Korvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Korvo
Griza korniko Corvus cornix
Griza korniko Corvus cornix
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Korvedoj Corvidae
Genro: Korvo Corvus

Vidu tekston

Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La genro Korvo entenas preskaŭ kvindek speciojn (kaj pli ol cent speciojn se oni konsideras la formortintajn kaj prahistoriajn) de Korvedoj. Ĝia bleko nomiĝas la grako.

La veraj korvoj estas grandaj paserinaj birdoj kiuj formas la genron Corvus en la familio de korvedoj. Laŭ grando estas inter la relative malgrandaj kolombograndaj monedoj (eŭrazia monedo kaj daŭria korvo) al la grandaj korako de la holarkta regiono kaj la dikbeka korvo de la altaj teroj de Etiopio, la ĉirkaŭ 40 aŭ pliaj membroj de tiu genro ĉeestas ĉiujn mezvarmajn kontinentojn (escepte Sudameriko) kaj kelkaj apartaj kaj oceanaj insuloj (inklude Havajo).

La genro de korvoj konsistigas trionon de la specioj de la familio de korvedoj. Aliaj korvedoj inkludas la pigojn kaj garolojn. Korvoj ŝajne evoluis en Azio el la korvedaro, kiu estis evoluinta en Aŭstralazio kaj de tie eliris. Corvus poste reeniris en Aŭstralion (relative ĵuse) kaj produktis kvin speciojn kun unu agnoskita subspecio.

Specioj[redakti | redakti fonton]

Komuna korvo aŭ korako

.

Aŭstraliaj kaj melaneziaj specioj

Blanknukaj korvoj (Corvus splendens) plumaranĝante sin unu la alian en Kalkato, Barato
Griza korniko Corvus cornix

Novzelandaj specioj

Specioj de la pacifikaj insuloj

Specioj de tropika Azio

Eŭraziaj kaj nordafrikaj specioj

Nordhemisferaj specioj

Korvoj estas tre oportunemaj manĝantoj. Ĉi tie Ĝangala korvo manĝas ŝarkokadavraĵon.

Nord- kaj centramerikaj specioj

Tropikaj Afrikaj specioj

Taksonomio[redakti | redakti fonton]

La havaja korvo estas formortinta en naturo pro perdo de habitato kaj aliaj faktoroj.

La genro estis origine priskribita de Linnaeus en sia verko de la 18-a jarcento Systema Naturae.[1] La nomo devenas el la latina corvus kio singnifas "korakon".[2] La tipa specio estas la Komuna korako (Corvus corax); aliaj inkluditaj en la sama verko estas la Nigra korniko (C. corone), la Griza korniko (C. cornix), la Frugilego (C. frugilegus), kaj la Monedo (C. monedula).

Ne estas bona sistematika alproksimiĝo al la genro nuntempe. Ĝenerale, oni komprenetas, ke la specioj el unu geografia areo estas pli proksime rilataj al la plej proksimaj ol al aliaj stirpoj, sed tio ne nepre estas ĝusta. Ekzemple, dum la komplekso inter la nigra korniko, la kolumkorvo kaj la blanknuka korvo estas certe proksimrilata unu de alia, la situo ne estas tiom klara ĉe la Aŭstraliaj kaj Melaneziaj specioj. Krome, dum multaj specioj estas similaj laŭ aspekto, determini precizajn teritorion kaj karakterojn povas esti ege malfacila, kiel en Aŭstralio kie la kvin (eble ses) specioj estas preskaŭ identaj laŭ aspekto.

La fosiliaj restaĵaro de korvoj estas pli densa en Eŭropo, sed la rilataro inter plejparto de la prahistoriaj specioj ne estas klara. Monedoj, korvograndaj kaj korakograndaj formoj ŝajne ekzistis de antaŭlonge kaj korvoj estis ĉasataj de homoj ĝis la Ferepoko, dokumentante la evoluon de la modernaj taksonoj. Amerikaj korvoj ne estas tiom bone dokumentitaj.

Ege alta nombro de specioj iĝis formortintaj post la homa koloniigado, ĉefe de insularoj kiel tiuj de Novzelando, Havajo kaj Gronlando.

