Hormuza Markolo

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo

La Hormuza Markolo (تنگه هرمز en la persa lingvo) estas la markolo kiu dividas la Persan Golfon okcidente kaj la Golfon de Omano kaj Araban Maron oriente. Ĝin limigas Irano ĉe la norda bordo kaj la Musandema duoninsulo de Omano ĉe la suda. La markolo longas ĉ. 280 kilometroj, kaj la minimuma larĝo 50 kilometroj. En ĝi situas la insulo Hormuz.

La Hormuza markolo havas grandan strategian signifon, ĉar ĝi estas la sola vojo, de kiu Kuvajto, Irako, Irano, Saŭda Arabio, Barejno, Kataro kaj Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj transportas sian nafton. Kelkaj insuloj de la Hormuza markolo estas disputataj inter Irano kaj Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj.

Eksteraj ligiloj [redakti]

Ekstera ligilo    retejo pri la Hormuza Markolo (angle)
Ekstera ligilo    historia perspektivo de la UN-konvencio pri mara juro (angle)
Ekstera ligilo    angla artikolo: "globaligo kaj mara potenco"