Griza korniko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Griza korniko
Griza korniko
Griza korniko
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Korvedoj Corvidae
Genro: Corvus
Specio: C. cornix'
Corvus cornix
(Linnaeus, 1758)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La griza korniko (Corvus cornix) estas birdspecio de Eŭropazio de la genro de korvoj. Amplekse distribuita, ĝi estas konata surloke per diversaj nomoj, kiel en la angla Hooded Crow, tio estas Kapuĉa korvo, Milica korvoMilica birdo en Rusio, ĉar ĝia koloro similas al tiu de la polica uniformo, Skota korvo, Dana korvo, kaj Griza korvo en Irlando ktp. Ĝi troviĝas tra norda, orienta kaj sudorienta Eŭropo, kaj Meza Oriento; ĝi estas cindrogriza birdo kun nigraj kapo, gorĝo, flugiloj, vosto kaj femurplumoj, krom la nigraj beko, okuloj kaj kruroj. Kiel aliaj korvedoj ĝi estas ĉiomanĝanta kaj oportunema manĝanto.

Ĝi estas tiom simila en morfologio kaj kutimaro al la Nigra korniko (Corvus corone) ke dum multaj jaroj ili estis konsiderataj de la plej granda parto de fakuloj kiel simple geografiaj rasoj de unusola specio. La fakto ke oni observis hibridadon kie ambaŭ teritorioj koincidas donis fidon al tiu konsidero. Tamen, ekde 2002, la Griza korniko estis levita al statuso de plena specio por pli atenta observado; la hibrididado estis malplia ol supozite kaj hibridoj estis malfortiĝantaj. Ene de la propra specio de la Griza korniko, oni agnoskas kvar subspeciojn, kun unu, la Mezopotamia korvo, eble sufiĉe distinga por meriti statuson de propra specio.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Dosiero:Hoodedcrowde.jpg
Griza korniko surgrunde

Escepte ĉe kapo, gorĝo, flugiloj, vosto kaj femurplumoj, kiuj estas nigraj kaj brilaj, la plumaro estas cindrogriza, kun la malhelaj patoj havigantaj heterogenan aspekton. La beko kaj kruroj estas nigraj; la iriso malhelbruna. Okazas nur unu plumoŝanĝado aŭtune, kiel ĉe aliaj korvospecioj. La masklo estas pli granda birdo, reste ambaŭ seksoj estas similaj. La flugo estas malrapida kaj peza kaj kutime rekta. La longo varias el 48 al 52 cm. Post elnestiĝo junuloj estas multe pli nigraj ol la plenkreskuloj. Junuloj havas pli senkoloran plumaron kun bluecaj aŭ grizecaj okuloj kaj dekomence ruĝa buŝo. La enverguro estas de 98 cm kaj mezaveraĝa pezo estas de 510 g.[1]

La Griza korniko, kun sia kontrastaj grizoj kaj nigroj, ne povas esti konfuzita kun ĉu la Nigra korniko aŭ la Frugilego, sed laŭ la voĉo ne estas tiom distingeblaj.[2]

Taksonomio[redakti | redakti fonton]

La Griza korniko estis unu el la multaj specioj origine priskribita de Linnaeus en sia verko de la 18a jarcento Systema Naturae kaj ĝi alportas ankoraŭ la originan nomon de Corvus cornix.[3] La dunoma nomo estas devena el la latinaj vortoj Corvus, "korako",[4] kaj cornix, "korvo".[5] Ĝi estis sekve konsiderata subspecio de la Nigra korniko dum multaj jaroj,[6] kaj de tiam konata kiel Corvus corone subsp. cornix, pro la simileco en strukturo kaj kutimoj. Ekde 2002, ĝi estis relevita al statuso de plena specio.[7]

Ĝi estas surloke konata kiel Kapuĉjo en Norda Irlando.[8]

Subspecioj[redakti | redakti fonton]

Teritorio de la griza korniko

Oni agnoskas kvar subspeciojn de la Griza korniko; antaŭe ĉiuj estis konsideritaj subspecioj de Corvus corone. Kvina subspecio, Corvus cornix sardonius (Trischitta, 1939) estis listita kvankam ĝi estis alterne disigita inter C. c. sharpii (plej parto de populacioj), C. c. cornix (Korsika populacio) kaj la raso de Meza Oriento C. c. pallescens.

