Falko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Falko
Alaŭdfalko
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Falkoformaj Falconiformes
Familio: Falkedoj Falconidae
Genro: Falko Falco
Linnaeus, 1758
Specioj

ĉirkaŭ 37; vidu tekston.

Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La falkoj estas rabobirdoj apartenantaj al la familio de falkedoj. La genro enhavas 37 speciojn, amplekse distribuata tra Eŭropo, Azio kaj Nordameriko.

Per siaj longaj, mallarĝaj, falĉilformaj flugiloj, falkoj flugas tre lerte kaj vigle, povas rapidege flugi kaj rapidege ŝanĝi direkton. Falkidoj en sia unua flugojaro, havas pli longajn flugilplumojn kiuj faras ties kunfiguradon pli kiel tiu de celĝeneralaj birdoj kiaj tiuj de larĝaj flugiloj. Tio faciligas flugon dum lernado de la esceptaj taskoj postulataj por efika ĉasado kiel plenkreskuloj.

Oni konstatis ekzemplerojn de Migra falko je rapideco de 200 mejloj hore (320 km/h), kio faras ilin la plej rapida animalo surtere.[1] Aliaj falkoj estas la Ĉasfalko, la Balkanfalko, kaj la Kolombofalko. Kelkaj malgrandaj falkoj kun longaj mallarĝaj flugiloj estas nomataj apusfalkoj, kaj kelkaj kiuj ŝvebas por ĉasadi estas nomataj turfalkoj. Ls falkoj estas parto de la familio de Falkedoj, kiu inkludas ankaŭ la karakarojn, la Ridfalkon, la arbarfalkojn, kaj la falketojn.

Falkoj ne nestas sed demetas siajn ovojn rekte sur grundo.

Falko estis adorata en antikva Egiptio, kies dio Horuso havis kapon de falko.

La grandaj specioj de falkoj estis delonge uzataj por ĉasi en Eŭropo kaj tiu tekniko nomiĝas el falko Falkado. Ankoraŭ en Arabio kaj en multaj aliaj landoj oni praktikas tiun ĉasspecon.

Kiel ĉe multaj rabobirdoj, falkoj havas esceptan vidpovon; unu specio havas la vidan kapablon 2.6 fojojn pli pova ol la normala homa.[2]

Februare de 2005, la kanada ornitologo Louis Lefebvre anoncis metodon mezuri la gradon de birda inteligento laŭ la kapablo novigi la manĝokutimojn. La falkoj kaj la korvedoj akiris plej altajn resultojn en tiu gamo.[3]

Specioj[redakti | redakti fonton]

Jeno sekvas la taksonomian ordon de White et al. (1996), escepte ĉe ĝustigoj ĉe la turfalkaro.

Sistematiko kaj evoluo[redakti | redakti fonton]

Kompare al aliaj rabobirdoj, la restoj de fosilioj de falkoj ne estas bone distribuataj en epokoj. La plej malnovaj fosilioj provizore atribuitaj al tiu genro estas de fina Mioceno, antaŭ malpli da 10 milionoj da jaroj. Tio koincidas kun periodo en kiu multaj modernaj genroj de birdoj iĝis rekoneblaj en la fosiliaj restoj. La falka stirpo povus tamen esti iom pli malnovaj ol tiu kaj laŭ la distribuado de fosilioj kaj de vivitaj taksonoj de la genro Falco estas probable de origino de Nordameriko, Afriko aŭ eble MezorientoEŭropo.

Falkoj estas divideblaj en tri aŭ kvar grupojn. La unua enhavas la turfalkojn (probable escepte la Amerika turfalko);[4] kutime malgrandaj kaj fortikaj falkoj de ĉefe bruna supra koloro kaj foje kun seksa dimorfismo; tri afrikaj specioj kiuj estas ĝenerale grizaj estas aparte el la tipaj membroj de tiu grupo. Turfalkoj manĝas ĉefe surgrundajn animalojn, nome vertebrulojn kaj senvertebrulojn de taŭga grando, kiaj roduloj, reptiliojinsektoj.