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

Voĉo[redakti | redakti fonton]

Gnome-speakernotes.svg
Alvoko de Corvus brachyrhynchos
Alvoko de Corvus brachyrhynchos (Larĝbeka korvo)

Ĉu problemoj aŭdigi ĉi tiun dosieron? Vidu helpon.

Korvoj faras ampleksan varion de voĉoj aŭ alvokoj. Ĉu la korva sistemo de komunikado konstituas lingvaĵon estas temo por debato kaj pristudo. Oni observis ankaŭ, ke korvoj respondas alvokojn de aliaj specioj; tiun kutimeron supozeble oni lernas, ĉar ĝi varias laŭregione. La voĉoj de korvoj estas kompleksaj kaj ne tre bone komprenitaj. Kelkaj el la multaj voĉmanieroj kiujn korvoj faras estas "kaŭ", sed variege ĉu solece ĉu laŭ serioj ĉu de rapidaj eroj ĉu de kalkulita nombro de alvokeroj ktp. Kelkaj estas farataj kiam la birdo ekflugas el ripozejo. Tiuj voĉoj varias laŭ specioj kaj ene de ĉiu specio varias laŭregione. En multaj specioj, oni observis, ke la maniero kaj nombro de la kalkulitaj voĉaĵoj ŝanĝiĝas kiel reago al diversaj okazantaĵoj en la ĉirkaŭaĵoj (ekz. alveno aŭ foriro de korvoj). Krome korvoj povas aŭskulti sonfrekvencojn pli malaltajn ol tiuj, kiujn homoj povas aŭdi, kio malfaciligas la studon de tiaj voĉoj.

Laŭta, gorĝeca "kaŭ-aŭ-ah"' estas kutime uzata por indiki malsaton aŭ por marki teritorion. Kiam oni defendas nestolokon aŭ manĝon, korvoj kutime ŝveligas siajn krestoplumojn kaj kurbigas siajn ŝultrojn por pligrandigi sin.

Ankaŭ pli mildaj, gluglaj sonoj estis observataj kiel speco de rekonilo aŭ voĉo de estimo. Tiuj bruoj estas elsenditaj el la interno de la gorĝo de la birdo, kiel kata ronronado.

Inteligento[redakti | redakti fonton]

Griza korniko serĉanta manĝaĵojn el rubujo

Kiel grupo, la korvoj montras rimarkindajn ekzemplojn de inteligento, kaj la fablo de Ezopo pri la korvo kaj la kruĉo montras ke homoj delonge konsideris la korvon kiel inteligenta besto. Korvoj kaj korkaoj ofte ricevas altajn poentarojn en inteligentaj ekzamenoj. Kelkaj specioj atingas la pinton de la akaloj pri birdinteligento[3]. Korvoj de nordokcidenta Usono (miksaĵo de Corvus brachyrhynchos kaj Corvus caurinus) montras ian lingvokapablon por sendi informon super grandaj distancoj, vivas en komplikaj, hierarkiaj socioj enhavantaj centojn de individuoj kun diversaj "okupoj", kaj havas intensan rivalecon kun la malplej antaŭenigitaj korakoj de la areo. Sovaĝaj grizaj kornikoj en Israelo lernis uzi panerojn por fiŝhoki[4].

Unu specio, la Novkaledonia korvo, ĵus estis intense studita pro ties kapablo por produkti kaj uzi siajn proprajn ilojn en la ĉiutaga serĉado de manĝo, inklude lasi semojn en tre trafika strato kaj atendi ke la aŭtoj rompu kaj malfermu ilin.[5] La 5-an de oktobro de 2007, priserĉistoj de la Universitato de Oksfordo, Anglio prezentis datumojn atingitajn per etaj kameraoj en la vostoj de la Novkaledoniaj korvoj. La rezulto estas ke ili uzas pli grandan varion de iloj ol oni supozis antaŭe, per plukado, mildigo kaj kurbigo de bastonetoj kaj herbotigoj por akiri varion de manĝaĵoj.[6] Korvoj en Kvinslando, Aŭstralio lernis kiel manĝi la venenan venenbufon per ĵeto de la venenbufo sur ties dorson kaj perforta tranĉado de ties gorĝo, kie la haŭto estas plej maldika, permesante la korvon atingi la nevenenan internaĵojn; iliaj longaj bekoj ebligas formanĝon de la tuta internaĵo.[7][8]

