Hinda Oceano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Hinda Oceano
Indian Ocean bathymetry srtm.png
Hinda Oceano.
Profundeco
  Maksimuma 7.209 m
Areo 73.556.000 km²
Supra tutaĵo Monda Oceano
Najbaraj tutaĵoj Atlantika Oceano
Suda Oceano
Kontinento Azio
Afriko
Aŭstralio
Antarktido
Landoj Flago-de-Barato.svg Barato
Flago-de-Sudafriko.svg Sudafriko
Flago-de-Indonezio.svg Indonezio
Flago-de-Kenjo.svg Kenjo
Flago-de-Mozambiko.svg Mozambiko
Flago-de-Madagaskaro.svg Madagaskaro
Flago-de-Tanzanio.svg Tanzanio
Flago-de-Irano.svg Irano
Flago-de-Pakistano.svg Pakistano
Flago-de-Bangladeŝo.svg Bangladeŝo
Flago-de-Birmo.svg Birmo
Flago-de-Tajlando.svg Tajlando
Flago-de-Aŭstralio.svg Aŭstralio
Flago-de-Jemeno.svg Jemeno
Flago-de-Omano.svg Omano
Flago-de-Ĝibutio.svg Ĝibutio
Flago-de-la-Komoroj.svg Komoroj
Flago-de-Maŭricio.svg Maŭricio
Flago-de-Sejŝeloj.svg Sejŝeloj
Flago-de-la-Maldivoj.svg Maldivoj
Flago-de-Sri-Lanko.svg Sri-Lanko
Flago-de-Orienta-Timoro.svg Orienta Timoro
v  d  r
Information icon.svg

La Hinda Oceano estas oceano inter Afriko, Barato kaj Aŭstralio. Kun areo de 74,9 milionoj da km² ĝi estas la tria plej granda inter la kvin oceanoj. Ĝia volumo estas ĉirkaŭ 291,9 milionoj da km³. Ĝi kovras proksimume 20% el la akvo de la surfaco de la Tero.[1] Ĝi estas limigita de Azio —inklude Baraton aŭ laŭ iama nomo Hindio, laŭ kiu nomo la oceano estas nomigita[2][3][4][5]— norde, okcidente de Afriko, oriente de Aŭstralio, kaj sude de la Suda Oceano (aŭ, depende el la difino, de Antarkto).[6]

Laŭ interkonsento disigas la Hindan Oceanon kaj la Atlantikon la longitudo de la Kabo Aguljas (20°E), la Hindan kaj la Pacifikan Oceanon la longitudo de la Kabo South West de Tasmanio (meridiano 146°55' oriente),[7] la Hindan kaj la Sudan Oceanon la 60-a suda paralelo.

La plej norda etendo de la Hinda Oceano estas proksimume la 30a paralelo norde en la Persa Golfo. La oceano estas preskaŭ 10,000 km larĝa ĉe la sudaj pintoj de Afriko kaj Aŭstralio, kaj ties areo estas 73,556,000 km²,[8] enklakulantte la areojn de la Ruĝa Maro kaj de la Persa Golfo.

La volumo de la Hinda Oceano estas ĉirkaŭkalkulita je 292,131,000 km³.[9] Estas malgrandaj insuloj ĉe la kontinentaj bordoj. Insulaj landoj ene de la oceano estas Madagaskaro (la la kvara plej granda insulo en la mondo), Barejno, Komoroj, Maldivoj, Maŭricio, Sejŝeloj kaj Sri-Lanko. La arkipelago de Indonezio kaj la insula lando Orienta Timoro bordas la oceanon oriente.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La afrika, hinda, kaj antarkta krustaj platoj konverĝas al la Hinda Oceano ĉe la Rodrigesa Triobla Kuniĝejo. Iliaj ligoj estas markitaj de branĉoj de la mez-oceana kresto formante inversan Y, kie la tigo iras suden de la limo de la kontinenta deklivo proksime de Mumbajo, Barato. La orientaj, okcidentaj, kaj sudaj basenoj tiel formitaj estas subdividitaj en pli malgrandaj basenoj per krestoj.

