Ŝatt al-Arab

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Mapo de la Ŝatt al-Arab.

La Ŝatt al-Arab (arabe: شط العرب, Bordo de la Araboj) aŭ la Arvandrud (perse: اروندرود, Rivero Arvand), estas rivero en Sudokcidenta Azio kiu longas ĉirkaŭ 200 km. Ĝi formiĝas ĉe la kunfluiĝo de la Eŭfrato kaj la Tigriso en la urbo de al-Qurnah, kiu situas en la gubernio Basra de suda Irako. Ĝia larĝeco varias inter 232 m ĉe Basra kaj 0,8 km ĉe ĝia fino. La suda parto de la rivero estas la limo inter Irako kaj Irano ĝis ĝia fino ĉe la Persa Golfo, kaj la regiono estas fonto de nuna teritoria disputo inter Irako kaj Irano.