Koloro kaj socio[redakti | redakti fonton]

Eksterspecifa uzo de la koloro en korvosocioj[redakti | redakti fonton]

Nigra korniko dumfluge

Multaj korvospecioj estas tute nigraj. Plejparto de ties naturaj malamikoj, rabobirdoj aŭ "falkoformaj", ŝvebas alte super arboj, kaj ĉasas ĉefe dum brilaj, sunaj tagoj, kiam kontrasto inter lumo kaj mallumo estas plej granda. Korakoj kutime ĉasas en grupoj de aliaj korvoj, nomitaj de fakuloj murdistoj. Korvoj profitas avantaĝon de tio per manovroj inter arboj, kie ties nigraj koloroj nevidebligas ilin al iliaj supraj malamikoj. Tio eble estas la plej granda diferenco inter korakoj kaj korvoj; korakoj ŝvebas alte kiel siaj eventualaj malamikoj. Junuloj estas iom pli senkoloraj ol la plenkreskuloj.

Dum akcipitroj kutime estas la tagaj predantoj de korvoj, iliaj plej mortigaj noktaj predantoj, en multaj areoj, estas gufoj. Korvoj ĉikanas gufojn kiam ili trafas ilin dumtage pli akre ol ili faras ĉe akcipitroj kaj aliaj rabobirdoj. Ofte korvoj ŝajne "ludas" kun akcipitroj laŭvice kvazaŭ ili eskortas la malamikon for de sia teritorio. Tiaj atakoj ĉe gufoj, aliflanke, estas certe multe pli akraj.

Interspecifa uzado de koloro en korvosocioj[redakti | redakti fonton]

Eĉ en specioj karakteraj pro tutnigra koloro, oni povas eventuale trafi variaĵojn, plejparto el kiuj ŝajne devenas de diversaj gradoj de albinismo, kiel:

  • Tutnigra korvo kontraste kun plena aro de brilaj, purblankaj unuarangaj flugilplumoj.
  • Kompleta kovrilo de variaj nuancoj de grizo (ĝenerale al plej malhela parto).
  • Bluaj aŭ ruĝaj, pli ol brunaj okuloj (bluaj plej komune ol ruĝaj).
  • Diversaj kombinoj de tiuj.

La traktado de tiuj raraj individuoj povas varii de grupo al grupo, eĉ ene de la sama specio. Ekzemple, unu tia individuo povas ricevi specialan traktadon, atenton aŭ zorgon de aliaj en sia grupo, dum alia grupo de la sama specio povas ekzilii tiajn individuojn, devigante ilin elturniĝi per si mem. La kialojn de tiaj kondutoj kaj de ties variadoj oni ne konas.

Korvoj kaj homoj[redakti | redakti fonton]

Kelkaj specioj estis konsiderataj plagoj; oni scias, ke la komuna korako, la aŭstralia korako kaj la nigra korniko iam murdis malfortajn ŝafojn kaj manĝis ĵus mortintajn kadavrojn murditajn de aliaj. Frugilegoj manĝas grenon en Britio kaj la brunkola korvo formanĝegas ĵus maturajn rikoltojn en dezertaj landoj.[9]

En Auburn, Novjorko (Usono), 25.000 al 50.000 larĝbekaj korvoj (C. brachyrhynchos) venis ripozi en grandaj arboj de tiu urbeto dum vintro ekde ĉirkaŭ 1993[10]. En 2003 polemika organizita korvoĉasado rezultis senefika por malpliigi la nombrojn kaj la problemo (pri publika sano kaj la bruo de tiom da korvoj) pluis.[11]

Ĉasado[redakti | redakti fonton]

En Usono estas laŭleĝe ĉasi korvojn kaj en Britio laŭ specifaj kondiĉoj.

