Persa Golfo

El Vikipedio

Saltu al: navigado, serĉo
Persa golfo
Mapo de Persa golfo
Profundeco 104 m
Larĝeco 380 km
Longeco 1000 km
Areo 239 000 km²
Supra tutaĵo Hinda oceano
Najbaraj tutaĵoj Hormuza markolo, Omana golfo
Subaj tutaĵoj
Kontinento Azio
Ŝtatoj  Irano,  Irako,  Kuvajto,  Kataro,  Barejno,  Saŭda Arabio,  Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj,  Omano
Noto
Alfluantoj Ŝatt al-Arab

Persa Golfo (perse - ĥaliĝ-e fars) situas en nord-okcidento de Hinda Oceano, ĉe la bordoj de Azio; En eŭropaj landoj oni nomas ĝin Persa Golfo, sed la arabaj landoj - Persa Golfo.

En oriento per Hormoza Markolo kaj Omana Golfo ligiĝas kun Araba Maro; Areo 240 000 km², profundo ĝis 115 m; Longo de la golfo estas 1000 km kaj maksimuma larĝo - 370 km. La suda bordo estas ebena, sed la norda ĉe irana bordo - montara. La Persan Golfon enfluas rivero Ŝat-el-Arab, kunfluo de Eŭfrato, Tigriso kaj Karuno. Ĉe la bordoj estas multaj insuloj. Sur la fundo estas gravaj krudaĵoj de nafto. Ok landoj havas bordojn sur la Persa Golfo: Irano, Irako, Kuvajto, Saŭda Arabio, Barejno, Kataro, la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj kaj Omano. La ĉefaj havenoj estas: Fao, Basra (Irano), Abadan, Bender-Ŝaĥpur (Irano), El-Kuvajto (Kuvajto), Ras-Tanura (Saŭda Arabio), Manamo (Barejno), Um-Sajd (Kataro).

Antaŭ kelkaj jaroj seriozaj incidentoj okazis en la regiono de la golfo: dum la Irano-Iraka milito en 1983 kaj Irako-Kuvajta konflikto en 1991 granda kvanto da nafto, transportata per naftoŝipoj, estis disverŝita en la akvon pro la bombatakoj de militantaj trupoj.

La areo de Persa Golfo malrapide malkreskadis dum lastaj 6000 jaroj. La teritorioj de la tuta Kuvajto kaj malsupra Irako estis parto de ĝia baseno. Kaj nuntempe, la proceso daŭras pro la grandaj sedimentoj de Ŝat-el-Arabo en sia delto.

Mapo de Hinda Oceano