La kontinentaj deklivoj de la oceano estas mallarĝaj, averaĝe 200 kilometrojn (125 mejl.) en larĝo. Escepto estas trovita de la okcidenta marbordo de Aŭstralio, kie la bretlarĝo superas 1,000 kilometrojn (600 mejl.). La meza profundo de la oceano estas 3,890 m (12,762 ft). Ĝia plej profunda punkto estas Diamantina Deep en Diamantina Fosaĵo, 8,047 m (26,401 ft) profunda; ankaŭ foje oni konsideras la Sunda Fosaĵo, ĉe profundo de 7,258-7,725 m (23,812-25,344 ft).[10] Norde de 50° suda latitudo, 86% de la ĉefbaseno estas kovritaj per pelagaj sedimentoj, de kiuj pli ol duono estas globigerina ŝlimo. La ceteraj 14% estas tavoligitaj per bukloŝtofgenaj sedimentoj. Glacieja eksterenlavo dominas la ekstremajn sudajn latitudojn.

La ĉefaj kolpunktoj estas Bab al-Mandab, la Hormuza Markolo, la Lomboka Markolo, la Malaka Markolo kaj la Palka Markolo. Ĉefaj maroj estas la Adena Golfo, la Andamana maro, la Araba Maro, la Bengala Golfo, la Granda Aŭstralia Golfo, la Lakadiva Golfo, la Golfo de Mannar, la Mozambika kanalo, la Golfo de Omano, la Persa Golfo, la Ruĝa Maro kaj aliaj alfluantaj akvokorpoj. La Hinda Oceano estas artefarite ligita al la Mediteranea Maro tra la Sueza Kanalo, kiu estas alirebla el la Ruĝa Maro.

Insuloj[redakti | redakti fonton]

Plej granda nombro de insuloj estas en la arkipelago de Indonezio, nome centrokcidenta limo de la Hinda Oceano
Mapo de la Hinda Oceano
Reliefmapo de la Hinda Oceano

En la Hinda Oceano troviĝas jenaj sendependaj insul-ŝtatoj:

Dependaj insuloj inter aliaj estas:

Komerco[redakti | redakti fonton]

Tipa velboato ĉe a marbordo de Kenjo

La Hinda Oceano havigas ĉefajn marvojon kiuj konektas la havenojn de Meza Oriento, Afriko, kaj orienta Azio kun Eŭropo kaj Ameriko. Ĝi eltenas partikulare pezan trafikon de nafto kaj petrolaj produktoj el la naftejoj de la Persa Golfo kaj Indonezio. Grandaj rezervejoj de hidrokarbidoj estas komercataj el la marbordaj areoj de Saŭdarabio, Irano, Barato, kaj Okcidenta Aŭstralio. Ĉirkaŭkalule 40% el la tutmonda ĉeborda naftoproduktado devenas el la Hinda Oceano.[11] Strandaj sabloj riĉaj je pezaj mineraloj, kaj ĉebordaj kuŝejoj estas aktive espluatataj fare de marbordaj landoj, partikulare Barato, Pakistano, Sudafriko, Indonezio, Sri-Lanko, kaj Tajlando.

Havenurboj ĉe la Hinda Oceano[redakti | redakti fonton]

Vido al Ĉenajo (la tiama Madraso) el la haveno, 1895

Historio[redakti | redakti fonton]

La ekonomie grava Silka Vojo (ruĝa) kaj la spicaj komercvojoj (blue) estis blokitaj de la Otomana Imperio ĉ. 1453 kun la falo de la Bizanca Imperio. Tio spronis esploradon, kaj oni trovis novan marvojon ĉirkaŭ Afriko, komencigante la epoko nomita Epoko de Malkovroj.

La Hinda Oceano situas tie, kie iam kuŝis la kontinento Gondvano.

La plej fruaj civilizacioj de la mondo (tiuj de Mezopotamio, de la antikva Egiptujo kaj de la hinda subkontinento) estiĝis ĉirkaŭ la Hinda Oceano. La Hinda Oceano estas multe pli trankvila ol la Atlantika kaj la Pacifika oceanoj, tiel ke ĝi pli frue estis uzata por navigado kaj ŝipa komerco.

Dum la epoko de la islama ekspansio la arabaj komercistoj rapide ŝipveturis la tutan oceanon kontaktante tiom kun la orientafrikaj kulturoj, kiom kun la riĉaj landoj de HindioIndonezio. Krome islamo disvastiĝis tra Hindio aŭ eĉ la Filipinoj oriente kaj al Somalio aŭ tie, kie nun troviĝas Tanzanio sude. Ĉar samtempe (komence de la dua jarmilo) ili kontrolis la tutan sudan flankon de la Mediteraneo, ili ĝuis monopolon de la komerco de aziaj varoj, ekzemple spicoj, kun la tiama Eŭropo. Eŭropanoj kompreneble serĉis manieron rompi tiun monopolon: en 1498 la portugala esploristo Vasco da Gama sukcesis rondveli la unua eŭropano la sudan parton de Afriko, eniri en la Hindan Oceanon kaj preter Mozambiko atingi sian celon, Hindion. Tiamaniere eŭropanoj (portugaloj unuaj, kaj poste britoj, francoj, nederlandanoj, ktp.) komencis unue komerci tra tiu oceano, poste setliĝi en jam konataj lokoj kaj poste eĉ alpropriĝi al si havenurbojn kaj internajn teritoriojn. Tiel naskiĝis koloniismo en Azio, antaŭ ol en Afriko.

