morto | 23-an de aprilo 1616 | |
| Loko de morto | ||
| Nacieco | anglo | |
| Sukcesis kiel | poeto, dramverkisto | |
| Artista celigo | teatraĵoj | |
William SHAKESPEARE [ŭiljam ŝejkspir], esperante Vilhelmo Ŝekspiro (naskiĝis en aprilo 1564 - dato ne certe konata; li baptiĝis la 26-an de aprilo - kaj mortis la 23an de aprilo 1616), estis angla poeto kaj dramverkisto, konsiderata preskaŭ universale unu el la plej bonaj poetoj kaj dramverkistoj de la mondo kaj la plej bona verkisto de la angla lingvo. Li skribis entute 38 teatraĵojn, 154 sonetojn, du longajn poemojn kaj kelkajn aliajn poemojn. Kiel kultura kaj lingva fonto en la anglalingva mondo, nur la Biblio estis pli influhava ol li. Liaj verkoj estas tradukitaj en ĉiuj grandaj lingvoj kaj oni ludas ilin pli ofte ol la teatraĵojn de iu alia dramisto.
Shakespeare naskiĝis kaj elkreskis en Stratford-upon-Avon. Kiam li estis 18-jaraĝa, li edziĝis je Anna Hathaway, kiu naskis al li tri infanojn: Susanna kaj ĝemelojn Hamnet kaj Judith. Inter la jaroj 1585 kaj 1592 li komencis labori en Londono kiel aktoro kaj verkisto, al li ankaŭ apartenis parto de Londona kompanio titolita "La viroj de lordo Chamberlain" (angle: Lord Chamberlain's men), kiu poste estis konata kiel "La viroj de reĝo" (angle: King's men).
Li revenis al Stratford en la jaro 1613 (ĉirkaŭ) kaj tie li mortis post tri jaroj. Li mortis je la sama dato (ne je la sama tago, ĉar Britio uzis julian kalendaron) kiel Miguel de Cervantes. Tial, la 23-a de aprilo estas internacia librotago.
Shakespeare verkis siajn plej konatajn teatraĵojn inter la jaroj 1590 kaj 1613. Liaj fruaj verkoj estis precipe komedioj kaj historiaj ludoj. Tamen, post la jaro 1608 li komencis skribi tragediojn, ekzemple Makbeto, Hamleto kaj la reĝo Lear.
Multe da liaj verkoj estis plurfoje publikigitaj dum lia vivo kaj eĉ tiam Shakespeare estis tre populara, same kiel nuntempe, ĉar liaj teatraĵoj montras tre bonegan regadon de lingvo kaj profundan komprenon pri homo.
Enhavo |
[redakti] Teatraĵoj
[redakti] Historiaj teatraĵoj
- 1596 : Reĝo Johano
- 1595 : Rikardo la 2-a
- 1593 : Rikardo la 3-a
- 1598 : Henriko la 4-a
- 1599 : Henriko la 5-a
- 1590-1592 : Henriko la 6-a
[redakti] Komedioj
- 1590-1595 : La Du Ĝentilhomoj el Verono
- 1600 : Kiel plaĉas al vi
- 1594 : La Komedio de eraroj
- 1602-1603 : Fino bona, ĉio bona
- 1598 : La Venecia Komercisto
- 1594 : Perditaj Amopenoj
- 1599 : Multa bruo pri nenio
- 1607 : Periklo
- 1595 : Sonĝo de someromeza nokto
- 1594 : La Dresado de la megero
- 1597 : La Gajaj Edzinoj de Vindsoro
- 1611 : La Ventego
- 1604 : Mezuro por mezuro
- 1601 : Dekdua nokto aŭ Epifanio : aŭ kiel vi volas
[redakti] Tragedioj
- 1607 : Antonio kaj Kleopatra
- 1608 : Koriolano
- 1603 : Hamleto, reĝido de Danujo
- 1599 : Julio Cezaro
- 1605 : La Tragedio de Reĝo Lear
- 1606 : Makbeto
- 1604 : Otelo, la maŭro de Venecio
- 1595 : Romeo kaj Julieta
- 1606 : Timono de Ateno
- 1593 : Tito Androniko
- 1601 : Trojlo kaj Kresida
[redakti] Fabelaj teatraĵoj
[redakti] En Esperanto aperis
- Antonio kaj Kleopatro. (Antony and Cleopatra.) Tragedio en kvin aktoj. Tutproze tradukis Stephen A. Andrew. - Rickmansworth: The Esperanto Publ. Co., 1947. - 95 paĝoj.
- La dresado de la megero. (The taming of the shrew.) Tradukis Gerald C. Jervis. (Esperantaj kajeroj 10.) - Rotterdam 1988. - 136 paĝoj.
