Spekea gazelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Spekea gazelo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Mamuloj Mammalia
Ordo: Parhufuloj Artiodactyla
Familio: Bovedoj Bovidae
Subfamilio: Antilopenoj Antilopinae
Genro: Gazella
Specio: G. spekei
Gazella spekei
(Blyth, 1863)
Konserva statuso
EN[1]
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Speke's Gazelle (Gazella spekei) (5531902945).jpg
Speke's Gazelle (Gazella spekei) (5531902945)

La Spekea gazelo (Gazella spekei) estas la plej malgranda el la specioj de gazelo. Ĝi estas limigita al la Korno de Afriko, kie ĝi loĝas en ŝtoneca arbustaro, herbejaj stepoj, kaj duon-dezertoj.[2] Tiu specio estis foje konsiderata kiel subspecio de la Dorkas-gazelo, kvankam tio estas nuntempe jam amplekse malakceptata.[3] Akra habitata fragmentado malhelpas la taksadon de la naturaj migrantaj aŭ nomadaj modeloj de G. spekei.[4] Ties nombroj estas sub minaco, kaj spite de la pliigo en populacio, la IUKN en 2007 anoncis, ke ties statuso estis ŝanĝita el vundebla al endanĝerita. Kaptiva populacio estas retenita, kaj la natura populacio ekzistas en malpli ol dekoj da miloj. Je 2008, tiu gazelo estis klasita kiel endanĝerita en la Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj.

La Spekea gazelo estis nomita laŭ John Hanning Speke, nome brita esploristo de Centra Afriko.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Antelope Specialist Group (2007). “Gazella spekei”, IUCN Red List of Threatened Species 2007. Alirita 12 September 2007..  Listed as Endangered (EN C1 v2.3)
  2. Kingdom 1982, 1997
  3. Groves 1969
  4. East 1996

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]