Faŭno[redakti | redakti fonton]

Pro la izoliteco kiun dum jarcentoj kaj jarmiloj ĝuis aŭ suferis kelkaj insuloj de la Hinda Oceano en ili disvolviĝis specifa faŭno (eĉ flaŭro) kun multaj endemismoj ĉefe en Madagaskaro, Reunio, RodrigesoSejŝeloj, eĉ en Sri-LankoIndonezio. Tiu situacio draste ŝanĝiĝis post la alveno de la homo (foje tre bezonanta manĝaĵon) kaj pli malbone kun ĝi venis al tiuj insuloj ankaŭ gregoj, ratoj, katoj, hundoj kaj aliaj bestoj kiuj ŝanĝis la medion kaj eĉ kaŭzis la formortigon de specioj, kiel la fama dido.

Tertremoj en la Hinda Oceano[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Tertremo en Hinda Oceano en 2004.

Teruraj efikoj havis tertremo en la Hinda Oceano, kiu okazis la 26-an de decembro 2004. Ĝi atingis 9,2 sur la skalo de Richter. La epicentro situis en la maro, proksime de la nordokcidenta pinto de Sumatro. La cunamo kaŭzita de la tertremo mortigis pli ol 300.000 homojn. Pleje suferis de la cunamo Indonezio, Tajlando, Hindio kaj Srilanko. Sed la ondoj atingis eĉ la 5.200 km foran Somalion.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. (1986) The Indian Ocean and the Superpowers. Routledge. ISBN 0-7099-4241-9. 
  2. Online Etymology Dictionary. Online Etymology Dictionary. Alirita 18a Januaro 2011.
  3. Mathur, Anand. (2003). Indo-American Relations: Foreign Policy Orientations and Perspectives of P.V. Narasimha Rao and Bill Clinton. Scientific Publishers (India). ISBN 978-81-7233-336-2. "India occupies the central position in the Indian Ocean region that is why the Ocean was named after India" 
  4. Váli, F. A.. (1976). Politics of the Indian Ocean Region: The Balances of Power. Free Press. ISBN 978-0-02-933080-7. 
  5. Hussain. . Geography Of India For Civil Ser Exam. Tata McGraw-Hill Education, 12–251; "INDIA AND THE GEO-POLITICS OF THE INDIAN OCEAN"(16–33). ISBN 978-0-07-066772-3. 
  6. 'Indian Ocean' — Merriam-Webster Dictionary Online. Alirita 2012-07-07. “ocean E of Africa, S of Asia, W of Australia, & N of Antarctica area ab 28,350,500 square miles (73,427,795 square kilometers)”
  7. Limits of Oceans and Seas. International Hydrographic Organization Special Publication No. 23, 1953.
  8. Earth's Oceans. EnchantedLearning.com. Konsultita la 2013-07-16.
  9. (1988) Indian Ocean: Bibliography. Clio Press. ISBN 1-85109-034-7. 
  10. Indian Ocean Geography, excerpted from: The World Factbook 1994, Central Intelligence Agency
  11. The World Factbook. Cia.gov. Konsultita la 2013-07-16.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Braun, D., The Indian Ocean (1983)
  • Chandra, S., eld., The Indian Ocean (1987)
  • Chaudhuri, K. N., Trade and Civilization in the Indian Ocean (1985)
  • Cousteau, Jacques-Yves, kaj Diole, Philippe, Life and Death in a Coral Sea (1971)
  • Cubitt, Gerald, Islands of the Indian Ocean (1975)
  • Das Gupta, A., kaj Pearson, M.N., India and the Indian Ocean (1987)
  • Dowdy, W. L., kaj Trood, R., eds., The Indian Ocean (1985)
  • Kerr, A., ed., Resources and Development in the Indian Ocean Region (1981)
  • Nairn, A . E., kaj Stehli, F. G., eds., The Ocean Basins and Margins, Vuelo. 6: The Indian Ocean (1982)
  • Ostheimer, John M., eld., The Politics of the Western Indian Ocean Islands (1975)
  • Toussaint, Auguste, The History of the Indian Ocean, traduko de June Guicharnaud (1966).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]