  • C. c. cornix, la nomiga raso, loĝas en la Britaj Insuloj (ĉefe Skotio kaj Irlando) kaj Eŭropo, sude al Korsiko.
  • C. c. pallescens (Madarász, 1904) troviĝas en Turkio kaj Egipto, kaj ĝi estas pli pala formo, kiel ĝia nomo sugestas.
  • C. c. sharpii (Oates, 1889) ricevas nomon pro la angla zoologo Richard Bowdler Sharpe. Tiu estas pli palgriza formo kiu troviĝas el okcidenta Siberio tra la regiono de Kaŭkazo kaj Irano.[9]
  • C. c. capellanus (P.L. Sclater, 1877) konata kiel Mezopotamia korvoIraka makulkorvo. Tiu distinga formo loĝas en Irako kaj sudokcidenta Irano. Ĝi havas tre palgrizan plumaron kiu aspektas preskaŭ blanka el distanco.[9] Ĝi estas probable sufiĉe distinga por esti konsiderata separata specio.[10]

Distribuado kaj habitato[redakti | redakti fonton]

Griza korniko dumfluge ĉe montopinto Løvstakken, Bergen, Norvegio

La Griza korniko reproduktiĝas en norda kaj orienta Eŭropo sudorienta Eŭropo (el Italio) al okcidenta Azio. Tiele la teritorio de Eŭropo kie ne estas la Griza korniko estas la Nigra korniko, nome en sudokcidenta kaj okcidenta Eŭropo (el Hispanio al Germanio kaj Aŭstrio kaj Anglio). Kie ambaŭ teritorioj koincidas, kiel ĉe norda Britio, Germanio, Danio, norda Italio kaj Siberio, ties hibridoj estas fruktodonaj, sed ne tiom adaptitaj kiom la pursangaj birdoj, kaj tiu estas unu el la kialoj kial tiu specio disiĝis el la Nigra korniko.[11] Estas kelkaj areoj, kiel ĉe Irano kaj centra Rusio, kie apenaŭ okazas interreproduktado.

En la Britaj Insuloj, la Griza korniko reproduktiĝas regule en Skotio, la Insulo de Man, kaj en la Skotaj Insuloj. Ĝi reproduktiĝas amplekse en Irlando. Aŭtune kelkaj migrantaj birdoj alvenas al la orienta marbordo de Britio. Iam estis pli komuna vizitanto.

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

Dieto[redakti | redakti fonton]

Griza korniko serĉas manĝaĵon el fermita rubsako

La Griza korniko estas ĉiomanĝanta, kun dieto simila al tiu de la Nigra korniko, kaj estas konstanta kadavromanxganto. Ĝi faligas moluskojn kaj krabojn por rompi ilin kiel faras la Nigra korniko, kaj olda skota nomo por malplenaj konkoj de eĥino estis "crow's cups", tio estas korvopokaloj.[12] Tiu specio en marbordaj klifoj rabas la ovojn de mevoj, de Granda kormorano kaj de aliaj birdoj, dum la posedantoj forestas kaj eĉ eniras en la nestotruojn de la Fraterkuloj por rabi ovojn.

Nestumado[redakti | redakti fonton]

Nesto kun ovoj

Nestumado okazas malfrue en pli malvarmaj regionoj: meze de majo al meze de junio en nordokcidenta Rusio, Ŝetlandoj kaj Ferooj, kaj malfrua februaro en la regiono de la Persa Golfo.[9] In warmer parts of the British Isles, the clutch is laid in April.[13] La bulkeca nesto el bastonetoj estas kutime lokita en alta arbo, sed ankaŭ en klifokornicoj, malnovaj konstruaĵoj aŭ elektrofostoj. Nestoj estas foje lokitaj ĉe grundo. La nesto similas al tiu de la Nigra korniko, sed la Griza korniko foje uzas algojn ĉe marbordoj kaj ostojn kaj kablojn ie ajn.[12][14] La ino demetas 4 al 6 brunmakulitajn bluajn ovojn 4.3 x 3.0 cm grandaj kaj 19.8 g pezaj, el kio 6% estas ovoŝelo.[1] Kovado daŭras 17-19 tagojn kaj estas farata nur de la ino, kio estas manĝigata de la masklo. Elnestiĝo okazas post 32-36 tagoj. Kovantaj inoj unue ricevas sian manĝon kaj poste tiun de la idoj.[15]

