Alaŭdfalko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Alaŭdfalko
juna (maldekstre) kaj plenkreska
juna (maldekstre) kaj plenkreska
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Falkoformaj Falconiformes
Familio: Falkedoj Falconidae
Genro: Falko Falco
Specio: F. subbuteo
Falco subbuteo
Linnaeus, 1758
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg
Falco subbuteo el Kadzidlowo

La alaŭdfalko (Falco subbuteo) estas eta migra falko (30-36 cm), pli svelta, malpli potenca ol la Migra falko. Ĝia flugo estas tre lerta, tiel ĝi povas preni insektojn, kaj tre rapida, tiel ĝi povas postflugi birdetojn, ĉefe hirundoj. Kutime ĝi ne ĉasas terbestojn. Ĉar ĝi estas malgranda svelta falko oni atribuas ĝin al fermita grupo de similaj falkoj nomataj apusfalkoj kaj ofte konsiderataj subgenro nome Hypotriorchis.[1]

Alaŭdfalko nestas en eksa nesto de alia birdo, ofte korvopigo, ĉar ĝi ŝatas havi liberan vidaĵon. Do oni trovas Alaŭdfalkon kie estas ebenaĵoj por ĉasi kaj arboj por nesti: en Eŭropo, nordokcidenta Afriko, kaj moderklimata Azio. Ino demetas 2-4 ovojn en majo-junio, kaj restas en nesto dum kvar semajnoj, nutrita de virbirdo. La junbirdoj flugkapablas post 28 tagoj.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Ĝia longeco estas 28-36 cm, la enverguro 72-84 cm. Plenkreskuloj de tiu palearkta falko havas malhelajn ardezgrizajn kapon, dorson, kaj voston, blankajn vangojn kun nigra krono. La kapobildon kompletas tre nigra kaj kontrasta mallarĝa mustaĉa strio tipa inter falkoj. La gorĝo kaj suba vango estas blankaj kaj senstriaj kaj tiele la pli mallarĝa mustaĉa strio (ol ĉe Migra falko) estas multe pli kontrasta ol ĉe tiu specio. La vertikale nigrestrieca subparto (multe pli markata ol ĉe la Migra falko) estas kun ruĝbruna “pantalono” de femuroj kaj subvosto. Ambaŭ seksoj estas similaj. Junuloj estas ĝenerale multe pli brunaj, kun skvamecaj supraj partoj kaj striecaj sablokoloraj femuroj kaj subvosto.[2]

Tiu falko havas distingan unuasomeran plumaron.[3]

Taksonomio kaj sistematiko[redakti | redakti fonton]

Tiu specio estis unuafoje priskribita de Linnaeus en sia verko de 1758 nome Systema naturae kiel Falco subbuteo[4] kaj tiu latina scienca nomo ankoraŭ estas de tiu specio.

Oni agnoskas kutime du subspeciojn kiuj estas la jenaj:

  • subbuteo - la nomiga raso estas de birdoj loĝantaj en Afriko, Eŭropo kaj Centra kaj Orienta Azio, vintras en Centra kaj Suda Afriko kaj Suda Azio
  • streichi, priskribita de Hartert kaj Neumann en 1907, estas pli malgranda kaj troviĝas pli oriente de subbuteo'.

Distribuado kaj statuso[redakti | redakti fonton]

Tiu specio reproduktiĝas tra Afriko, Eŭropo kaj Azio. Ĝi estas long-distanca migranto, kiu vintras en Afriko kaj Azio.

