Basra

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Basra
havenurbo • urbego • milionurbo
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 1 326 564  (2018) [+]
Loĝdenso 7 329 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 30° 31′ N, 47° 49′ O (mapo)30.51547.81Koordinatoj: 30° 31′ N, 47° 49′ O (mapo) [+]
Alto 5 m [+]
Areo 181 km² (18 100 ha) [+]
Horzono UTC+03:00 [+]
Basra (Irako)
Basra (Irako)
DEC
Basra
Basra
Situo de Basra

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Basra [+]
vdr

Basra (aŭ Bassora, Bussora, Busra, arabe بصرة), estas dua laŭ grandeco urbo de Irako. Ĝi estas grava havenurbo, kia situas 550 kilometroj for Bagdado. Jare 637 kalifo Omar fundamentis la urbon kiel armea bazo kaj dum la 16-a centjaro ĝi estiĝis la grava haveno por komercaj ŝipoj.

Dank al situo, Basra estis la centro de diversaj bataloj. Atako de persoj jare 1624 estis kontraŭstarita de kalifo Ali Paŝa kaj poste stariĝis periodo de trankvilo kaj paco. Dum tia periodo Basra estiĝis grava centro de pensuloj kaj poetoj. Pro atakoj de Marŝaj araboj, periodo de paco daŭriĝis mallonge. Loĝantaro de Basra tre malgrandiĝis kaŭze de milito en Araba golfo (el 900 al 400 miloj). Post la milito en Araba golfo kaŭzis rebelo kontraŭ Saddam Hussein, sed estis sufokita. Poste la ĉefa komerca agado de Basra estis forŝovita al Umm-Kasr. En 2003 dum la atako de Usono kaj Britio Basra estis multe detruita.

Moderna Basra konsistas el tri ĉefaj kvartaloj:

  • Aŝar - maljuna komerca centro, lokado de bazaroj.
  • Margil - inkludas havenon kaj modernajn rezidejajn areojn.
  • Sama Basra - estas la plej malnova rezideja loko, kie troviĝas belegaj, de antikva stilo domoj.

Oni povas trovi tri muzeojn en Basra: Naĝanta mararmea muzeo, muzeo de Basra kaj Muzeo de Martiroj. La universitato de Basra estis fondita en la jaro 1964.

Boato sur la Ŝatt al-Arab en Basra

Klimato[redakti | redakti fonton]

Jare pluvas en Basra 152 mm. Inter junio-septembro ne pluvas. La averaĝa temperaturo estas 24 . Inter junio-aŭgusto foje oni mezuras 50 , inter decembro-februaro malofte iomete frostas.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]