Averaĝan vivodaŭron oni ne konas, sed tiu de la Nigra korniko estas kvar jaroj.[16] La maksimuma konita aĝo de Griza korniko estas de 16 jaroj kaj 9 monatoj.[1]

Tiu specio estas duaranga gastiganto de la parazita Kukolo, dum la Eŭropa pigo estas la preferata gastiganto. Tamen, en areoj kie tiu lasta specio ne estas, kiel ĉe Israelo kaj Egipto, la Griza korniko iĝas la kutima korveda gastiganto.[17]

Tiu specio, kiel la parenca, estas vidata ofte murdita de farmistoj kaj brutobredistoj. En Graflando Cork, Irlando la pafokluboj de la graflando murdis 23,000 Grizajn kornikojn dum du jaroj en la fruaj 1980aj jaroj.[12]

Statuso[redakti | redakti fonton]

La IUCN Ruĝa Listo ne distingas la Grizan kornikon el la Nigra korniko, sed la du specioj kune havas ampleksan teritorion, ĉirkaŭkalkulita je 10 milionoj da km, kaj grandan populacion, inklude ĉirkaŭkalkulitajn 14 al 34 milionoj da individuoj nur en Eŭropo. Oni supozas, ke ili ne alproksimiĝas al la sojlo de la kriterioj por malpliiĝo de populacio de la IUCN Ruĝa Listo (tio estas, malpliiĝo de pli ol 30% dum dek jaroj aŭ tri generacioj), kaj la specio estas konsiderata kiel Malplej zorgiga.[1][18] La hibrida zono de Nigra korniko kun Griza korniko malrapide disvastiĝas nordokcidenten, sed la Griza korniko ankoraŭ havas ĉirkaŭ tri milionojn da teritorioj nur en Eŭropo (sen kalkuli Rusion).[14]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 Hooded Crow Corvus cornix [Linnaeus, 1758]. BTOWeb BirdFacts. Alirita 2008-02-04.
  2. Mullarney, Killian; Svensson, Lars, Zetterstrom, Dan; Grant, Peter. (2001). Birds of Europe. Princeton University Press. 336 ISBN 0-691-05054-6
  3. latine (1758) Systema naturae per regna tria naturae, secundum classes, ordines, genera, species, cum characteribus, differentiis, synonymis, locis. Tomus I. Editio decima, reformata.. Holmiae. (Laurentii Salvii)., 105. "C. cinerascens, caplte gula alis caudaque nigris" 
  4. Corvus. Merriam-Webster online. Alirita 2008-02-04.
  5. Simpson DP. (1979). Cassell's Latin Dictionary, 5, London: Cassell Ltd., 883. ISBN 0-304-52257-0. 
  6. (1972) The Observer's Book of Birds. London: Frederick Warne & Co. Ltd. ISBN 0-7232-1513-8. 
  7. Parkin, David T. (2003): Birding and DNA: species for the new millennium. Bird Study 50(3): 223–242. HTML abstract
  8. McAfee CI. (1996). A Concise Ulster Dictionary. London: Oxford University Press. ISBN 0198631324. 
  9. 9,0 9,1 9,2 Goodwin D.. (1983). Crows of the World. Queensland University Press, St Lucia, Qld. ISBN 0-7022-1015-3. 
  10. Madge, Steve & Burn, Hilary (1994): Crows and jays: a guide to the crows, jays and magpies of the world. A&C Black, London. ISBN 0-7136-3999-7
  11. Jones, Steve (1999): Almost Like A Whale: The Origin Of Species Updated. Doubleday, Garden City. ISBN 978-0-385-40985-8
  12. 12,0 12,1 12,2 Cocker
  13. Evans G. (1972). The Observer's Book of Birds' Eggs. London: Warne, 18. ISBN 0-7232-0060-2. 
  14. 14,0 14,1 (1998) The Birds of the Western Palearctic concise edition (2 volumes). Oxford: Oxford University Press, 1478–1480. ISBN 0-19-854099-X. 
  15. Yom-Tov, Y. (1974) The effect of food and predation on breeding density and success, clutch size and laying date of the crow Corvus corone. J. Anim. Ecol. 43, 479-498
  16. Carrion Crow Corvus corone [Linnaeus, 1758]. BTOWeb BirdFacts. Alirita 2008-02-04.
  17. Snow & Perrin (1998) 873-4
  18. BirdLife International (2004). Corvus corone. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 05a Majo 2006. Malplej zorgiga

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]