Tradicio, mitologio kaj folkloro[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ Korvo en mitologio, Kulturaj aludoj al korvoj kaj la konstelacio Korvo.
The Twa Corbies de Arthur Rackham.
Korvo surbranĉa, Maruyama Kyo (1733–1795)

korvoj, kaj ĉefe korakoj, ofte aperas en eŭropaj legendojmitologio kiel omenoj aŭ antaŭanoncantoj de tragediomorto, pro sia malhela plumaro, nervozigaj alvokoj kaj emo manĝi kadavraĵojn. Oni supozas, ke ili cirkloflugas super mortoscenojn kiel bataloj. La infanbalado The Three Ravens (la tri korakoj) priskribas tri korakojn pridiskutante ĉu ili povas manĝi mortintan kavaliron, sed ties falko, hundo kaj vera amo malhelpas ilin fari tion; en la parodia versio The Twa Corbies, tiuj gardistoj forgesis la mortinton kaj la korakoj povis manĝi ĝin. Tia priskribo de malbono alkondukis al iaj troigaĵoj pri ilia apetito. En modernaj filmoj kiel Pirates of the Caribbean: Dead Man's Chest, Damien: Omen II kaj Exorcist: The Beginning, oni montras korvojn forigante okulojn de homoj, kiam tiuj estas ankoraŭ vivantaj. En Hispanio ekzistas simila diraĵo: “Bredu korvojn kaj tiuj forpikos viajn okulojn”. Tamen neniam oni sciis pri korvoj farante tion, ĉar ili ĉiam preferis kadavraĵojn.

En la Eposo pri Gilgameŝ, la mezopotamia mito, la rolulo Utnapishtim forlasis kolombon kaj korakon por trovi teron, tamen, la kolombo nur cirkloflugas kaj revenas. Nur tiam, Utnapishtim sendas la korakon, kiu ne revenas. Utnapishtim supozas, ke la korako trovis teron kaj pro tio ne revenis. Tio indikus korvinteligenton, kio ŝajne jam estis evidenta eĉ en antikvo, ĉefe kompare kun tiuj de aliaj birdoj. Ankaŭ en la Biblio Noa sendas korakon, kiu ne revenas, kaj kolombon, kiu revenas kun olivarba branĉo.

En medioj de okultismo, oni faras distingojn foje inter korvoj kaj korakoj. En mitologio kaj folkloro, korvoj kutime estas simbolaj pli de la spirita aspekto de morto, aŭ de la transiro de la spirito al la postvivo, dum korakoj kutime ofte rilatas al la negativa (fizika) aspekto de la morto. Tamen, ne multaj mitologioj aŭ folkloroj faras tian distingon, eĉ se estas sufiĉa kialo por ĝi, ĉar korvoj estas ege sociaj animaloj, dum korakoj ne ariĝas escepte se:

  1. Ĉe kadavraĵoj hazarde renkontiĝas
  2. Ĉe tombejoj, kie foje grandaj nombroj loĝas kune, eĉ kvankam kadavraĵoj jam ne estas tiom disponeblaj (kaj probable malpli atingebla) ol ĉe iu ajn ŝoseo aŭ kampo.

Wiccans supozas, ke korvoj estas ege psikaj kaj asociiĝas kun elementoj de eterospirito, pli ol la elemento aero kiel plej parto de aliaj birdoj. Tio povas esti parte pro okultisma tradicio de asociigo de nigro kun "abismo" de senfina kono, aŭ eble pro la pli moderna okultisma kredo, ke vesti je nigro helpas en psika kapablo, ĉar ĝi absorbas pli da elektromagnetisma energio, ĉar la surfaco ŝajnas nigra pro absorbo de ĉiu frekvenco en la videbla spektro, reflektanta koloron.

Bencao Gangmu asertas, ke korvoj estas afablaj birdoj, kiuj manĝigas la maljunajn kaj malfortajn familianojn; tio ofte citiĝas kiel ekzemplo de filamo.