La dua grupo enhavas iom pli grandajn (averaĝe) kaj pli elegantajn speciojn, nome la apusfalkoj kaj parencoj. Tiuj birdoj estas karakteraj pro konsiderindaj kvantoj de malhele ardezgriza koloro en sia plumaro; la vanga areo estas preskaŭ ĉiam nigra. Ili manĝas ĉefe pli malgrandajn birdojn.

Plej membroj de la genro Falco montras denton ĉe supra makzelo.

Tria grupo estas la Migra falko kaj ties parencoj: grandaj povaj birdoj kiuj havas ankaŭ nigran markatan vangan areon (escepte kelkaj tre helaj morfoj), kaj ofte ankaŭ nigran kronon. Krome ili estas iome intermezaj inter la aliaj grupoj, kaj estas ĉefe mezgrizaj kun iome da pli helaj aŭ pli brunecaj koloroj supre. Ili estas averaĝe pli delikate bildaj ol la apusfalkoj kaj se oni ekskludas la hierofalkojn (vidu sube), tiu grupo enhavas tipajn speciojn kun horizontala strieco en subaj partoj. Male al la aliaj grupoj, kie la vostokoloro varias multe ĝenerale sed malmulte laŭ rilatoj pri evoluo,[5] la vostoj de la grandaj falkoj estas tre uniforme malhelgrizaj kun apenaŭ videbla nigrecaj bendoj kaj malgrandaj blankaj pintoj, kvankam tio estas probable pleziomorfa. Tiuj grandaj specioj de la genro Falco manĝas mezgrandajn birdojn kaj surgrundajn vertebrulojn.

Tre similaj al tiuj kaj foje inkludataj tie estas la 4 aŭ ĉirkaŭe specioj de hierofalkoj (laŭlitere, "akcipitro-falkoj"). Ili reprezentas taksonoj kun kutime pli da feomelanino kiu havigas ruĝecajn aŭ brunajn kolorojn, kaj ĝenerale pli markatajn plumarbildojn iom similaj al tiuj de akcipitroj. Rimarkinde ties subaj partoj havas ampleksan bildon de makuletoj, linioj aŭ sagokapaj markoj.

Dum tiuj tri aŭ kvar grupoj, izole konsiderataj, estus neformala aranĝo, ili probable enhavas kelkajn distingajn kladojn en sia tuteco. Studo de DNA de kelkaj turfalkoj (Groombridge et al. 2002) identigis kladon enhavantan la speciojn de la Komuna turfalko kaj rilataj specioj kun "vangaj-strioj", por ekskludo de tiaj taksonoj kiaj la Blankokula turfalko (kiu ne havas vangan strion), la Malgranda turfalko (kiu estas tre simila al la Komuna sed ankaŭ ne havas vangan strion), kaj la Amerika turfalko. Tiu lasta specio havas vangan strion, sed ties kolorbildo – krom la bruneca dorso – kaj rimarkinde ankaŭ la nigraj plumoj malantaŭ la orelareo, kio neniam okazas ĉe la veraj turfalkoj, rememoras al kelkaj apusfalkoj. La vangastriaj turfalkoj ŝajne disiĝis el siaj parencoj en la Gelaziano, antaŭ ĉirkaŭ 2.5-2 mj, kaj estas ŝajne de tropika orientafrika deveno. La tuta grupo de "veraj turfalkoj" —eksklude la amerikan specion— estas probable distinga kaj tre nova klado, kiel sugestite de siaj nombraj apomorfoj.