Kutimaro kaj ekologio[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas birdo de malferma kamparo kia ĉe farmoj, marĉoj, tajgo kaj savano. Ili estas disvastigataj en malaltaj teroj kun disaj malgrandaj arbaretoj. Ĝi estas eleganta rabobirdo, kiu aspektas falĉileca dumfluge per siaj longaj pintecaj flugiloj kaj kvadrata vosto, ofte simila al apuso dum glitado per falditaj flugiloj. Ĝi flugas povege kaj rapide. Ĝi manĝas grandajn insektojn, kiaj libeloj, kiujn ĝi transpasas el ungoj al beko kaj manĝas dum lanta ŝvebado cirkle.[5] Ĝi kaptas ankaŭ malgrandajn vespertojn kaj malgrandajn birdojn kiel hirundoj, apusoj, pipioj ktp. dumfluge. Ties rapido kaj akrobatiaj kapabloj permesas ilin kapti hirundojn kaj eĉ apusojn dumfluge, kaj tiele la Kamphirundo kaj la Murhirundo havas karakteran "alaŭdfalkan" alarmalvokon. Oni scias ke tiu falko ĉikanas la hirundojn dum ili ripozas kaj disigas ilin el ripozejoj.[2] For de la reprodukta sezono, ĝi estas krepuskula, kaj ĉasas ĉefe matene kaj vespere. Dum migrado, ili povas moviĝi en malgrandaj grupoj.

La Alaŭdfalko nestas en abandonitaj nestoj de korvoj kaj aliaj birdoj. La selektata arbo estas plej ofte unu en heĝo aŭ en la bordopinto de arbareto, de kie la birdo povas observi entrudulojn el konsiderinda distanco. La ino demetas 2-4 ovojn. La kovado daŭras 28 tagojn kaj ambaŭ gepatroj kunhavas tiun taskon, kvankam la ino faras la pli grandan parton.[6]

Ĝi estas kuraĝa birdo kaj estas uzata en falkado, trejnita por ĉasi birdojn kiel koturnojn, alaŭdojn (de kio la komuna nomo), upupojn, drongojn ktp.[7]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Helbig et al. (1994), Wink et al. (1998), Nittinger et al. (2005)
  2. 2,0 2,1 Rasmussen PC & JC Anderton. (2005). Birds of South Asia: The Ripley Guide. Volume 2. Smithsonian Institution & Lynx Edicions, 114–115. 
  3. Small, Brian (1992): First-summer Hobbies in the New Forest British Birds 85(5): 251-5
  4. (1758) Systema naturae per regna tria naturae, secundum classes, ordines, genera, species, cum characteribus, differentiis, synonymis, locis. Tomus I. Editio decima, reformata.. Holmiae. (Laurentii Salvii)., 89. "F. cera pedibusque flavis, dorso fusco, nucha alba abdomine pallido maculis oblongis fuseis." 
  5. Butler, EA, (1875). "Notes on the Avifauna of Mount Aboo and Northern Guzerat", gazeto : Stray Feathers, volumo : 3, paĝoj : 443–444
  6. Baker, ECS. (1928). Fauna of British India. Birds. Volume 5, 2, Taylor and Francis, London, 41–45. 
  7. Jerdon, TC. (1864). The birds of India. Volume 1. George Wyman and Co, Calcutta, 34–35. 

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Dumfluge
  • Helbig, A.J.; Seibold, I.; Bednarek, W.; Brüning, H.; Gaucher, P.; Ristow, D.; Scharlau, W.; Schmidl, D. & Wink, Michael (1994): Phylogenetic relationships among falcon species (genus Falco) according to DNA sequence variation of the cytochrome b gene. In: Meyburg, B.-U. & Chancellor, R.D. (eds.): Raptor conservation today: 593-599. PDF plena teksto
  • Nittinger, F.; Haring, E.; Pinsker, W.; Wink, Michael & Gamauf, A. (2005): Out of Africa? Phylogenetic relationships between Falco biarmicus and other hierofalcons (Aves Falconidae). Journal of Zoological Systematics and Evolutionary Research 43(4): 321-331. COI:10.1111/j.1439-0469.2005.00326.x PDF plena teksto
  • Wink, Michael; Seibold, I.; Lotfikhah, F. & Bednarek, W. (1998): Molecular systematics of holarctic raptors (Order Falconiformes). In: Chancellor, R.D., Meyburg, B.-U. & Ferrero, J.J. (eds.): Holarctic Birds of Prey: 29-48. Adenex & WWGBP. PDF plena teksto

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Haliaeetus leucocephalus LC0198.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Birdoj