En Ĉina mitologio oni supozas, ke la mondo iam havis 10 sunojn kiale de 10 korvoj. La sekvo estis tiom detrua por rikoltoj kaj naturo, ke ili sendis sian plej lertan arkopafiston Houyi por sagopafi 9 korvojn kaj lasi nur unu. Ankaŭ ĉinoj kredas, ke korvoj signifas malbonan sorton.

Dioj kaj diinoj asociaj kun korvoj kaj korakoj[redakti | redakti fonton]

Tre nekompleta listo inkludus la eponimajn figurojn de korakoj ĉe indiĝenoj de Nordokcidenta Pacifiko kaj la korakojn Hugin kaj Munin, kiuj akompanas la skandinavan dion Odino, la keltan diinon MórríganBadb (foje konsiderata separata el Mórrígan), kaj Ŝani, hinduisman dion, kiu veturas rajdante korvon.

En Budhismo, la Dharmapala (protektanto de Dharma) Mahakala estas reprezentita de korvo en unu el ties fizikaj aŭ enteraj formoj. AvalokiteŝvaraĈenrezig, kiu estas revivigita en Tero kiel la Dalai-lamao, estas ofte proksime asociata al korvo, ĉar oni diras, ke kiam la unua Dalai-lamao naskiĝis, ŝtelistoj atakis lian hejmon. La gepatroj fuĝis kaj ne povis kunporti la filon. Kiam ili revenis venontmatene timante malbonaĵon, ili trafis la netuŝitan hejmon kaj paron de korvoj zorgantaj pri la Dalai-lamao. Oni supozas, ke korvoj antaŭanoncis la naskon de la 1-a, 7-a, 8-a 12-a kaj 14-a Dalai-lamaoj, la lasta estus la nuntempa, Tenzin Gjaco.

Laŭ la metamorfozoj de Ovido, en klasika mitologio, kiam la korvo diris al la dio Apolono, ke lia amanto Coronis mokas lin kun mortonto, li koleriĝis kaj parto de tiu kolero iris rekte kontraŭ la korvo, kies plumoj nigriĝis el blanko.

Mitoj en Barato: En Hinduismo, oni supozas, ke tiu, kiu mortas, prenos manĝon kaj oferojn pere de vario de korvoj nomitaj "Bali kākka". Ĉiujare homoj, kies gepatroj aŭ familianoj mortis, oferas manĝaĵojn al tiuj korvoj dum la tago Ŝradha. Oni diras, ke batalo inter korvoj kaj gufoj inspiris la finan sangonokton de la milito de Mahabharato.

Heraldiko[redakti | redakti fonton]

Blason ville fr Einvaux (54).svg
En la kategorio de la bestaj figuroj de la blazono, la korvo ne estas malofta birdo. Ĝi prezentiĝas ĝenerale profile, starante, kun la flugiloj ne etenditaj. Ĝia kutima koloro estas el sablo (heraldika nigro). Ĝi ofte uziĝas en triopo.

En populara kulturo[redakti | redakti fonton]

"La Korvo" estas populara anglalingva poemo de Edgar Allan Poe tradukita al Esperanto.[12]

Viruso[redakti | redakti fonton]

La larĝbeka korvo suferas pro la Viruso de Okcidenta Nilo, malsano antaŭnelonge alportita al Nordameriko. La Larĝbeka korvo kutime mortas unu semajnon post akiro de la malsano kaj nur malmultaj supervivas. Tiuj korvoj estas tiom afektataj de la malsano, ke iliaj mortoj utilas kiel indikilo de la aktiveco de la viruso en la areo.

Proverbo[redakti | redakti fonton]

Ekzistas proverbo pri korvo en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof[13]:

  • Citaĵo
     Korvo al korvo okulon ne pikas. 

En la hispana oni diras: "Bredu korvon kaj tiu forpikos al vi la okulojn".

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Gill, B. J. (2003): Osteometry and 1: 43-58. COI:10.1017/S1477201903001019 (HTML resumo)
  • Worthy, Trevor H. & Holdaway, Richard N. (2002): The lost world of the Moa: Prehistoric Life of New Zealand. Indiana University Press, Bloomington. ISBN 0-253-34034-9.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]