Aliaj studoj[6] konfirmis, ke la hierofalkoj estas monofiletika grupo –kaj hazarde ke hibridiĝo estas tre ofta almenaŭ ĉe la pli grandaj specioj de falkoj. Komencaj studoj de DNA sugestis, ke la hierofalkoj estas bazaj inter vivantaj falkoj.[7] Nun oni scias ke temas pri eraroj pro la esto de transpaso de DNA (Wink & Sauer-Gürth 2000); fakte la hierofalkoj estas tre juna grupo, origine eble samtempe kun laeko de laĉefa turfalka radiado, antaŭ ĉirkaŭ 2 milionoj da jaroj. Tiu stirpo ŝajne formortis iam en la pasinto; la nuna diverso estas de tre ĵusa deveno, kvankam oni scias malmulte pri ties fosilia historio (Nittinger et al. 2005, Johnson et al. 2007).

La filogenio kaj limoj de la Migra falko kaj de la apusfalkoj estas pli problema. Molekulaj studoj estis farataj nur en malmultaj specioj, kaj ĉefe la morfologie ambigvaj taksonoj ofte estis malmulte studitaj. La morfologio de la sirinkso, kiu kontribuas al solvo de la ĝenerala filogenio de la Falkedoj,[8] ne estas tre informa ĉe ĉi-genro. Tamen kerna grupo enhavanta la Migran falkon kaj la Nordafrikan falkon kiuj siavice grupiĝas kun la hierofalkoj kaj kun la pli malproksima Meksika falko (kiu estis foje situa kun la hierofalkoj, kvankam ĝi estas entute distingaj biogeografie), same kiel almenaŭ plej parto de la "tipaj" apusfalkoj, estas konfirmita kiel monofiletikaj kiel estis supozita.[9]

Ĉar la amerikaj membroj de la genro Falco estas ankoraŭ membroj de la grupo de la MIgra falko aŭ estas ŝajne pli bazaj specioj, ŝajnas, ke la komenca plej sukcesa evolua radiado okazis en Holarkto kio originiĝis eble ĉe centra Eŭrazio aŭ en (norda) Afriko. Almenaŭ estis unu aŭ kelkaj stirpoj en Nordameriko ĉe la komenca Plioceno.

La origino de la nunaj grupoj de la genro Falco —la "tipaj" apusfalkoj kaj turfalkoj ekzemple, aŭ la komplekso Migra-hierofalko, aŭ la Plumbofalko— povas esti fidinde lokigitaj ĉe la limo de Mioceno kaj Plioceno ĉe la Piacenziano kaj ĉe la Gelaziano, kiu estas antaŭ ĉirkaŭ 8 al 2.4 milionoj da jaroj, kiam la vango-striaj turfalkoj diversiĝis. Kelkaj grupoj de falkoj, kiaj la komplekso de hierofalkoj aŭ la superspecio de la Migra-Nordafrika falkoj, evoluis nur en pli ĵusaj tempoj; la specioj de la unue menciata grupo ŝajne estas nur 120,000jaraĝaj aŭ proksimume (Nittinger et al. 2005).

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. 2003 Grolier Encyclopedia, The Great Book of Knowledge, The Speed of Animals, pp. 278
  2. Science/AAAS Sciencemag.org, 16 April 1976: Vol. 192. no. 4236, pp. 263 - 265 COI:10.1126/science.1257767
  3. EurekAlert.org, Science News, AAAS Annual Meeting, 2005.
  4. Groombridge et al. (2002)
  5. Ekzemple vostokoloro ĉe la Komuna kaj la Malgranda turfalkoj estas absolute identa, kvankam ili ŝajne ne estas tre proksime rilataj (Groombridge et al. 2002). Aliflanke la Vulpo- kaj la Blankokula turfalkoj povas esti apartigitaj unuavide pro siaj vostokoloroj, sed ne pro multe plie; ili povus esti tre proksimaj parencoj kaj estas probable multe pli proksimaj unu de alia ol la Malgranda kaj la Komuna turfalkoj.
  6. Helbig et al. (1994), Wink et al. (1998), Wink & Sauer-Gürth (2000), Wink et al. (2004), Nittinger et al. (2005)
  7. E.g. Helbig et al. (1994), Wink et al. (1998)
  8. See Griffiths (1999), Griffiths et al. (2004).
  9. Helbig et al. (1994), Wink et al. (1998)