- Epifanio, aŭ: Kiel vi volas. (Twelfth night, or: What you will.) Traukis William Auld. - Glasgow: Eld. Kardo, 1977. - 71 paĝoj.
- La gajaj edzinoj de Windsor. (The merry wives of Windsor.) Tradukis Stephen A. Andrew. - Rickmansworth: The Esperanto Publ. Co., 1948. - 89 paĝoj.
- Hamleto, reĝido de Danujo. (The tragical history of Hamlet, prince of Denmark.) Tradukis L. Zamenhof. (Biblioteko de la lingvo internacia Esperanto 71.) - Nürnberg: Tümmel, 1894. - 136 paĝoj.
- Hamleto, princo de Danujo. (The tragical history of Hamlet, prince of Denmark.) Tradukis L. N. M. Newell. - La Laguna: Régulo, 1964. - 207 paĝoj.
- Julio Cezaro. (Julius Caesar.) Tragedio en kvin aktoj. Tradukis D. H. Lambert. - London: Brita Esperantista Asocio, 1906. - VI, 85 paĝoj.
- Kiel plaĉas al vi. (As you like it.) Komedio en kvin aktoj. Tradukis Ivy Kellerman. - Washington, DC: Sesa Internacia Kongreso de Esperanto, 1910. - 137 paĝoj.
- La komedio de eraroj. (The comedy of errors.) Tradukis William Auld kaj Asen M. Simeonov. - Glasgow; Sarajevo: Eld. Kardo; ELBiH, 1945. - 88 paĝoj.
- Makbeto. (Macbeth.) Tradukis D. H. Lambert. - Paris: Hachette, 1908. - 160 paĝoj.
- Otelo, la maŭro de Venecio. (The tragoedy of Othello, the moore of Venice.) Tradukis Reto Rossetti. - La Laguna: Régulo, 1960. - 207 paĝoj.
- Romeo kaj Julieta. (An excellent conceited tragedie of Romeo and Juliet.) Tutproze tradukis Stephen A. Andrew. - Heronsgate, Rickmannsworth: Esperanto Publ. Co., 1945. - 77 paĝoj.
- Somermeznokta sonĝo. (A midsummer night's dream.) Traddukis K. Kalocsay. - La Laguna: Régulo, 1967. - 99 paĝoj.
- La sonetoj. (The sonnets.) Tradukis William Auld. - Pisa: Edistudio, 1981. - 326 paĝoj. (serio Oriento-Okcidento, n-ro 16).
- Sonĝo de someromeza nokto. (A midsummer night's dream.) Tradukis Louise Briggs. - London: Brita Literatura kaj Debata Societo, [proks. 1921]. - 70 paĝoj.
- La tempesto. (The tempest.) Tradukis K. Kalocsay. - La Laguna: Régulo, 1970. - 119 paĝoj.
- La tragedio de Reĝo Lear. (True cronicle historie of the life and death of king Lear and his three daughters.) Tradukis A. L. Curry kaj A. J. Ashley. - Dresden: Limpert, 1924. - 160 paĝoj.
- La tragedio de Reĝo Lear. (True cronicle historie of the life and death of king Lear and his three daughters.) Tradukis K. Kalocsay. - Rotterdam: UEA, 1966. - 160 paĝoj. (serio Oriento-Okcidento, n-ro 6).
- Trojlo kaj Kresida. (Troilus and Cressida.) Tutproze tradukis Stephen A. Andrew. - Rickmansworth: Esperanto Publ. Co., 1952. - 94 paĝoj.
- La Venecia Komercisto. (The merchant of Venice.) Tradukis Alfred E. Wackrill. - London: British Esperanto Association, 1914. - 101 paĝoj.
- La Ventego. (The tempest.) Tradukis Ach. Motteau. - London: The Esperantist, [1903]. - 96 paĝoj.
- La vintra fabelo. (The winter's tale.) Tradukis Humphrey Tonkin. - Rotterdam: UEA, 2006. - 154 paĝoj.
- La vivo de Henriko Kvina. (Henry V.) Tradukis Humphrey Tonkin. - Rotterdam: UEA, 2003. - 158 paĝoj.
- Rikardo Tria (Richard III) Tradukis John Francis, Glasgow, Eldonejo Kardo, 1980. - 146 p.
[redakti] Vidu ankaŭ
[redakti] Eksteraj ligiloj
- Irigu vin tra intrigo vintra (recenzo pri La vintra fabelo de William Shakespeare) el Monato
[redakti] Aliaj projektoj
Vikicitaĵoj proponas citaĵojn de aŭ pri William Shakespeare
Komunejo proponas multimediajn dosierojn al temo sub la gloso William Shakespeare